Acquarello
- Trad. Giuseppe Castelli -
Sur papera folio vi vidas: la suno flavas,
sed du strekoj per plumo provizas ombrelon se pluvas.
Arboj estas ne pli ol renversaj vinplenaj boteloj;
se vi metas du homojn sub ilin, jen du ebriuloj.
Ĉiam verdas la herbo kaj tiu punkteto - ĉu revo?
povas esti nur jeno: aŭ dio, aŭ mevo fluganta for
por la iro al la maro:
ĝis la fino, sole blu’.
Jen do ŝipo kun velaro;
fakte, unu vel’ aŭ du;
sub la akvo fiŝoj naĝas sen problemo,
laŭ sia emo,
en liber’ kaj ĝu’.
La ĉielo nur rigardas,
la ĉiel’ kun sia blu’;
kaj ĉiele aviadilo
kiu iras plu kaj plu,
dum surtere iu mansalutas ride
kaj malrapide
iras el hotel’
al sekreta cel’.
Sur papera folio vi vidas: vojaĝe per trajno,
jen tri bonaj amikoj tagmanĝas babile pri ajno.
De la Suda ĝis Nordameriko sufiĉas sekundo:
vi nur devas desegni rondeton kaj jen tuta mondo.
Iu knabo marŝadas, marŝadas laŭ voj’ ĝis la fino;
la okulojn li fermas momenton kaj jen la destino jam...
La destino, kosmoŝipo,
kiu hastas kun sever’,
iras Marsen, aliloken,
ne ĉeneblas al la ter’;
nur malofte ĝi amikas dum momento,
sed en silento
kaj sen esper’.
Tamen daŭras la muziko
kaj traurbe la labor’,
dum ni timas iomete,
sed finiĝos la angor’;
meze de l’ novelo
ni sur karuselo,
kiel akvarelo
kiu fados for,
kiu fados for.
Sur papera folio vi vidas: la suno flavas (sed ĝi fados for),
sed du strekoj per plumo provizas ombrelon se pluvas (kiu fados for).
Vi nur devas desegni rondeton kaj jen tuta mondo (kiu fados for).