Il carrozzone
- Trad. Carlo Minnaja -
La trenĉarego mem iras sen leĝ’
kun siaj fantoj, reĝinoj kaj reĝ’
ho ridu klaŭno vi kontraŭ missort’
tiel forfuĝas la mort’.
Muziko, kantu popol’ kun graci’
kaj unuope descendas eĉ ni
laŭvice venu kun robo por fest’
iun matenon vi estos en kest’.
Bela la vivo, pasanta for
ĝia malriĉo riĉa, ĉiel’, flor’
la pano varma, poezio via,
vi tenis strikte vian manon en la mia.
Bela la vivo, diradis vi
iom putine sin kunigas, tamen sed
tamen, ho ve’,
al vi ĉe l’ plejo ĝi diris ne.
La trenĉarego plu al vojo sia
trajtoj ŝminkitaj per melankolio
tempo ne estas por ploro aŭ kri’
ĉio pludaŭras nun ankaŭ sen vi.
Bela la vivo, pasanta for
tempo ne havas aĝon ĉe malnova kort’,
la fantazio, la revoj kaj
vi ridis laŭte dum la timo estis gaj’,
Bela la vivo, diradis vi
kaj ĝi vin trompis, ĝi vin fikis, ĝuste vin
kun la reĝinoj, kun sia reĝ’
la trenĉarego mem iras sen leĝ’.