Paclingvo *

Esperanto naskiĝis danke al profunda idealismo de ĝia iniciatinto. Zamenhof estis ege tuŝita de la situacio kiu regnis en lia urbo. Diversaj etnoj parolis plurajn lingvojn kaj ne estis integriĝo inter ili, kun la konsekvenca “militemo”, ŝuldita, laŭ li, tute al nekompreno. Tiu konvinko kondukis lin al la kreo de ilo, kiu permesos al ĉiuj interkompreniĝi estante sur sama nivelo. Tiu idealo sekvis lin dum tuta vivo kaj li ĉiam parigis la lingvon al la “interna ideo”, ideo kiu povis naskiĝi nur danke al sperto en Ruslando, “vera naciaro, kvazaŭ vasta kontinento, kie loĝas plej diversaj gentoj kaj paroliĝas pli ol cent malsamaj lingvoj1”. Lando kie “malsameco de moroj, de rasoj de malfacilaj politikaj cirkonstancoj ofte sovaĝe incitas tiujn gentojn unu kontraŭ la alia, dum ili vivas terure aparte kaj sin reciproke tute malbone konas2”. Do per Esperanto “ili povis antaŭvidi novan interfratiĝon, kaj efektive ili komencis ĝin realigi (…) kaj fariĝis tre utila kaj bonfaranta la lingvo internacia3”. “Ne mirinde estas ke ilia entuziasmo fariĝis ekstrema kaj plenigis la Esperantan literaturon per kantoj pri homa frateco, familia rondo, ktp.4” “Tiu konstanta insisto de la ruslandaj samideanoj pri la interhoma fratiga flanko kreis (…) tiun tre belan poezian senton, kiun oni pli malfrue nomis ‘interna ideo de Esperantismo’5”. “Tiu interna blovo donis al la lingvo flugilojn, kaj ebligis ke ĝi ne estu artefarita sistemo, sed fariĝu vere nature vivanta lingvo.6

Tia idealo estis kunportita en La Espero: “Sur neŭtrala lingva fundamento / komprenante unu la alian / la popoloj faros en konsento – unu grandan rondon familian” kaj ankaŭ en la Deklaracio pri Esperantismo, kie, meze de la unua punkto, ĝi parolas pri “lingvo neŭtrale homa (…) kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo”. Kaj oni diru ankaŭ ke la deklaracio estis iom mildigita, ĉar la poeto Leo Belmont pledis, neaŭskultite, por klara aludo pri la helpo de Esperanto al paco.

Do, unuflanke estis la influo de Orienteŭropanoj por idealisma aliro al la lingvo, aliflanke troviĝis la francoj kiuj ne tiom emis al tiu interna ideo kaj estis pli pragmataj. Krome ilin “timigis la mistika fervoro de Zamenhof por homaranismo (…) (ĉar) iliaj ĉefoj estis scienculoj aŭ teknikistoj, dezirantaj interesi la registaron por Esperanto kaj timantaj ridegon aŭ atakadon kontraŭ la afero se oni suspektas, ke ĝi kovras novan filozofion aŭ kvazaŭ religian celadon.7

De Beaufront, la tiama ĉefa motoro de la franca movado, opiniis iom danĝera la internan ideon por la sukceso de la lingvo, li eĉ atentigis ne esti publike konfuzitaj kun pacifistoj. Por li Esperanto estis artefarita lingvo por internaciaj rilatoj, nenio pli.

Tiu duflanka aliro al Esperanto plu daŭras nuntempe. Nur sufiĉas aŭskulti la malfermajn paroladojn de la UK-oj kaj la etoson spiratan dum ili, kaj partopreni en la Internaciaj Junularaj Kongresoj dum kiuj oni povas rimarki preskaŭ mankon de tiu idealismo kaj anstataŭe ĉeeston de pragmatismo, kvankam, ĉi-kaze, estas grandaj diferencoj inter la Okcident- kaj Orient-Eŭropaj junularoj. Fakte en Orient-Eŭropo la idealismo restis kaj en la plenkreska kaj en la junularo, kaj pri tio atestas la rusa movado.

