Amare un'altra
- Trad. Luigi Minnaja -
Pro io ni ambaŭ forlasis la forajn vilaĝojn
pro io ni nun renkontiĝis en sama urbet'.
Sed rompebla estas am',
kaj mi timas forperdi vin:
estas vera miraklo la
renkont' ne ripetebla plu...
REFRENO
Alian ami nun post vi
ne estas eble ja...
Nenio estas mi sen vi,
mi sentas vana min...
Se floron la abel',
se maron la river',
mi ankaŭ serĉadis sole vin,
por neniigi en vi
mi ankaŭ...
Alian pensi apud vi
jam ekplorigas min...
Komprenas vin samkiel mi
eble neniu...
Neniam lasu min,
neniam lasu min,
mi vivas en kor' via, scias vi...
Alian ami nun post vi
ne estos eble ja.
Almeno tu nell'universo
- Trad. Francesco Pignatelli -
Vidu strangas homoj
amas ili post malamoj
ties sentoj ne tro firmas
ili sinceras poste
mensogas haste
laŭ ŝanĝiĝoj de la blovantaj ventoj.
Vidu homoj ŝafas
celon de la viv' maltrafas
mondon sekvas tute blinde
kiam ŝanĝiĝas modo
ŝanĝiĝas ade
ankaŭ ili plej ridinde.
Vi, estas vi diversa,
almenaŭ vi en l' universo
ja punkto vi sen rondiroj kaj
cirkaŭ mi
la lumo, la sun' nur por mi brilanta
kiel en la koro diamanto.
Ne ŝanĝiĝu vi
diru ke,
por ĉiam vi plu sinceros,
ke min vi plu amos vere, ja vere
ju pli, ju pli, ju pli.
Vidu homoj solas
laŭ la ebloj sin konsolas
ne permesu, ke mia menso
perdiĝu en vakuon
ambiguon
de maltrankvil' sen ajna senco.
Vastas marbordo, longas la ondo,
fortas la tristo, premas la pek'.
Vastas marbordo, longas la ondo,
fortas la tristo, premas la pek'.
Amare fluas en mi mem
la sangriver' el vundo mia,
2f {eĉ pli amare gustas kiso
vundiga sur la buŝo via}
Neniam spertis vi atendadon,
en nokto frosta, nigra, senluna,
se vi pri tio foje konscios,
tiam doloro katenos vin.
Amare fluas en mi mem
la sangriver' el vundo mia,
2f {eĉ pli amare gustas kiso
vundiga sur la buŝo via}
Vastas marbordo, longas la ondo,
fortas la tristo, premas la pek'.
Un amore diverso
- Trad. Francesco Pignatelli -
Mi ŝirmos ame vin
al mi vin prenos kaj
vin defendos kontraŭ la danĝeroj
kaj mi karesos vin
lulkantos poste mi
por ke vi dormu la vesperon.
Kaj kantos mi pasie
pri forta emocio
dum la tondro bruas en l' ekstero
la susurado ĉesos ne
de la dolĉa amvortaro
ja plezuriga por l' animo.
granda kiel l' universo
pro tempofluo ne sufera
kunmetos mane florneston
mi en insul' dezerta
ludos ĉe ni la vent' somera
kaj ni malfermos la fenestron
por ke hom' libera
al ni alvenu al haveno mara.
Miaj brakoj fortas
la ŝultroj larĝas por ke vin alprenu mi tenere
kaj se malvarmas
dumnokte de mia korpo varmon vi ricevos
kaj post la longaj longaj horoj amoraj
ĉe mia brusto vi ripozos kara
laŭ takto de mia koro
vi dancos sonĝ-aere
revekos vin la suno klara.
granda kiel universo
pro tempofluo ne sufera
etaj momentoj por frandi reve
koloraj kajtoj flugados rave
kaj estos ade ludo nova
por ke vento restu blova
ŝtonoj malpezaj por porti pare
mevoglisado al ni super.
Mi ŝirmos ame vin
al mi vin prenos kaj
vin defendos kontraŭ la danĝeroj
kaj mi karesos vin
lulkantos poste mi
por ke vi dormu la vesperon
kaj post la longaj longaj horoj amoraj
ĉe mia brusto vi ripozos kara
laŭ takto de mia koro
vi dancos sonĝ-aere
revekos vin la suno klara.
Ĝi estos amo diversa
granda kiel universo
pro tempofluo ne sufera
etaj momentoj por frandi reve
koloraj kajtoj flugados rave
kaj estos ade ludo nova
por ke vento restu blova
en longa tempo de l' estonto
ŝtonoj malpezaj por porti pare
mevoglisado al ni supere.
ANIMO MIA (Cugini di Campagna)
Anima mia
- Trad. Giuseppe Castelli -
Ŝi iris laŭ la strato nudpiede,
min sekvis kiel ombro kaj sen ĉes';
kun kapo alten kaj defi-miene
ŝi viron tenis viva nur per jes'.
Ŝi havis flugon mevan en la koro
sed korpon jam jesintan fojon tro,
okulojn kun aŭguro de doloro -
mi enamiĝis kiel knabo, tuj.
Ŝi nokte premis sin al mia brusto,
senteblis ŝia spiro antaŭ mi.
Ankoraŭ nun min trafas ŝia gusto
kaj ŝiaj piedfrapoj kontraŭ mi.
Animo mia,
jen loĝejo via:
mi vin atendos malamante ĝiajn murojn.
Animo mia,
plu en ĉambro via
la lito restas kia ĝin forlasis vi.
Mi nur dezirus scii tre malmulte: [min ne serĉu]
ŝi kien iris, kiu trovis ŝin, [min ne pensu]
ĉu nokte ŝi ankoraŭ sentas froston,
ĉu siajn harojn ŝi malplektis jam.
Animo mia,
jen loĝejo via:
mi vin atendos malamante ĝiajn murojn.
Animo mia,
plu en ĉambro via
la lito restas kia ĝin forlasis vi.
ANKORAŬ (E. De Crescenzo)
Ancora
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Malfrunokte. Mi ne dormas.
Vi daŭre estas fiksa penso.
Sen vi ĉi mondo mia mornas
kaj ĉiu penso vin koncernas.
Tiome mi penegis por vin havi
por naski nian amon tro acerban
kaj nun, ke mi vin amas, mi vin perdas.
Ankoraŭ Ankoraŭ Ankoraŭ
ĉar mi depost tiu nokto
ne amoris plu eĉ fojon dis de vi
kaj por mi ne gravas tio dis de vi
eĉ ĉeeste de anĝelo dirus mi
ne flugigas vi samalten kiel ŝi.
Malfrunokte. Mi ne dormas.
Mi pordon fermas kaj malfermas
la em' de vi min daŭre dornas
ideo misa en mi ĝermas.
