Mi, Francisko, kun la kunuloj
Frat' Maseo kaj Frato Majo,
nudpiedaj sur la vojo,
sur la vojo polvoplena.
Eta pano (eta pano) por malsato,
Multa tero (multa tero) kiel lito:
hirundetoj de l' Sinjoro,
vi ciganas en via koro.
Kaj sur la vojo (mallarĝa vojo) polvoplena (al la ĉielo)
ĉio estus por ni problemo...
Se Fratino Dihelpemo
ne vojaĝus sur via voj';
ĉar vi estas el tiuj
kiuj ne havas timon,
ĉar vi estas el tiuj
kiuj volas nenion, ja nenion,
kaj vi ne vendas kaj ne aĉetas,
kaj vi ne pruntas kaj ne repetas;
ĉar sole vi tutcertas ke ekzistas mi,
ĉar de vi venas la esper' kaj la konsci'
ke ar' da vinberoj kaj akvejo pura
ne mankos plu.
Iru Frato kun la kunuloj:
cent mil homoj nudpiedaj,
poŝ' malplena kaj festa koro;
via semo iĝas arbaro.
Stanotte, ragazzi
- Trad. Giuseppe Castelli -
Ĉi-nokte, amikoj, brilas la okuloj
ĉar li ne estas inter la kunuloj;
sentiĝas ĉie la melankoli'
de kiam Francisk' ne estas plu kun ni.
La vino ĉi-nokte je nenio gustas
kaj amo ĉi-nokte ne plu amo estas:
enuo, laco kaj maliluzi',
de kiam Francisk' ne estas plu kun ni.
Malplenas la vilaĝ',
foriĝis poezi',
la vivo senas je feliĉ'
kaj ne plu estas fantazi'.
Malplenas la vilaĝ',
foriĝis poezi',
la vivo senas je feliĉ'
kaj ne plu estas fantazi'.
Ĉi-nokte memoras ni pri lia rido
dum li rigardis al la malapudo:
bonecon havis li sur la vizaĝ',
pro tio ĉi-nokte mortas la vilaĝ'.
Malplenas la vilaĝ',
foriĝis poezi',
la vivo senas je feliĉ'
kaj ne plu estas fantazi'.
Malplenas la vilaĝ'...
Ĉi-nokte la vino je nenio gustas,
ĉi-nokte amo ne plu amo estas:
amik' malnova iris for de ni,
ĉi tie restas nur melankoli'.
Adiaŭ, Frato!
Ventiquattro piedi
- Trad. Giuseppe Castelli -
Ni iru, ni iru:
dudekkvarpieda aro.
Ni iru, ni iru,
sed kun unu sola koro.
Ni iru, ni iru,
al la Papa Moŝt' ni iru;
ni petu edziĝon
al fraŭlino Malriĉec'.
Regulo unu: ni petegas koncedon
ke ni ne havu iun ajn posedon.
Regulo du: al ni necesas licenco
amori kun sinjorin' Pacienco.
Regulo tri: estu por ni kiel fratoj
ŝafidoj, lupoj, floroj, ĉiuj birdetoj;
por nin tegmenti bone taŭgas bovejo,
kaj kiel pano vojoj kaj liber'.
Ni iru, ni iru,
filoj de la trotuaro.
Ni iru, ni iru
kiel hundoj en libero.
Ni iru, ni iru
sen bezono de ŝu-paro;
ni petu edziĝon
al fraŭlino Malriĉec'.
Regulo unu: ni petegas koncedon
ke ni ne havu iun ajn posedon.
Regulo du: al ni necesas licenco
amori kun sinjorin' Pacienco.
Regulo tri: ni portu koron sen timoj
ĝis la landlimoj de la mondaj landlimoj;
por senzorgigi nin sufiĉas fontakvo,
kaj kiel pano vojoj kaj liber'.
Ni iru, ni iru:
dudekkvarpieda aro.
Ni iru, ni iru,
nian vojon plu ni iru.
Ni iru, ni iru:
dudekkvarpieda aro.
Ni iru, ni iru,
nian vojon plu ni iru.