Do Esperanto per sia naturo kaj deveno ĉiam disvastiĝis en medioj idealismaj kaj utopiistaj, kaj ĉiam normalis por mi ke oni ligu ĝin al paco. Nuntempe plejparto de Esperantistoj estas pacifistoj, sed ĉiam pli multe da ili komencas grimaci antaŭ tiom da ĉielarkaj flagoj, kaj se oni nur demandus opinion pri la tiel nomataj packomisioj ni certe ricevus multajn diversajn de la plej favoraj al la kontraŭaj.

En kelkaj numeroj de la revuo de la pasintaj jaroj estis diskuto pri la fakto ĉu Esperanto estas lingvo de paco aŭ nur lingvo, estis pluraj opinioj, kaj mi supozas ke post tio ĉiu restis sur sia pozicio. Dum ĉi tiuj jaroj mi iom pripensis la aferon, kaj antaŭ iom da tempo, parolante en Interreta diskutlisto pri eventuala Milita Terminaro en mi maturiĝis opinio, kiun mi klarigos al vi. Mi demandis al mi mem: “Se Esperanto estus uzata de armeo por interkompreniĝi, ĉu ĝi fariĝus lingvo de milito? Ĉu ĝi portus kun si sian pacigan forton kaj eble mildigus la frenezecon de militoj?” Ne, certe ne, mi mem respondis. Same kiel se la armeo parolus angle. Lingvo estas ilo por interkompreniĝi. Se la homoj kiuj interkompreniĝas estas pacemaj, la lingvo fariĝas pac-lingvo, se la homoj apartenas al du armeoj militantaj, tiu lingvo havus la saman efikon kiel se ili parolus la anglan aŭ la francan.

Mi relegis do la kontraŭargumentojn de Luigi Tadolini kaj Aldo Grassini.

La unua estis la kortuŝa rakonto farita de Tadolini, pri itala soldato esperantisto, kiu antaŭ ekzekuta roto, dum li komencis preĝi en Esperanto, estis savita de la rotestro, ankaŭ li “samideano”, kiu opiniis ke esperantisto ne povas esti malamiko. Bone. Tio okazis inter du “esperantistoj” kiuj kundividis la saman idealon, tiun de la interna ideo, sed ni imagu ke en ĉiu lernejo oni instruis Esperanton kaj do ĉiuj anoj el la du armeoj povis interkompreniĝi (ĉar devige lernintaj). Longa milito kontraŭ invadintoj. Miloj da mortintoj de ambaŭ flankoj, multaj bataloj unu kontraŭ la aliaj. Dum unu el ĉi tiuj la jugoslavianoj kaptas italon en sia lando. Kaj li kaj la jugoslavianoj parolas Esperanton ĉar en ĉiu lernejo oni lernas la Lingvon Internacian. Tiu italo estus nur unu el la miloj kiuj invadis Jugoslavion, kiu preĝas antaŭ la morto, kial la jugoslaviano devus havi apartan senton al li?

Tio, kio okazis reale, estis ĉar ambaŭ homoj apartenis al unu sama kategorio: la “esperantistoj”. Tiam kaj ankoraŭ nun, kutime, Esperanto estas lernata de homoj kun idealoj de paco kaj interkompreniĝo, homoj kiuj forte sentas la apartenecon al “minoritato” kun unu sama idealo, utopiistoj kutime. Tiu sento de aparteneco igas la anojn konduti solidarece inter si, kaj do evidentiĝas ke konduto kiel tiu de la jugoslaviano estas pli komprenebla. Sed se ĉiuj parolus Esperanton tiu sento de aparteneco ne plu ekzistus, se ne tiu de aparteno al la homaro, kaj do kiel povus okazi la samo? Eble se ambaŭ apartenus al iu asocio, kiel ekzemplo SAT, kaj unu el ili recitus vortojn de Lanti (mi elektis ĉi tiun asocion nur por ekzemplo, ankaŭ ĉar UEA ne plu ekzistus pro la “fina venko” de Esperanto).

Kiel duan kontraŭargumenton, Grassini (en alia letero) esprimas preskaŭ silogismon: “1) ne estas paco sen justeco; 2) ne estas justeco sen egaleco; 3) ne estas egaleco sen egalaj oportunecoj; 4) ne estas egalaj oportunecoj sen egalaj komunikeblecoj; 5) ne estas egalaj komunikeblecoj se la ilo apartenas al kelkaj kaj ne al ĉiuj”. Do, resume, nur Esperanto povas agi kiel tiu ilo kaj krome li aldonas: “Ĉu vi povus imagi (…) Esperanton por kampanjo favore al rasismo, al kultura netoleremo, kaj al milito?”