Freneze venos mi al via domo
mi ĵetos al fenestro via ŝtonojn
piede frapos vian pordon sen kun vano
Ankoraŭ Ankoraŭ Ankoraŭ
ĉar mi depost tiu nokto
ne amoris plu eĉ fojon dis de vi
kaj por mi ne gravas tio dis de vi
ankoraŭ amata ankoraŭ.
Zingara
- Trad. Luigi Minnaja -
Prenu mian manon, ciganin';
diru tute pri l' destin' de mi, kaj pri amo mia;
vere mi ne timas,
ĉar jam al mi ne plu ŝi apartenas.
En okuloj miaj, ciganin',
vidu l' oron de l' hararo ŝia;
ĉu si reciprokas
parte amon mian,
nepre tion diri devas vi.
Sed, se ŝi revidos plu, kiel neĝ' sub suno ĉi tiu am'
fluidiĝos.
Prenu mian manon, ciganin';
legu tute pri l' destin' de mi;
diru: "Ŝi vin amas",
donu la esperon, nure tio
gravas nun por mi.
Il solito sesso
- Trad. Giuseppe Catelli -
Hej, ni renkontis nin hodiaŭ ĉe l' festo
kaj mi vokis por reaŭdi vin sen hasto...
Prave, ĝi finiĝis antaŭ malpli ol horo,
sed pri via voĉo troas mia sopiro.
La frazojn diritajn ĉu vi kredis, ĉu vere?
Nun mi volus ke vi ilin diru denove;
tamen nur okuloj komunikas sincere,
do eble silentu: vortoj brilas ne ore.
Ĉu mi rajtas vin revidi jam ĉi-nokte?
Sed ne trompu vin mistakso:
ankoraŭ, ĉiam la sekso!
Sciu, ke ne tiom oftas tia bokso
de sentoj en la koro kaj ĉi tia mikso;
ni zorgas pri nenio plu je tiu ĉi aĝo,
sed vin mi ŝatas tro, kaj la ceter' - nulaĵo.
Diru al la ulo nin vidinta ĉi-nokte,
ke se li volas veni min bategi, perfekte!
Sendube lia batoj estos kiel kareso,
se ili iomete vin instigos al jeso.
Ĉu mi rajtas vin revidi jam ĉi-nokte?
Sed ne trompu vin mistakso:
ankoraŭ, ĉiam la sekso!
Fermi la kurbaĵon de la ĉielarko tiel
ke mi povu vidi ĝin via krono,
kaj el la longa linio de l' horizonto
fari brako-ringon de reĝino...
Sed se sole mi povus iam
vendi la tutan mondon
por havi vian am-respondon!
Kiel en la kanto "La ĉiel' en ĉambro",
tiel mi min sentis apud via ombro.
Ŝajnas ke anĝeloj amas en silento:
mi falis en la vian, senespere kaj sen pento.
Tra la parolil' mi aŭdas, ke vi spiregas.
Damne, vian buŝon ĝi de mi apartigas!
Ĉu mi rajtas vin revidi jam ĉi-nokte?
Sed ne trompu vin mistakso:
ankoraŭ, ĉiam la sekso!
Kaj rapide kuri kontraŭ tero-falo por
al vi donaci la flamon de l' vulkano,
spiradi rande de abismo ĝis havos vi
la tutan pluvon en via mano...
Sed se sole mi povus iam
vendi la tutan mondon
por havi vian am-respondon!
Ĉu mi rajtas vin revidi jam ĉi-nokte?
Sed ne trompu vin mistakso:
ankoraŭ, ĉiam la sekso!
Ĝis. Venis tempo de la iro lita.
Ĉiu direndaĵo estas jam dirita.
Casa bianca
- Trad. Ivan Kossey -
Bela domo blanka jen,
Ĝin neniam mi forgesas,
Ni iradis tien ofte
Kiam arde amis ni.
Ĉiu ŝtono logas nin,
Koro ne forgesas ĝin.
Sed la bela junuleco
Ne revenos certe plu.
Tamen revizitos ĝin,
Serĉos rememorojn ni,
Reaperos ĝoja paro,
Kiam arde amis ni.
Tiu domo blanka jen
Same brilas, kiel tiam,
Estas nia junuleco,
Kiu ne revenos plu.
Tamen revizitos ĝin,
Serĉos rememorojn ni,
Reaperos ĝoja paro,
Kiam arde amis ni.
Tiu domo blanka jen
Same brilas, kiel tiam,
Estas nia junuleco,
Kiu ne revenos plu,
Kiu ne revenos plu…
Sarà perché ti amo
- Trad. Giuseppe Castelli -
Kia ĥaoso:
eble ĉar mi vin amas,
dum la etoso
pli kaj pli forte premas.
Min ĉirkaŭbraku:
se vi al mi proksimas
mi fartas bone,
eble ĉar mi vin amas.
Mi kantas ritme
de via dolĉa spiro.
Printemp' alvenis:
eble ĉar mi vin amas.
Orientiĝi
mi tute ne plu emas;
jen falas stelo...
eble ĉar mi vin amas!
Kaj flugu ni tiel ĉi
per nia stranga magi'.
Kaj flugu, flugu kun mi
kaj ni altiĝu eĉ pli.
Kaj kiam mankas la sent',
sufiĉas kant' ununura
por kreo de pura
emocio sen pent'.
Kaj do, ĉu vere
ĉi tio ne kutimas?
Nurnura kanto,
eble ĉar mi vin amas.
La mondo krevas
sed tie ĉi ni sanas;
la mondo krevas,
eble ĉar mi vin amas.
Min ĉirkaŭbraku:
se vi al mi proksimas
tiomas ĝojo,
ke preskaŭ mi ektimas.
Freneza mondo
sed tio nin ne ĝenas;
freneza aŭ ne,
almenaŭ ni nin amas!
Kaj flugu ni tiel ĉi...
Kaj flugu ni tiel ĉi
(eble ĉar mi vin amas).
Kaj flugu, flugu kun mi
(se vi al mi proksimas).
Kaj kiam mankas la sent'
(mi tute ne plu emas)...
Kia ĥaoso,
eble ĉar mi vin amas!
L'immensità
- Trad. Francesco Pignatelli -
Mi emas kredi ke
el ĉiu guto de pluver'
leviĝos floro el la ter'
ĉe kiu flugos papilio en liber'
Mi estas certa ke
en ĉi-senlima kosma vast'
troviĝas kiu amas min
ne min lasos for
Jes certas mi
la tuta vivo en soleco pasos ne
kaj mi malkovros ke
ja venos ankaŭ
por mi malgranda eta nul'
en la kosma vast'
Jes certas mi
la tuta vivo en soleco pasos ne
kaj mi malkovros ke
ke kiel eta penso estas
mi en senlima kosma vast'
en la ĉielo
Sarà per te
- Trad. Francesco Pignatelli -
Kaj se neniam malfruos estos por vi
se mi eraris kaj reprovis estos por vi
se kiam mi estas sola timas, timas mi, ke venos vi.