Posso dire amore
- Trad. Giuseppe Castelli -
Eblas diri "am'" al ĉiu,
eblas diri "am'" al Di',
sed ne eblas plu
diri "mia am'" al vi.
Kial havu mi nenion
kaj ne estu am' por mi?
Ĉu ne eblas plu
diri "mia am'" al vi, al vi?
Klara, Klara, ne:
vin havante mi riĉegus kiel princ',
kaj vi scias ke
la riĉec' ne apartenas plu al mi.
Se mi rajtas karesadi
la vizaĝon de leprulo,
eble rajtas mi
karesadi vin, ĉu ne?
Vi edziĝis al la Rezigno:
ĉu ŝi belas pli ol mi?
Kial ĉion ĉi
donas vi al ŝi, kaj ne al mi?
Klara, Klara, ne:
vin havante mi riĉegus kiel princ',
kaj vi scias ke
la riĉec' ne apartenas plu al mi.
Tiu am' ne estas plu por ni.
E volare volare
- Trad. Giuseppe Castelli -
Eliĝis sun' citronkolora,
al la ĉiel' montriĝis ĝi;
en tiu lok' mirinde flora,
en naivstila bildo, Francisk'.
Kaj la ĉielo alteriĝis:
amas' da birdoj ĉirkaŭ mi.
Saluton, karaj monaĥetoj,
saluton, ĝojo de la trib' de Di'!
Kaj flugadi, flugadi, flugadi, flugadi:
ni estas la gajec'.
Kaj flugadi, flugadi, flugadi, flugadi,
enkore la malpez'.
Kaj flugadi, flugadi, flugadi, flugadi
kun ĉiu flugilul'!
Na na naneu na na na na...
Li alparolis kiel fratojn
paserojn, gufojn ktp.
Disportu ĉien miajn vortojn,
transdiru ilin al la tuta mond'.
Kaj flugadi, flugadi, flugadi, flugadi:
ni estas la gajec'.
Kaj flugadi, flugadi, flugadi, flugadi,
enkore la malpez'.
Kaj flugadi, flugadi, flugadi, flugadi
kun ĉiu flugilul'!
Il lupo
- Trad. Giuseppe Castelli -
Jen mi, la sola ĉirkaŭaĵa lupo:
min tre okupas tiu ĉi okupo!
Por mi egalas ŝafo aŭ bovin';
eĉ homviando povas nutri min.
Alivestiĝi mi scipovas, certe,
por trompi Ruĝĉapulineton lerte;
nenie en la mond', laŭ ĉies sci',
troviĝas putinido kiel mi, aĉa kiel mi...
Kaj jen tie ĉi la ŝafido de Dio (Ĉu "ŝafid'" al mi? Beee!),
jen la fia lupo, jen la hommanĝul':
ne tuŝas ĝin konscience eĉ
la plej malgranda riproĉ',
sed ekde tiam ĉi
eĉ pli milda ol ŝafid' estos ĝi.
Ek, Francisko, ek,
montru vin al la lup',
diru al ĝi, ke
ĝi ne murdu nin plu;
la la la la la
la la la la la,
ek, Francisko, ek,
montru vin al la lup'.
Certe ne mi kulpulas, ke mi eĉ ekzistas!
Nu, diru: kion manĝu mi, se manĝaĵ' ne estas?
Se repaciĝos vi kaj la vilaĝ',
por ambaŭ estos granda avantaĝ'...
Jes, sed mi, sed mi, sed mi, sed mi pro tiu ĉi muzelo aĉa
plu rigardiĝos ĝena kaj malplaĉa!
Sed se vi fidos je la mondo pli,
pli belaspekta eĉ fariĝos vi (Ne troigu!).
Brak-en-brake (Frato Lupo),
krur-en-mane (Frat' Monaĥo),
lup' kaj frato
tre spontane:
de l' arbaro
ili venas
kaj la urbo
festoplenas.
Se sonorilo sonas (den din don din don dan),
la lupon ni pardonas (den din don dan);
Se sonorilo vokas (den din don din don dan),
la lupo reciprokas (den din don dan).
