Ricordati di me
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Memoru vi pri mi
nun ke hejme estas vi libera
kaj la tuta urb'
inunditas pro ĉi ŝtorm' vespera
ne estas amo nek amoro,
nek tenerec' en via koro
eble eĉ al vi jam okazis pensi ke transmare
estas reva land' kie homoj flugas jam reale
sen amo ne estas amoro,
nenia tromp' nenia doloro.
Leĝera flugas la animo.
Estas mia viv' kvazaŭ suraŭtoŝosea vago
kondukonta min ĝis la fino de ĉi tiu tago
mi nulo estas en am-seno
vi mia dolor' mia ĉagreno
min konsumanta kiel tempo.
Ĉu scias vi aŭ ne? Ĉiam estos vi la ununura
se deziras vi, por mi vort' sufiĉus eĉ susura
sen amo ne estas amoro
jen dura leĝ' en mia koro
Animo estas mi ribela
memoru vi pri mia haŭto hela
memoru kiel vi antaŭe estis
la tempo firme ĉiam ja nin estris
Ne estas amo nek amoro
nek tenerec' en via koro
ĉar amon ofte ĝi ignoras
memoru vi pri mi
kiam solas vi kaj kiam ridas
fidu vi je mi,
temp' kaj vivo flugas, ja vi vidas.
Ci vorrebbe un amico
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Mia viv' kun vi similis tre al veto
en kiu gajnis vi, finiĝis la dueto
sed se pensas mi ke amo estas doni elprofunde
en nia historio estas mi iranta funden
Mi bezonus amikon por forigi pri vi l' memoron
mi bezonus amikon por forgesi la doloron
mi bezonus amikon ĉiam ĉe mia flanko
mi bezonus amikon por mildigi vian mankon
Amo mallogika amo amo senmedita
vi, malgraŭ mia ploro, jam estas pardonita
kaj se povus vi pardoni min por mi estus konsolo
se en ĉi nokto frida vi dirus nur parolon.
Mi bezonus amikon por forigi pri vi l' memoron
mi bezonus amikon por forgesi la doloron
mi bezonus amikon ĉiam ĉe mia flanko
mi bezonus amikon por mildigi vian mankon
Mi bezonus amikon por forigi pri vi l' memoron
mi bezonus amikon por forgesi la doloron
mi bezonus amikon ĉiam ĉe mia flanko
mi bezonus amikon por mildigi vian mankon
Mia viv' kun vi similis tre al veto
la ludo estis riska, ne eblis la retreto
sed ĉu pro l' magia nokto aŭ pro mia emocio
jen mi ĉe via pordo en sol' kun iluzio
Mi bezonus amikon por forigi pri vi l' memoron
mi bezonus amikon por forgesi la doloron
mi bezonus amikon ĉiam ĉe mia flanko
mi bezonus amikon por mildigi vian mankon.

Sotto il segno dei pesci
- Trad. Giuseppe Castelli -
Ĉu memoras vi la straton,
kie ĉirkaŭ vi kaj mi
kuris kria homamaso
dum la manifestaci'?
Kion mi bezonas, mi pensis, tio nur estas amo
kaj unuec' por ni
faritaj por alia vivo
de justo kaj de harmoni'.
Kuru, amata, kuru kaj ne sentu timon.
Vi demandis: Kio mankas?
Ja loĝejon havas vi,
vi ja havas kunulinon
kaj vin helpas famili' -
sed kion mi bezonas, mi pensis, tio nur estas amo
kaj unuec' por ni
faritaj por alia vivo
de justo kaj de harmoni',
naskiĝinta signe, naskiĝinta signe de l' fiŝoj.
Malrapide rokmuziko
kovris nian diskutadon.
Dek ok jaroj tro malmultas
por promesi estontencon
sed kion mi bezonas, mi diris, tio nur estas amo
kaj unuec' por ni
faritaj por alia vivo
kruela tre kaj dolĉa pli,
naskiĝinta signe, naskiĝinta signe de l' fiŝoj.
Kaj Marina transloĝiĝis
kaj instruas en lernejo,
vivas aĉe, malkontente -
kompreneble, ke ŝi solas,
sed kion ŝi plu serĉas kaj volas, tio nur estas amo
kaj unuec' por ni
faritaj por alia vivo
kruela tre kaj dolĉa pli,
naskiĝinta signe, naskiĝinta signe de l' fiŝoj.
Kaj Johano nun fariĝis
parolisto ĉe radio.
Li bruligis la diplomon,
tutan tagon li parolas
sed kion li plu serĉas kaj volas, tio nur estas amo
kaj unuec' por ni
samliberaj, samsortaj,
kruelaj tre kaj dolĉaj pli,
filoj ni de kanto malnova.