Se postrestos io estos por vi
Kaj se sonĝo restas estos por vi
se nun mi ade provas vin kompreni en l' animo
ne rimarkante ke mi restas tute sola en la mondo
sed kiam mi klarvidas ne plu eblas ke mi evitu
Por vi por vi por vi estos por vi
ĉio kio estis estos por vi
kaj nun vi levu vualon
ĉar pri vi mi plej scivolas
aŭ eble vi forgesu
ĉar tio ŝajnas ja tro frue.
Kaj se koro batas estos por vi
kaj se mi kuraĝos estos por vi
kaj nun en la silento
prenus mi la manon vian
kaj per kiso vin rakontus
ke vi mankas
kaj vi mankas.
ĉio kio estis estos por vi
kaj nun vi levu vualon
ĉar pri vi mi plej scivolas
aŭ eble vi forgesu
ĉar tio ŝajnas ja tro frue.
Por vi por vi por vi estos por vi
ĉio kio estis estos por vi
kaj nun vi levu vualon
ĉar pri vi mi plej scivolas
aŭ eble eble vi forgesu
ĉar tio ŝajnas ja tro frue.
Por vi, por vi...estos por vi.
Fantastica
- Trad. Luigi Minnaja -
Jen mi vera revemulo
muzikisto kaj pentristo
ludante pianaranĝojn
mi tre ofte saltas manĝojn...
Sed dumnokte en la sonĝoj
ŝi aperas en lontan',
sian mondon al mi montras,
kondukante min per man'...
REFRENO
Vi, ho
sopir',
“Fantoma mir'”,
por mi
l' am' estas vi...
La rozoj ĉe l' paŝado
ridetas, ĉar
en vi
kaŝita sidas la sun'!
Kaj vi,
vizi',
“Fantoma mir'”
al mi
kantigas jen...
Se mi demandas koron:
- Konfesu vi por mi... -
respondos ĝi:
“Fantoma mir'!!!”
Laŭ l' aleoj mi ŝin serĉis
tra la stratoj, en kafejo,
sed knabino dolĉa mia
estas nure fantazia.
Ĉiun nokton de la vivo
ĉia ŝi vizitos min,
dum la kor' enamiĝinta
al la revo kantos ĝin...
L'estate sta finendo
- Trad. Giuseppe Castelli -
Finiĝas la somero
kaj jaro iras for;
mi iĝas malpli juna
kaj frostas mia kor'.
La plaĝa ombrelaro
neniomiĝis jam;
nenio malkutima,
sed mankas via am'...
Trem' ĉe mia spin'
kiel glacio forbruligas min
se ĉeestas vi,
ki-ki-ki-ki-kisu min,
kiel satelitoj
orbitas ni ĉe l' mar'.
Atingu do la mevoj
la urbon de l' angor':
finiĝas la somero
kaj frostas mia kor'.
Plu daŭras mia solo,
nenio novas plu.
Amikon por konsolo
vi, male, trovis, ĉu?
Trem' ĉe mia spin'...
Finiĝas la somero
kaj jaro iras for;
mi iĝas malpli juna
kaj frostas mia kor'.
Nur unu aĵo restas:
nur foto kaj ne pli,
sed certu, ke neniam
forgesos mi pri vi.
Finiĝas la somero
kaj jaro iras for;
mi iĝas malpli juna,
do frostas mia kor'.
Finiĝas la somero...
Fragole e cappellini
- Trad. Luigi Minnaja -
Ŝia pala vizaĝeto,
sub la blanka ĉapeleto,
ĉe invito mia malheliĝis, ve,
sed ŝi ne diris, ke ne.
La printempo al la kampoj portis nin
kaj florojn kaj fragetojn ni plukis,
dum amreva aŭror'
jam burĝonis en kor'.
Per la manoj ni nin tenis,
parolante ni promenis,
tamen baldaŭ nin atingis sunsubir',
trudante nin al reir'.
Post la tago de l' promeno
dolĉa ligis nin kateno,
kaj ni kampen iras rememori jam
l' unuan kison de am'.
Ĉapeleto plia venas nun kun ni,
fragetojn ruĝajn li rikoltadas,
malgrandeta nun li
jam kalkulas ĝis tri.
Kaj vespere ni revenas,
lin alterne sur brak' tenas,
l' aventuron tiutagan kantas mi
kaj endormiĝas jen li.
REFRENO
Florbukedon portis ŝi en man'
kaj la fragojn en la ĉapeleto;
ĉiu frago estis kis' de am'...
... kaj forflugis la temp'
... kaj forflugis la temp'
... kaj forflugis la temp'!
Cuore matto
- Trad. Ivan Kossey -
Freneza koro, kiu vin sekvadas
Kaj ĉiunokte pensas nur pri vi.
Kun obstineco ne volas ĝi akcepti,
Ke vi alian amas, kaj ne min.
Freneza koro, tute maltrankvila,
Ankoraŭ kredas, ke pri mi vi pensas.
Ĝi ne agnoskas, ke vi de mi foriris,
vi min forlasis kaj ne revenos plu.
Diru la veron vi, la veron vi,
Komprenos eble ĝi, komprenos ĝi.
Ĉar veron ja al mi, neniam diris vi.
Freneza koro, blinde vin amanta,
pardonas ĉiun de vi faratan agon.
Sed unufoje ĝi certe resaniĝos
Vi perdos ĝin, vi tiel perdos ĝin.
Diru la veron vi, la veron vi,
Komprenos eble ĝi, komprenos ĝi.
Ĉar veron ja al mi, neniam diris vi.
Freneza koro, blinde vin amanta,
pardonas ĉiun de vi faratan agon.
Sed unufoje ĝi certe resaniĝos
Vi perdos ĝin, vi tiel perdos ĝin.
Freneza koro, blinde vin amanta.
Freneza koro, tute maltrankvila.
Freneza koro, blinde vin amanta.
Freneza koro, tute maltrankvila.
Gondolì gondolà
- Trad. Luigi Minnaja -
Ĉarma britino, sur Kanal' Granda,
lunon rigardas, suspiras ja:
“Gondolì, gondola, gondolì,
gondola, gondolà.”
Kaj bakisteto sentimentala
de sur la ponto kantas al ŝi:
“Gondolì, gondola, gondolì,
gondola, gondolà.”
Ŝi lin ridetas, li okulumas,
kaj jen subite naskiĝas am'.
REFRENO
Ĉiunokte en Venezia,
sub la helo de luno,
glitas sur la laguno
plej bela revo de am'.
Gondola, gondola, gondolì,
gondola. gondolà.
Gondola, gondola, gondolì,
gondola. gondolà.
Kaj ŝi forflugas, la sun' origas
ŝian ŝipeton dum navigad'...
“Gondola, gondola, gondolì,
gondola. gondolà”.
Sur Kanal' Granda restas disondo...
“Animo mia, ne lasu min...
Gondola, gondola, gondolì,
gondola. gondolà.
Se vi min amas, gardu min pense,
ne min forgesu, skribu, trezor'.”