Se sonorilo kantas (den din don din don dan),
la lupo ne plu hantas (den din don dan);
Se sonoril' sonoras (den din don din don dan),
la sun' ĉiele oras (den din don dan).
L'angelo biondo
- Trad. Giuseppe Castelli -
Blankan anĝelon
li havas enmense,
kaj voĉon intense
dirantan pri Di':
estas mi.
Ora anĝelo
kaj sonĝa muziko
kaj lum' en malhelo
heliga per brilo
por li estas mi.
Mi el aero
kaj el lumo ĉiela
mi ja ne ekzistas,
ne en la tiea
provinco, sed mi
scias ke estas loko
ĉe l' koro de viro:
mi vivas por li.
Mi el aero, Vi el aero,
el lum', el nenio... el lum', el nenio...
Li aŭdas la voĉon Mi aŭdas la voĉon
paroli pri Dio: paroli pri Dio:
estas mi. estas vi.
Nur li min vidas, Nur mi vin vidas,
nur li je mi kredas: nur mi je vi kredas:
mi malsupreniris vi malsupreniris
al lia provinco al mia provinco
por li, nur por li. por mi, nur por mi.
Ora fabelo,
bezon' de ĉielo,
kun vest' el vualo
aŭ vesto el plumoj...
Ŝaltiĝas la lumoj
en nigra malhelo:
mi, blanka anĝelo,
parolas al li.
I miei capelli taglierò
- Trad. Giuseppe Castelli -
Mi tondos miajn harojn for
kaj pri ĉiu vesto ora
kaj ŝton' valora
provos forgesi mi sen plor',
pri la juno, pri l' esper'
kaj pri ĉiu aĵo kara;
kaj iri for,
for de ĉio, for de mi,
laŭ la vojo kiun li
nudpiede iras jam.
Kaj
dum la vespero,
post muro blanka,
ĉe la psalmaro...
En pensa puro,
post blanka muro,
per blanka vesto
mi vestos min.
Provos forgesi vi sen plor',
pri la juno, pri l' esper'
kaj pri ĉiu aĵo kara;
kaj iri for,
for de ĉio, for de mi,
laŭ la vojo kiun li
nudpiede iras jam.
Kaj
dum la vespero,
post muro blanka,
ĉe la psalmaro...
En pensa puro,
post blanka muro,
per blanka vesto
vi vestos vin.
En pensa puro,
post blanka muro,
per blanka vesto
mi vestos min.
Venite cavalieri
- Trad. Giuseppe Castelli -
Alvenu kavaliroj, vojaĝuloj kaj ĵonglistoj,
lamuloj, mallamuloj, feliĉuloj, povraj kristoj;
la flamo de la kredo purigas ĉian pekon:
la fiajn malkredantojn ni forpelu reen Mekon.
Alvenu hundoj, katoj, ĉiaj homaj specimenoj,
ĉu sklavaj ĉu nobelaj, kun ĉevaloj kaj azenoj;
ni volas la gloron: ĝi pretas por bandito,
ĝi pretas por aĉulo danke al la krucmilito.
Ni rezervu kun fidelo
la bileton al ĉielo.
Ni rezervu kun fidelo
la bileton al ĉielo.
Alvenu revemuloj, dungsoldatoj kaj friponoj:
haveblas pano, morto, inoj, glor' laŭ la bezonoj;
pordfrapas ĉe la koroj la tago de l' libero,
inundas la milito kiel akvo de l' rivero.
Jerusalemo vokas: nia ĝin ni devas fari;
por la turniro sankta ni tuj devas nin prepari.
Pereu malkredanto, puriĝu la medio,
enordu konscienco, ĉar postulas tion Dio.
Ni rezervu kun fidelo
la bileton al ĉielo.
Ni rezervu kun fidelo
la bileton al ĉielo.
Tu, Francesco a piedi scalzi
- Trad. Giuseppe Castelli -
Kun la tuta ĉifonular' li enŝipiĝis sen hezit';
ŝajnas ke li sukcesis eĉ iri la ejon de l' milit'.
Konkeriĝis Jeruzalem', sed temis nur pri iluzi':
li pleniĝis per gloro, sed nur ĉar la malamikojn ne trovis li,
nur ĉar la malamikojn ne trovis li...