Unue pri ĉi lasta demando. Se oni ne surpriziĝas pri tio, kion oni faris nome de Jesuo dum jarcentoj, kiel oni povus ne imagi la utiligon de lingvo por kampanjo kontraŭhoma. Sed parolante pri pli surteraj temoj, nur sufiĉas legi parton de nia historio antaŭ la dua mondmilito. En 1935 unu E-asocio enmetis inter siaj celoj, en sian statuton, apud la disvastigon de Esperanto, “ĝian utiligon en nacisocialisma senco8”, krome, en la sama jaro la prezidanto deklaris ke membroj de la asocio “povas esti nur germanaj samnacianoj9”, kaj konsekvence judoj devis eksiĝi el la asocio; kaj ne nur: la sama asocio postulis de UEA ke judaj delegitoj ne aperu sub Germanio. UEA, antaŭ ol decidi, estis “savita” de la “memvola” eksiĝo de la judaj delegitoj mem. En Italio, en 1936, oni petis neitalajn esperantistojn apogi Italion en la koloniisma milito kontraŭ Etiopio10. Per tiuj ekzemploj mi ne intencas juĝi kondutojn aliepokajn kun situacioj tiel malsamaj ol nun, el supera loko. Nur respondi al la demando de Grassini: “Ĉu vi povus imagi (…) Esperanton por kampanjo favore al rasismo, al kultura netoleremo, kaj al milito?” “Jes, mi povus imagi”.
Krome, por paroli pri pli aktualaj aferoj, mi pretus pensi ke inter esperantistoj ekzistas ankaŭ homoj kiuj certe voĉdonis por partioj, kiuj proponis kanonpafi kontraŭ la t.n. “esperboatoj” kiuj venas el Afriko plenplenaj de eksterlandanoj serĉantaj iom da espero en nia “civilizita” mondo. Do tre varia medio kiu iom post iom dum ĉi tiu jarcento modifiĝis ankaŭ danke al plurkulturiĝo de nia socio, ĉefe danke al la alveno de pli malriĉaj homoj al nia lando.

Nun pri la silogismo: imagu ke, en iu hipoteza estonteco, Eŭropa Unio estas unu granda ŝtato en kiu tamen estas grandaj konfliktoj ŝulditaj al miskompreno inter la diverslingvaj etnoj (pli ol 20 etnoj loĝas en ĉi tiu ŝtato). Oni rezonas per la sama silogismo de Grassini sed ĉe la 5a punkto anstataŭ subkompreni Esperanton, oni enmetas la svahilan. Ĉu oni ne respektis la 5an kondiĉon? Lingvoj estas propraĵoj de tiuj, kiuj parolas ilin; ĝi ne apartenas al unu el la 20 eŭropaj etnoj kaj do ĝi apartenas al ĉiuj, same kiel povus esti Esperanto. Komparu la saman ekzemplon anstataŭigante Eŭropan Union per Svislando kaj la svahilan per la angla, ĉu la angla ne agus same kiel neŭtrala lingvo por la svisoj, kiel por ni Esperanto? Do ankaŭ la angla, la svahila, aŭ ĉiu ajn nacia lingvo povus doni justecon kaj konsekvence pacon, ĉu ne? (Mi volus substreki ke ni parolas nun pri la rolo de lingvo en la paco kaj ne pri eventuala ĝia forvora rolo al aliaj lingvoj).

Ne sufiĉas lingvo por krei pacon, eble ĝi povas krei iom pli da justeco kaj demokratio, kaj ĉi lastaj helpas al paco, sed se ĉi lastajn oni povas atingi ankaŭ per alia lingvo (nacia) ankaŭ ĉi tiu lingvo helpas al paco.