REFRENO
FINALO
Gondola, gondolì,
gondola. gondolà
Gondola, gondolà,
gondola. gondolì.
ĜOJO DE AM' (Albano - Romina Power)
Felicità
- Trad. Giuseppe Castelli -
Ĝojo de am’:
teni vin per la mano
kiel infano.
La ĝojo de am’:
vi mienas malfie
al ĉiu ĉie.
La ĝojo de am’:
nia daŭra proksimo
per la animo.
La ĝojo de am’, ĝojo de am’.
Ĝojo de am’:
nia pluma kuseno,
bela ĝardeno,
veturo per tram’,
pluvosona orkestro
trans la fenestro.
La ĝojo de am’:
havi bonan matracon
por fari pacon.
La ĝojo de am’, ĝojo de am’.
Ĝojo de am’:
glas’ da vin’ aŭ biero,
laŭ la prefero.
La ĝojo de am’:
via ama karteto
sur mia breto.
La ĝojo de am’:
nia kanto duvoĉa,
iom diboĉa.
La ĝojo de am’, ĝojo de am’.
Aŭdu, ke tra la aer’
ĉi tiu amkanto atingas nin jam;
vidu, alvenas esper’
kaj ĝojo de am’.
Sentu ke tra la aer’
la suno varmigas simile al flam’
dum fluas kiel river’
la ĝojo de am’.
Ĝojo de am’:
dum vesper’ ne planita,
lumo invita
kaj via piĵam’,
karto kun bondeziroj
plena je koroj.
La ĝojo de am’:
via telefonvoko,
plej dolĉa ŝoko.
La ĝojo de am’, ĝojo de am’.
Ĝojo de am’:
unu nokto sur plaĝo
for de l’ vilaĝo.
La ĝojo de am’:
via man’ kiu premas
kaj karesemas.
La ĝojo de am’:
ĝis revenas la lumo,
plia seksumo.
La ĝojo de am’, ĝojo de am’.
Aŭdu, ke tra la aer’
ĉi tiu amkanto atingas nin jam;
vidu, alvenas esper’
kaj ĝojo de am’.
Sentu ke tra la aer’
la suno varmigas nin plu kiel flam’
dum fluas kiel river’
la ĝojo de am’.
L'edera
- Trad. Luigi Minnaja -
Ĉu jes aŭ ne min amas vi?
Estas mistere!
Ĉu iam amon povos mi
kompreni vere?
Se kiam vi tuŝetas min
per viaj manoj,
hedero alkroĉita al vi
sentiĝas mi...
Ĉu jes aŭ ne vi amas min?
Mi certe vin!...
Jen mi, sur via sin', trezor',
hedero alkroĉita al vi...
Jen, mi enspiras vian spiron,
heder' al vi ligita ĉe l' kor'...
Mi frenezas je vi,
junaĝon tiun ĉi
en plej supera spiro mi
donas for kun l' anim' al vi
se responda postul' por mi...
Kaj tiel vi eksentos min
hedero alkroĉita al vi...
por ke en ĉiu mia spiro
vi sentu la batadon de l' kor'...
Ĝis la lumo de am'
plubrilos sur la mond',
ĝis lastan spiron rajtos mi,
mi ligos min al vi,
al vi dediĉos mi - la vivon!...
Se vento skuas ĉe spelir'
florbranĉon preme,
karesas poste ĝi per spir'
kun ĉarm', ameme!
Kaj vi, suferiganta per
turmentaj penoj,
kisflustru, ke ankoraŭ vi
amadas min...
Mi eble ploros ja sen fin',
sed amos vin!...
Jen mi, sur via sin', trezor',
hedero alkroĉita al vi...
Jen, mi enspiras vian spiron,
heder' al vi ligita ĉe l' kor'...
Hedero estas mi...
Hedero alligita al vi!
E' vero!
- Trad. Luigi Minnaja -
Mi suriris, kaj vane, ŝtuparojn de multaj palacoj,
mi senfrukte frapadis ĉe l' pordoj de multaj adresoj,
kaj nulo, nulo, nulo
ve! Ĉiam por mi;
sed en l' amas' mi foje vidis vin.
Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!...
Ho vere, mia trezoro,
ekzistas l' anĝeloj, jes.
Ho vere, mia trezoro,
mi kredas miraklon nun.
Ja ĉiu etendas la manon,
kaj min plezurigas per io...
La stratoj, l' amaso kaj ĉio
tre ĉarmas kun vi!...
Ho vere, mia trezoro,
mi sentas revivi min.
Ĉielo, maro, suno...
estas muziko nur!...
L' animo pleniĝis je lumo!...
Mi amas, mi estas feliĉa!...
Ho vere, miraklo vi estas,
trezoro, por mi!...
VI en tago nebula al kor' mia donis flugilojn.
De la viv' mi ne volas plu ion, mi volas vin sole!...
Mi havas ĉion, ĉio,
ho ĉion en vi.
La mondon donis vi per kis' al mi.
Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!...
Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!... Ho vere!...
I bambini fanno "Ooh..."
- Trad. Renato Corsetti -
Infanoj mire diras “ho!”
venas jen museto
dum beboj dire miras “ho!”
venas jen hundeto
mi iom certas, iom tro
mi ne vidos, ne plu do
ke nigra lupo
sendas kiseton
al ŝafideto.
Infanoj ĉiuj diras “ho!”
prenu la manon
kaj min ne lasu sola
solas ĉiam nur la hero’:
sen homa amo
neniu iĝas homo.
Pro la pupo aŭ la kamel’
okazas foje bru-kverel’
sed per fingreto
kaj per grimaco
alvenas fine
ili al paco.
Do, ĉiam ĉio novas
ĉio surprizas
kaj ĝuste kiam pluvas
la infanoj diras: ho, rigardu, pluvas.
Infanoj mire diras “ho!”
Ho, mirindaĵo, ho, mirindaĵo!
Certe stulta mi estas tre, eĉ tro
kaj mi nun hontas pro
neeblo plu mir-diri “ho!”
mi faras ĉion laŭ mia aĝo
ne timas beboj dion aŭ leĝon
kaj ne respektas eĉ nian reĝon.
Kaj infanoj havas multajn sekretojn
sed ili estas scivolaj kiel poetoj.
Ĉe infanoj flugas fantazio
kaj foje iu vizio
ho, panjo, mia panjo!
Sed travideblas ĉio, klaras ĉio
kaj se grandulo ploras
la infanoj diras: “ho!”
diras: “Ĉu estas vundo?”
“Kulpo sen fundo!”
Infanoj mire diras “ho!”
Ho, mirindaĵo, ho, mirindaĵo!
Certe stulta mi estas tre, eĉ tro
kaj mi nun hontas pro
neeblo plu mir-diri “ho!”
Mi nur balanciĝas per granda peno
per lana fadeno
mi ne faras plu nun kol-ĉenon.