Vi, Francisko nudpieda, al la Sankta Land'?!
Ĉu sen timo de la sango, nek de la perfort'?
Kia stranga militisto: sen glavo kaj kiras',
en vestaĵo de monaĥo, en danĝer' de mort',
Vi iras al la Sankta Land'.
La luna
- Trad. Giuseppe Castelli -
Luno, luno, lun',
vi solas en ĉielangul';
vi vidas ĉion, scias nul.
Luno, luno, lun'
iranta super ĉiu lim':
ne gravas ras' kaj malproksim',
vi igas nin la sama ul'.
vi, kiu helas
por homo nigra, blanka, flava,
nin pensigas kaj nin pelas
per sama sento froste rava,
kaj ni plu subas vin.
Luno, luno, lun',
mantelo blanka de la pi',
silenta pruv' de ĉiu di',
por mi, por li,
de l' dia sci'.
Vi ĉies lacon
mildigas kiel pro magi':
donu pacon, vian pacon
kaj estu ĉiam tiel ĉi
por tiu ĉi homar',
ho blanka luno...
La sposa di Gesù
- Trad. Giuseppe Castelli -
Edzino de Jesu'
lin akompanos plu,
ŝi restos apud li
kaj lin amados ŝi.
Kaj lin amados mi,
ĉar mi ne donis pli
ol tiom ĉi da am'
al viro iam ajn,
iam ajn.
Sed tiun tagon, se
Jesuo diros ke
ne endas ami lin,
ĉi tiu am' sen fin'
ekŝvebos en la blu'
kaj ne revenos plu,
la ne donita am'
al viro iam ajn,
iam ajn.
Perfetta letizia
- Trad. Giuseppe Castelli -
Frato Leono, ŝafido de l' Sinjoro,
ne gravas ĉu monaĥo promenas sur la maro,
sanigas malsanulojn, sukcesas je redono
de vido al blinduloj kaj venko de malsano;
Frato Leono, ŝafideto de l' Sinjoro,
ne gravas ĉu monaĥ' parolas kun fiŝo, birdo aŭ leporo,
aŭ povas amikigi hunde eĉ lupon malgraŭ la naturo,
ne gravas ĉu li eĉ kapablas je lerta estontec-aŭguro:
vi skribu, ke tio ne estas
la ĝojo perfekta, la ĝojo perfekta, la ĝojo perfekta...
Frato Leono, ŝafido de l' Sinjoro,
ne gravas ĉu monaĥo per sia nura diro
aŭdigas la surdulojn, aŭ iras eĉ inferon
kaj tie kristanigas la tutan loĝantaron:
vi skribu, ke tio ne estas
la ĝojo perfekta, la ĝojo perfekta, la ĝojo perfekta...
Sed meze de frat' vintro,
sub neĝo, frost' kaj vento,
se kiam ni revenos hejmen la fratoj volos nin forpeli,
vidinte nin malsekaj, lacaj, kredante ke ni venis ŝteli,
kaj nin batados kiel hundojn kaj nin bastonos kun malŝato,
kaj froste devos ni atendi la tagon kun fratin' Malsato,
se ni sukcesos pacienci kaj ni forgesos la bastonon,
pensante: "Tiel volas Dio", kaj igos bono la malbonon,
vi skribu, ke tio estas
la ĝojo perfekta, la ĝojo perfekta, la ĝojo perfekta...
Frato Leono, jen la ĝoj', Frato Leono, jen la ĝoj',
Frato Leono, jen la ĝoj', Frato Leono, jen la ĝojo,
la ĝojo perfekta...
La povertà
- Trad. Giuseppe Castelli -
Kiam Francisko alvenos al mi
mi alparolos lin: "...Do,
diru, ĉu mi estas via malriĉ',
mi, kiu malriĉas tro?"
Kaj mi diros al Frato Francisk':
"Ĉielpanon mi manĝas kun vi;
vi ja scias pri mia mizer',
sed enkore ne estas liber'".