Oni povus rebati ke ni celas ke Esperanto estu tutmonda interkomprenilo, kaj ke nur ĝi estas neŭtrala por ĉiuj kaj ke ĝi estas eble la plej simpla lingvo. Nu, ĉi-kaze (pri la unua kvalito) ni povus anstataŭigi Esperanton per Ido, aŭ per unu el la miloj de “inventitaj” lingvoj, kaj la kondiĉo neŭtraleco ne malaperus; pri la dua, la simpleco, ni povus imagi ke oni kreu lingvon pli simplan ol Esperanto, kaj do same neŭtrala, ĉar de neniu popolo, kaj eĉ pli simpla.

Sed Esperanto havas en si pacigan forton donita de Interna Ideo, multaj el ni dirus….

Alia ekzemplo, per absurdum.

Imagu aliancon de malsamlingvaj ŝtatoj. La ĉefo de ĉi tiu alianca armeo estas iluminita generalo kaj decidas ke estu Esperanto la interkomunika lingvo (pli facile lernebla, pli justa, ktp). Iam ĉi tiu alianco invadas paceman ŝtaton por konkeri ĝin kaj komencas do militon kontraŭ ĝi. Tiam la konkerinta armeo komencas buĉi la popolon de la lando konkerita. Ĉu ĉi-kaze Esperanto fariĝus lingvo de milito? Sed imagu kia estus la impreso de invadatoj kiam ili aŭskultos en estonteco Esperanton. Lingvo de perforto kaj milito. Sed kiuj pravas? Ĉu ni aŭ ili?

Ne ekzistas lingvoj de milito, same kiel ne ekzistas lingvoj de paco. Lingvoj estas neŭtraj iloj kaj transformiĝas al militaj, pacaj, perfortaj, ktp iloj depende de tiuj, kiuj utiligas ilin.

Do ankaŭ Esperanto estas nur lingvo. Ĝi naskiĝis danke al paca idealo de la iniciatinto11 kaj pretervivis militojn kaj persekutojn danke al ĉi tiu idealo kaj al la esperantistoj kiuj apogis ĝin ĉar plejparte pacifistoj.

La idealoj sub la lingvo helpis por ke ĝi enradikiĝu en la socio kaj fariĝu realaĵo inter la miloj de projektoj mortintaj. Tio estas ĝia atuto kompare kun la aliaj interlingvoj. Sed ni ne kredu ke nia lingvo kunportos kun si la idealon kiam ĝi estos lernata en la tuta mondo, tio estas nur iluzio… eble kiel la “fina venko”.

Do, konkludante, anstataŭ aserti ke Esperanto havas specialajn povojn ni povus pli reale kaj vere diri ke ĝi helpas al lingva demokratio, pro ĝia neŭtraleco, ĝia simpleco kaj ĝia pli-ol-centjara pruvita funkcieblo, kaj tio donas al ĝi superecon kontraŭ la aliaj naciaj kaj planitaj aŭ artefaritaj lingvoj.

 


 

*  Artikolo publikigita en "L’esperanto" (organo de Itala E-Federacio) n.1/2009, sub la  titolo "Ĉu vere lingvo de paco?"

1  Historio de Esperanto – Edmond Privat

2  ibidem

3  ibidem

4  ibidem

5  ibidem

6  ibidem

7  ibidem

8  La danĝera lingvo – Ulrich Lins

9  ibidem

10  ibidem

11  Pri la originoj de la Lingvo Internacia. Plejlaste: Speciala Numero 2008 de “L’esperanto” , Davide Astori. Inter la plej gravaj biografioj de la Majstro: La kaŝita vivo de Zamenhof, N.Z. Maimon; Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof, Ludovikito; Zamenhof, M. Boulton.

 

WordPress Plugin Share Bookmark Email

Un pensiero su “Paclingvo *

  1. Bela artikolo, trafaj, tre honestaj argumentoj. Tial, ke mi plene konsentas pri ĉio kaj, ĉar oni petis mi ion diri pri «Esperanto kaj paco» en Grezijono dum la unua ĉi-jara staĝo nune okazanta, mi devos nenion inventi ĉar, tie ĉi estas ĉio, kion mi povus pensi kaj.. iom pli!
    Mi dankegas al Pier Luigi kiu (krom verki ĝin) indikis al mi, kie mi ĉerpu ĝin.

Lascia una risposta

L'indirizzo email non verrà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

* Copy This Password *

* Type Or Paste Password Here *

Unable to load the Are You a Human PlayThru™. Please contact the site owner to report the problem.