Se la kretenoj diras: “ho!”
regas plu banalo
sed se infanoj diras: “ho!”
troas eĉ vokalo
kaj nun mi hontas pro
granduloj, kiuj diras: “do?!”
Mi petas azilon.
Kiel sciuroj
mi volas marŝi
per kvar kruroj.
Perfekto jam ĉias
kaj samas koloro.
Nur frenezuloj
konas la amon en sia koro
kaj ĉio bildstrias
kaj strangas la vortoj
malklaro nun ĉias
mi volas ree diri: “ho!”
Ne timas beboj Dion aŭ leĝon
kaj ne respektas eĉ nian reĝon.
L'italiano
- Trad. Giuseppe Castelli -
Permesu ke mi kantu kun la gitar' en mano,
permesu ke mi kantu: estas mi italo.
Saluton Italio, lando festa
kun partizano prezident' honesta,
kun ĉiam en la dekstra man' aŭtoradio
kaj ĉe la fenestro kanario;
ĉe la artistoj via romantiko,
en la reklamoj tro da Ameriko,
kaj dum sopire daŭre sonas mandolinoj
malmonaĥiniĝas la virinoj...
Buongiorno Italia, saluton Maria
kun okulparo tro melankolia;
saluton Di':
ĉu vi memoras pri mi?
Permesu ke mi kantu kun la gitar' en mano,
permesu ke mi kantu kun sincero kaj spontano;
permesu ke mi kantu kaj estu eĉ fiera:
estas mi italo, ho jes, italo vera.
Saluton Italio sen timemo,
kun via mento-parfuma razkremo,
kun la dimanĉa pri-vesta decid'
kaj la dimanĉaj goloj en la televid';
kun la itala postkafa digesto,
la ŝtrumpoj en la unua tirkesto,
la flago pli kaj pli ĉifona
kaj la aŭto tre riparbezona.
Buongiorno Italia, saluton Maria
kun okulparo tro melankolia;
saluton Di':
ĉu vi memoras pri mi?
Permesu ke mi kantu kun la gitar' en mano,
permesu ke mi kantu kun sincero kaj spontano;
permesu ke mi kantu kaj estu eĉ fiera:
estas mi italo, ho jes, italo vera.
Come saprei
- Trad. Giuseppe Castelli -
Kapablus mi,
kompreni vin scius mi;
kapablus mi
malkovri vin
ĉe via fantazi'.
Mi atingus vin,
en la plej profunda vi
la silentojn de vi
kun pli kaj pli da emoci'.
Kapablus mi,
mirigi vin scius mi
dum haltas vi
kaj ne scias kien flugi plu.
Kapablus mi
be l'okuloj voki vin,
glui vin al mi
kun pli kaj pli da emoci'.
En tia mond'
kiu donas tro da sol'
plu restu tie ĉi kun mi.
Kapablus mi
amegi vin
malkiel aliulin';
kapablus mi,
sukcesus mi
sed ja ne scias vi.
Ĉiom de l'anim'
mi eluzos, kiom vi?
Estas vi la viv':
ĝin vivi ĉi tiam kapablus mi.
Mi dezirus ke jam estu el haŭto
la kontakto
mi dezirus ke ekestu stelaro
ĉiun fojon kun vi.
Kapablus mi
amegi vin
malkiel aliulin';
kapablus mi,
sukcesus mi,
sed ja ne scias vi.
mi eluzos, kiom vi?
Estas vi la viv':
jin vivi bi tiam ja scius mi.
Kaj tiomas am',
preta krevi ene min;
estas vi la viv':
ĝin vivi ĉi tiam,
ĉi tiam,
kapablus mi.
Quando... quando... quando...
- Trad. Luigi Minnaja -
Diru kiam venos vi,
diru, kiam... kiam... kiam...
jaron, tagon, horon, dum
kiu vi kisados min...
Mi atendos en sekret'
vin, ĝis kiam... kiam .... kiam...
vi subite kun ridet'
reaperos apud mi...
Se konsentas ja vi,
diru tion, ĉar ne
havas sencon por mi
mia vivo for de vi.
Diru kiam venos vi,
diru, kiam... kiam... kiam...
Min kisante diru nu:
"Ni forlasos nin ne plu"...
Quando vien la sera
- Trad. Luigi Minnaja -
Kiam vesperiĝas...
venu... venu...
Jen mi, jen mi, jen mi
sola por vi.
Venu tien ĉi,
venu tien ĉi,
restu ni proksime tre.
Kiam falas sun'
kaj aperas lun'
urĝas kunestad'.
Dum mi kisas vin,
dum vi kisas min
lasu homojn vidi nin!
Por la geamantoj
estas horo de sonĝad'.
Venu tien ĉi,
venu tien ĉi,
restu ni proksime tre.
Sub la brak' de mi
sub la brak' de vi
ŝajnas forflugad'...
Kiam vesperiĝas...
venu, venu, venu...
Jen mi, jen mi, jen mi
sola por vi.
Kiam vesperiĝas...
venu... venu...
Jen mi, jen mi, jen mi
tuta por vi, kaj mi kisos vin.
Come prima
- Trad. Luigi Minnaja -
La nokto, kiel tiam, ĉarme descendas,
la luno pendas,
kaj vi ĉe mi.
Mi sentas min konfuza... kaj suspire
kapablas diri
nur tion ĉi...
Kiel iam, pli ol iam, mi amos vin.
Dum mi vivos, al vi vivon donos mi.
Ŝajnas sonĝo vin revidi vin karesadi,
viajn manojn inter manoj premi plu.
Mia mondo, tuta mondo estas vi,
mi neniun amas tiel kiel vin.
Ĉiutage, ĉiuhore, kun dolĉeco diros mi:
"Kiel iam, pli ol iam, mi amos vin".
Che sarà
- Trad. Giuseppe Castelli -
Vilaĝo mia kuŝanta sur monteto
ripoza kiel dorma maljunulo
enu', nezorg', seneco, tio estas la malsan'
pro kio vin forlasas vilaĝan'.
Kio nun, kio nun, kio nun?
Kio estos mia vivo, mia jun'?
Mi kapablas fari ĉion, aŭ nenion, scias Di';
mia viv' nur estos tio ĉi...
Foriris preskaŭ ĉiuj kamaradoj,
post mi foriros ĉiu postrestint':
domaĝe, al mi plaĉis amikec' ilia, sed
forpasas ĉio, ĉio iras for.
Kio nun, kio nun, kio nun?
Kio estos mia vivo, mia jun'?
Mi kunportas la gitaron, kaj se nokte estos plor'
mia kant' vilaĝa bonos al la kor'.
Amata, mi vin kisas sur la buŝo,
iama fonto de l'unua amo;
mi ne scias kiel, kiam: iam estu rendevu';
revenos mi, vi min atendos, ĉu?
Kio nun, kio nun, kio nun?
Kio estos mia vivo, mia jun'?
Mi kunportas la gitaron, kaj se nokte estos plor'
mia kant' vilaĝa bonos al la kor'.