Kaj li, Francisko, sendita de Di',
komencos plori sur mi;
"Kia malriĉo mi estas, ho ve..."
kaj li respondos ke ne,
la malriĉo ne estas de Di'
se nin premas sklavec' tia ĉi;
la ĉielo tro senas je gust'
se la pano ne estas la just'.
Kiam Francisko alvenos al mi,
kun la liber' en la kor'
al la ĉiel' per flugiloj de bird'
mi, la Malriĉ, flugos for.
Semplicità
- Trad. Giuseppe Castelli -
Mia simplec', mia fratin':
nur ronda pano, mord' kaj ne pli;
mia simple-e-ec', simpla, plej simpla simplec'.
Mia simplec', mia fratin':
nur eta korbo da fantazi';
mia simple-e-ec', simpla, plej simpla simplec'.
Kun pensoj malpezaj en mano,
kun kor' de plenkreska infano
kaj en la okuloj spontano
lazura de l' ĉielo kaj
de la simplec': mia fratin', mia simplec'.
Mia simplec' kaj malbezon':
nenia preno, nura fordon',
simpla, plej simpla, plej simpla simplec', mia simple-e-ec'.
Belaj ŝtofoj, riĉaj ŝtonoj,
diamantoj, or', arĝent'
haveblas tuj ĉe frat' Diabl';
mi donacas ĉion ĉi eĉ
kontraŭ via animaĉ':
tiomas mia donkapabl'!
Neniu vin aŭdas, feliĉe:
neniom signifas sufiĉe
por ni, ĉar ni riĉas malriĉe
kaj ĝojas nur per la simplec',
mia fratin', mia simplec'.
Estas povo ĉe mi
kaj abundo ĉe mi
kaj dolĉegas la plezur' ĉe mi!
Mia simplec':
nur ronda pano, mord' kaj ne pli;
mia simple-e-ec', simpla, plej simpla simple-e-ec'.
Mia simplec' kaj malneces',
mia simpleco: don' kaj forges';
simpla, plej simpla, plej simpla simplec', mia simple-e-e-ec'.
Mia simple-e-ec', simpla, plej simpla, plej simpla simplec'!
Povero vecchio diavolo
- Trad. Giuseppe Castelli -
Ĉu povra diablo, kornohava kiel mi,
sukcesos tenti vin aŭ estas utopi'?
Vi ŝajnas nekaptebla, mallogika kaj mistera,
klopodi ĉe vi estas tempmalŝparo senespera
kaj do (kaj do), kaj do (kaj do)
mi devus preĝi sed mi ne scipovas ja,
kaj do (kaj do), kaj do (kaj do)
mi devus lerni preĝi por vin povi preĝi je kompat'.
Ha, damniĝis Lucifero kaj li ne preĝas plu:
povra maljuna diablaĉ', ho povra Belzebut',
povra maljuna diablaĉ', ho povra Belzebut'.
Primokas min, priridas min la tuta diablar';
pro kio mi fiaskas? Teruras la koŝmar'!
Ĉe vi sanktiĝas eĉ la plej fidinda fivirino;
ĝis kiam vi persistos en abstino kaj obstino?!
Kaj do (kaj do), kaj do (kaj do)
mi devus preĝi sed mi ne scipovas ja,
kaj do (kaj do), kaj do (kaj do)
mi devus lerni preĝi por vin povi preĝi je kompat'.
Ĉefanĝelo Lucifero ne povas preĝi plu:
povra maljuna diablaĉ', ho povra Belzebut',
povra maljuna diablaĉ', ho povra Belzebut',
povra maljuna diablaĉ', ho povra Belzebut',
povra maljuna diablaĉ',
povra vi, povra vi, povra vi, ho povra ul'!
Sorella Morte
- Trad. Giuseppe Castelli -
Alvenas la Morto kaj nin senkapigos,
alvenas la nokto por homo mortanta,
alvenas malĝoj': la restintojn ĝi ligos,
alvenas manplen' da doloro konstanta,
alvenas falĉilo, alvenas la pento,
alvenas la Morto kun krio plor-kanta,
alvenas la mano por panja turmento.