Kio nun, kio nun, kio nun?
Kio estos mia vivo, mia jun'?
Mi kapablas fari ĉion, aŭ nenion, scias Di'
mia viv' nur estos tio ĉi...
Bambina innamorata
- Trad. Antonio De Salvo -
Knabin' enamiĝinta,
ĉi nokton mi vin sonĝis
sur kor' endormiĝinta,
kun dolĉa rid' en buŝ'...
Knabin' enamiĝinta,
en sonĝo mi vin kisis:
pro kiso vi vekiĝis...
Ne ĝin forgesu plu!
Vi diris: "Amo,
mi volas vin!"
Mi diris: "Amas
mi kore vin!"
Conoscerti
- Trad. Luigi Minnaja -
Se mi povus demandi destinon,
mi volus peti ĝin:
Revivigu momenton nun vi
de l' renkontiĝo.
Ho turmento,
ho turmento sublima
en rigardo legi pri via feliĉec'...
REFRENO
En sorĉ' estas mi, vin konante;
vin ami nur estis momento;
vin kisi nur estis turmento
pli dolĉa ol sonĝo.
Kaj ĉiam vi estis pli mia,
kaj ĉiam al mi donas ĝojon,
via bonkor' estas mirindaj' de am'.
Vi, gracie ĉarma, simpla tre,
vi ho mia feliĉec'...
Ja plaĉas vin senti proksima,
kaj dolĉas vin scii lontana
por ĝoji pro la reven' al mi.
Come sinfonia
- Trad. Luigi Minnaja -
Sonĝo... sonĝo:...
estas vi kun mi;
mi sonĝadas:
lumo brilas jam en ĉielo.
Mi sonĝas...
ke mi estas apud vi kaj vin kisas
kaj poste svenas
en ĉi sonĝo nereala.
Dum mi
aŭdas super ni kantadi la anĝelojn
tute dolĉe... tute dolĉe...
Ĝi estas kanto por feliĉa stato'!
Aŭskultas
mi kaj vidas vin tre pli proksime;
aŭdiĝas ĉi muziko
kvazaŭ simfonio;
la kanto anĝela
min revigas dolĉe plue,
kaj mi volus, ho mi volus,
ke tiu sonĝo estu nun real'
Real' de sonĝo de am'...
Mandolino... Mandolino...
- Trad. Luigi Minnaja -
Mandolino en la nokto,
mia koro vin aŭskultas;
vi pli dolĉas ol ama fervor',
mandolin' de mia kor',
mandolino...
Mandolin' de mia kor',
mia kor'...
nur por mi vi sonu plu...
sonu plu:
vi pli dolĉas ol ama fervor',
mandolin' de mia kor',
mandolino...
En la silento nokta
de mandolino
ekresonas trilad'.
Kvazaŭ nostalgi-revon sentas mi
veni la karesojn al kor'
de amdolĉa memor'...
FINALO
En la silento nokta
vi, mandolino,
plue sonu por mi...
Ha! ha! ha!...
Mandolino!
Il mare
- Trad. Luigi Minnaja -
De la blanka lumplena rifaro
al la mar' mi parolas vespere,
kaj vi same konfidas al la maro
viajn pensojn de amo por mi.
La maro
estas voĉ' de mia koro,
estas voĉ' de via kor',
nin liganta daŭre:
mia kis' al vi,
via kis' al mi
venas per la maro.
Kiam morgaŭ feliĉo nin tenos
en komforta dometo ĉe l' maro
dumvespere el mar' al ni venos
la plej bela kanzono de am'.
La maro
estas voĉ' de mia koro,
estas voĉ' de via kor',
nin liganta daŭre:
mia kis' al vi,
via kis' al mi
venas per la maro.
Nin liganta daŭre:
mia kis' al vi,
via kis' al mi
venas per la maro.
Il mare nel cassetto
- Trad. Luigi Minnaja -
Venu por vidi la maron:
mi ĝin tenas en tirkesto.
Unu konketo, du steloj,
tri gutoj da blua mar',
kaj unu marĉevaleto
kun ŝtono je sunkolor'.
Sabla manpleno por skribi
sur ĝin "Mi vin amas!"
Kio pensigas pli dolĉajn
signojn de amo...
Unu malgranda peceto
de velo kisita de l' sun',
kun unu splito de barko,
fadenoj de ora ret'...
Jen mia mar', mia mondo:
vivas ĝi nur de revoj...
Jen mar' plej bela en la mondo...
Jen mia maro!...
Mia maro...
Io sono il vento
- Trad. Luigi Minnaja -
Vi min demandas ridete pri mia person'.
"Koro senpaca" vi diras. Vi scias ĝin do!
Vi, komprenante min, povas min certe pardoni,
kaj fidon doni,
pro tiu amo,
al la verec'.
Mi estas vento.
Estas mi ŝtormo pasanta, trenanta kun si,
kiu dumnokte vin vokas kaj ĝemas sen pac'...
Mi la am'
kun neniu kompat'.
Mi estas vento.
Se mi karesas vin, tute ne fidu pri mi,
ĉar mi ne konas la leĝon de mia korflam',
mi la am',
al pasio de am':
ĝi estas en mi,
pli forta ol mi.
Kaj mi estas suspiranta aero
blovetanta pli dolĉe je l' sunaŭror'...
Mi estas ŝtormo
en subita koloro,
iras ĝi
kure for...
kun ignor' pri la for'...
Mi estas vento.
Estas mi ŝtormo pasanta, trenanta kun si...
Mi trakuradis dezerton, serĉante pri vi!
Mi amos vin:
estis mia destin'.
ĝi estas en mi,
pli forta ol vi, pli forta ol mi.
Giuro d'amarti così
- Trad. Luigi Minnaja -
Al via prava scidezir'
jen tre volonte mia dir'.
Al vi mi montros sub ĉielo
tutan senton de la kor'.
Ĵuras mi ami vin tre...
ĉiam dumvive... kaj tre...
Sur via buŝo naiva
haltu pro mi vivospir'.
Dirus: "Mi amas vin tre",
kisu min, jesu per dir',
ankaŭ mi diros dumvive:
"Ĵuras mi ami vin tre!"
Al via prava scidezir'
jen tre volonte mia dir'.
Vi kredas..., la ĉielo diras,
je senfina mia am'!
Ĵuras mi ami vin tre...
ĉiam dumvive... kaj tre...
Sur via buŝo naiva
haltu pro mi vivospir'.
Dirus: "Mi amas vin tre",
kisu min, jesu per dir',
ankaŭ mi diros dumvive:
"Ĵuras mi ami vin tre!"
Le colline sono in fiore
- Trad. Luigi Minnaja -
Kaj jam forpasis preskaŭ jaro
de kiam vi foriris.
Memoras mi pri viaj vortoj
diritaj, kiam vi min lasis:
"Mi vin tre amas,
mi volus resti,
forgesi pri foriro.
Sed ne konvenas,
mi, nun neniu,
por vi fariĝos homo grava".
Trezoro, revenu, la montetoj jam ekfloris
kaj mi nun, trezoro, mi formortos pro doloro.
Trezoro, revenu, jam ne gravas, absolute,
se vi ĝis nun ne fariĝis pli elstara...
ĉar vi jam estas grava por mi.
Tre longa estas unu tago
kaj jar' terure longa.
Mi pensas pri leteroj viaj
kaj sentas froston en la koro:
"Mi fartas bone
pri vi mi pensas,
revenon sopirante.
Pli malpli baldaŭ
la bona sorto
por ni decidos fine veni".
Trezoro, revenu, la montetoj jam ekfloris
kaj mi nun, trezoro, mi formortos pro doloro.
Trezoro, revenu, jam ne gravas, absolute,
se vi ĝis nun ne fariĝis pli elstara...
ĉar vi jam estas grava por mi.
Più bella cosa
- Trad. Giuseppe Castelli -
Mi ne plu memoras pri la komenc'
de tiu ĉi amhistori',
sed iel fariĝis vi la esenc'
de la tuta vivo por mi;
necesas pasi' de hero'
kaj er' da frenez-obstin',
necesas pensado, kaj do
mi perfantazias vin.
Mi kantis pri vi je l' unua foj'
kaj tuj komenciĝis la trem';
kaj poste, ĝis nun, laŭ la tuta voj'
ne plu elĉerpiĝis la em'...
Necesas pasi' de hero',
ne manku ĝi en la kor':
neniam da spert' estas tro
por ĉi tiu ama labor'.
Kantado pri am' ne sufiĉas, ĉu?
Eble mi kantu plu
por diri denove, por diri ke
nenio ajn belas pli,
nenio ajn pli ol vi
kaj via personec',
sola en sia spec':
dankon pro la ekzist'.
Kaj ne malaperas dum jar' post jar'
senfinaj dezir' kaj magi';
kaj restas mister' ĉiu via far',
kaj mi ĝin prizorgas en mi
ĝis venas moment' da ebri',
da bolo kaj da obsed':
nur vortoj, sed sciu, ke mi
plu devos pervoĉi vin, sed
kantado pri am'...
Il nostro refrain
- Trad. Luigi Minnaja -
Se mi ekstazas,
ne petu pri l' kial'...
Aŭskultas mi la dolĉan melodion
portantan al la koro l' iluzion
esti kun vi, sidi ĉe vi, tamen sen vi...
REFRENO
Estis nia refren'!
Estis nia refren'!...
dolĉe komponita de l' kor',
revante por vi
pri ama fervor'...
Estis nia refren'
kunportanta en si
vortojn de l' tiama favor',
la ĝojon de “jes”
al kor'...
La larmoj por
la vid' vualo nun,
fluante laŭ la vang',
estas dolĉa rev'
pri kanto tiu ĉi
de la ĉiel'!...
Estis nia refren'
nun mortanta kun mi,
kaj nenio restas el vi,
el nia amad'...
Refren'...
Se mi malgajas,
rideti scios mi,
kaj tiel rememoro, vivo mia,
agrablos kiel tiu ĉi ario;
sed timas mi, ke viv' ne plu eblos por mi!...
Notte mia
- Trad. Luigi Minnaja -
Tre ĉarmas la tago,
se la suno briladas
aŭ la grizo tristigas la aĵojn.
Tre ĉarmas la tago,
sed tag' estas ĉies:
kun la bono malbonon ĝi miksas,
alternas la mastroj de ĝi...
Sole vi, ho nokto,
estas ververe mia!
REFRENO
Nokto,
nokto mia,
nur estas vi sincera,
al mi nur apartenas,
kiel mi same al vi.
Nokto,
nokto mia,
rakontas mi l'estinton,
proponas vi l'estonton:
vi min sonĝigas plu.
Se luna vi aŭ nuba,
de amo kaj turmento,
mi estas kun mi sola dum ĉi momentoj.
La voĉon de l' silento,
la pensojn senesperajn,
multajn lumojn kaj mallumon, veran amon sentas mi.
Nokto,
nokto mia,
nur estas vi sincera,
al mi nur apartenas,
kiel mi same al vi.
Kiel mi same al vi,
kiel mi same al vi.
Per tutta la vita
- Trad. Luigi Minnaja -
Trezor',
apud vi restados mi
por tuta la vivo;
kun vi
kredi, sonĝi volas mi
por tuta la vivo...
Ĉar estas vi por mi la tuta vivespero,
per viaj manoj, via voĉ kaj rid' sincera,
ĉar, se foriras vi, ekkaptas min sufero...
Estas vi
ja ĉio por mi!...
Trezor',
apud vi restados mi
por tuta la vivo;
ĉar mi
volas ami sole vin
por tuta la vivo...
En viaj kisoj estas ĝuo ravoplena
kaj dezirego solviĝanta en la vejnoj.
Jes!...
Por la vivo restos mi kun vi!...
Cipria di sole
- Trad. Luigi Minnaja -
Melankolia vivo tie ĉi,
en Bidonville, en nebulo.
La veproj ne konsolas, ne,
la ploron de la riveret'...
En tiuj grizaj domoj el lado
nur nokto, ĉiam nokto...
REFRENO
Sed, kiam venas vi kun via rido
luma pudro de suno
elradias de vi.
La pluv' por ni fariĝas melodio,
kaj arpeĝo de lumoj la urb'
en la fora eben'.
Kaj meze de miaj pentraĵoj
la plej viva sonĝ' estas vi.
Sentas mi sangon bruladi:
l' aero vin kisas
kun mi...
Mi amadas vin, ĉar vi lumigas ĉion:
luma pudro de suno
brilas ĉirkaŭ vi.
Perdere l'amore
- Trad. Francesco Pignatelli -
Mi petas vi foriru
mi volas resti sola
per rajto de l' sufero
ekflugi al ŝia ĉielo
pri vi mi ne demandis
kaj kial vi elektis min
mi simple kun vi kantis
ĝis hieraŭ ĉe via sin'.
Resti sen la amo
je krepusk' vespera
kiam tra la haroj
polvo arĝenta
ekaperas
iĝas vi delira
krevi povas koro
iĝas krude obseda
pri virino la memoro.
Lasu min blasfemi
ke mi neu la ĉielon
mi perŝtone trafos
de miaj revoj la flugilojn
disfaligos ilin mi po unu
iĝos mi ribela al vol' destina
se vi malproksimas.
Kaj tamen mi konsentas
mi sekvis vin tro blinde
eraris mi evidente
min ami estis ne-inde
kio restas en la nuno
de l' temp' pasinta kune
nur viro tute sola
ankoraŭ pri vi ema.
Resti sen la amo
je krepusk' vespera
dum la haŭto-faldoj
signas finon de l' somero
tute senutila
ŝajn' indiferenta
trompoj ja ne eblas
envakuen vi dronantas.