Alvenas la Morto, senhalta falĉilo,
alvenas la Morto kaj ĉio ebenas,
alvenas la Morto kun ŝajna ĝentilo,
alvenas la man' kiu vipe venenas,
kaj tamen Francisko ĝin nomas edzino,
kaj tamen Francisko ĝin ja ne malbenas,
kaj tamen Francisko ĝin nomas fratino.
Fratino Morto plena je belo kaj dolor',
fratino Morto banas ĉiun per ĉies plor',
fratino Morto ĉiun kovras per tomboŝton',
fratino Morto liberigas nin de l' malbon',
fratino Morto, ĉu diablo ĉŭ ĉefanĝel',
fratino Morto nin enlumas per la ĉiel',
fratino Morto vestas nin per vest' de vidvin',
fratino Morto, malfermilo de la senfin'.
Fratino Morto: la falĉisto kaj la semist',
fratino Morto: la pereo kaj la rezist',
fratino Morto ĉiun kovras per tomboŝton',
fratino Morto liberigas nin de l' malbon',
fratino Morto, detruanto de l' homa var',
mortigas homon por ke vivu plu la homar',
fratino Morto vestas nin per vest' de vidvin',
fratino Morto, malfermilo de la senfin'.
E piansero i lupi nel bosco
- Trad. Giuseppe Castelli -
Frato Francisko plu vivas ĉe ni
kaj la ĉielo pleniĝas per hel',
inter keruboj ĵaluzaj pri li,
pri la plej bela Di-anĝel'.
Lin adiaŭis dum la malaper'
malforta vento sur ĉiu foli',
kaj restis tute dezerta la ter',
dezerta nun sen li.
Kaj ploris en la blanka klostro
la monaĥinar' de Jesu':
Johano nomata Francisko
ne estis plu,
ne estis plu,
ne estis plu kun ni.
Sole amo, amo, amo,
estis sole amo ĉio ĉi.
Amo, am', senfina amo,
sole amo, amo estis vi.
Kaj ploris la lup' kaj la hamstro,
kaj ploris la mev' kaj la gru':
Johano nomata Francisko
ne estis plu,
ne estis plu,
ne estis plu kun ni.
Kion faris vi, putino?
Vi animon ŝtelis for
plenplenan je fort' kaj fortik'.
Diru, ĉu plu sencas vivo lukta
se ne defieblas tiu damne sankta
kaj plej perfekta mia malamik'?
Fratin' kun vizaĝo el osto,
momenton eĉ vi ploris, ĉu?
Post kiso el frosto Francisko
ne estis plu,
ne estis plu,
ne estis plu kun ni.
Lodato sii, mi Signore
- Trad. Giuseppe Castelli -
Ni laŭdu vin, Disinjoro,
kun via tuta kreaĵaro,
speciale frato Suno
la tagon enlumanta kaj enlumanta nin,
nur pro via vol',
radie bela, kun brilo de oro,
kaj bildiganta vin, plej alta Di',
plej alta Disinjoro.
Ni laŭdu vin, Disinjoro,
pro fratin' Luno kaj la steloj
kaj iliaj heloj.
Haleluja, haleluja...
Ni laŭdu vin, Disinjoro,
pro fratin' Luno kaj la steloj
kaj iliaj heloj.
Ni laŭdu vin, Disinjoro,
pro fratin' Akvo tre humila kaj valora.
Ni laŭdu vin, Disinjoro,
pro frato fajro kiu nokte nin enlumas:
ĝi estas bela, ĝi estas forta,
ni laŭdu vin, ni laŭdu vin, Disinjoro,
pro frato vento kaj fratin' Aero,
la nubar' kaj la sereno,
pro la pluv' kaj la ĉielo,
pro nia panjo, nia Tero,
nia nutro kaj espero,
plej alta Disinjoro.
Haleluja, haleluja...
Ni laŭdu vin, Disinjoro,
pro nia moŝta fratin' Morto de la korpo;
ni laŭdu vin, Disinjoro,
pro ĉiu kun la pardonem' en sia koro;
pro nia panjo, nia Tero,
nia nutro kaj espero,
plej alta Disinjoro.
Haleluja, haleluja...