Lasu min blasfemi
ke mi neu la ĉielon
mi perŝtone trafos
de miaj revoj la flugilojn
disfaligos ilin mi po unu
tute plu ne gravas vol' destina
se vi malproksimas
Resti sen la amo
en vesper-mallumo
mi kolektas erojn
de iluzioj de la jamo
pensas vi pri morgaŭ tago nova
pensas vi "mi estis tro naiva"
mi perŝtone trafos
de miaj revoj la flugilojn
disfaligos ilin mi po unu
tute plu ne gravas vol' destina
se vi malproksimas
Resti sen la amo.
Romantica
- Trad. Luigi Minnaja -
Knabino bruna,
jen mi lasta romantika vir' kantanta por la luno...
Knabino bela,
jen mi lasta menestrelo inspiranta sin al stelo...
Knabino mia,
jen mi lasta senespera malsanul' je poezio;
mi amas ege vin
ĉar vi similas min!
“Romantica”...
REFRENO
Ho vi “romantica”,
vin ami estas vivi kun
la simpla ideal'
en nereal'
de praera'...
Ho vi “romantica”,
amika estas de la nub'
celanta super ni
al sunolum',
samkiel vi...
Muziko, dolĉa rav',
inspira de l' anim',
vi estas tie ĉi
terparadizo por mi...
kaj reveninte nun
por ree vivi apud vi,
al vi rakontos mi,
konfidos mi
pri mia rev',
al vi “romantica” en ver'!
Settembre
- Trad. Giuseppe Pascucci -
Post kelkaj tagoj la somer' finiĝos
kaj sur la plaĝ’ nenio restos plu.
Pri l’ horoj pasintaj nur restos memoro
de ni forportita en koro, mi kaj vi.
Somero iros for kaj kune suno.
La amo malaperis jam kun ŝi.
L' unua pluvo kisas jam la sablon
kaj malsekigas ankaŭ okulojn miajn.
Septembro poste venos sed sen suno
kaj estos la eblec' de nova am'.
Septembro venos, ja, sed ne plu trovos vin
kaj tute solaj ploros okuloj miaj
Septembro venos, ja, sed ne plu trovos vi
Kaj tute solaj ploros okuloj miaj
Kaj tute solaj ploros okuloj miaj
Kaj tute solaj ploros okuloj miaj
Piccolissima serenata
- Trad. Luigi Minnaja -
Mi deprunte prenos
moneron da suno,
ĉar volas transdoni
mi ĝin al vi...
Povos vi deponi
sur vian hararon;
tiun nubon oran
karesos mi...
REFRENO
Tiu serenado la plej malgranda
estas kanto taŭga por milda voĉ'...
Al la amatino la kor' amanta
dolĉe flustros ĝin...
dolĉe flustros ĝin
Mi deprunte prenos
moneron da maro,
ĉar volas transdoni
mi ĝin al vi...
Povos vi deponi
sur viajn okulojn;
tiun nubon oran
karesos mi...
REFRENO
Mi deprunte prenos
moneron da ĉielo,
ĉar volas transdoni
mi ĝin al vi...
Povos vi deponi
sur vian vualon,
kiam al altaro
mi portos vin...
REFRENO
Dolĉe flustros ĝin...
Dolĉe flustros ĝin
Solitudine
- Trad. Luigi Minnaja -
Jen voĉo... voĉo via...
kaj ŝajnas vin renkonti sur ĉi strato...
Blankas nokto,
ĉar eklumis en ĉielo
lunbrilo arĝenta...
sola...
kvazaŭ homo
nombranta zorge ŝtonojn de la strat'
dum kalkula halt'..
tute sola mi...
en soleca animstat'...
Jen voĉo... voĉo via...
kaj ŝajnas vin renkonti sur ĉi strato...
Brakumu min... mi diras... vivo mia
jen estas mi...
ĉu ankaŭ vi?!...
Kaj ŝajnas al mi kredi,
ke monatoj, horoj ne forpasis iam...
kaj kune... kune ni restadis ĉiam...
eĉ pli ol nun...
eĉ pli ol nun...
brakumu min...
mi tre sopiras ree vidi vin...
rakontu vi...
ĉu vi kapablis resti for de mi?!...
Mi ne... mi ne... kaj kredu min...
mi paŝas jam de longe sur ĉi strato...
ĉar ĉiam estis vi ekzisto mia...
ĉu for de mi...
ĉu apud mi...
Amato... jen voĉo... jen voĉo via... vokanta ĉiam min!...
SOLO (L. Pausini)
La solitudine
- Trad. Giuseppe Castelli -
Marko iris for kaj ne revenas plu.
La trajno de la sepa kaj duon' sen li
similas koron el metal' kaj sen anim',
dum grizas kaj frostigas urbe la maten'.
Lerneje lia tablo jam malplenas, sed
plu dolĉas lia spir' en ĉiu mia pens'.
La malproksimo ŝajnas apartigi nin,
sed ene batas forte mia kor'.
Kaj ĉu vi pensas plu pri mi
sen vort' al via famili',
ĉu, kiel mi, vi kaŝas vin
de la rigardoj kaj vi ŝlosas
vin en via ĉambro, kaj
ne volas manĝi, kaj vi premas
la kusenon kontraŭ vi sen scii
kiom vin plu vundos tiom ĉi da sol'?
Marko, en taglibro mia jenas fot':
okuloj viaj ŝajnas de timema knab';
mi premas ĝin ĉe l' koro kaj mi sentas ke
vi ĉeas miajn taskojn pri matematik'.
Tedante per predikoj pri la profesi'
decidis via patro ke vi iros for;
li ne interesiĝis tro pri via em’,
sed diris "iam vi komprenos pli".
Kaj ĉu vi pensas plu pri mi?
ĉu vi rakontas al amik'?
Finiĝos iam la sufer'
sed ne finiĝos kun facil';
mi ne eltenas ĉe l' lernej'
kaj posttagmeze pezas plej:
ne helpas studi, ĉiu ajn ide'
finfine tuŝas vin.
Ne eblas plu, ne disigeblas plu
la vivo de ni du:
mi petas vin, amat', atendu min:
esperi indas, ĉu?
ĉi tiu solo inter ni,
en mia koro la silent'
signifas maltrankvilan penson pri
la vivo for de vi.
Mi petas vin, atendu min:
ne eblas resti plu sen vi;
ne eblas plu, ne disigeblas plu
la vivo de ni du.
Stupidella
- Trad. G.F. Savino -
Fralŭlineto, ĉu vi ne komprenas, ke jam vin mi amas?
Ĉu ne sentas, ke kor' mia en la brusto por vi batas?
Nun mi volas, ke vi venu min apude pli
kaj mi donos sur la buŝo kison nur por vi.
Fraŭlineto, ĉu vi scias, ke vi estas trezor' mia
ke vi estas ĉiutage, ĉiunokte en kor' mia...
Se kelkfoje ni disputas
estas ne pro tio
ke finiĝas nia amofavoronplena de pasio,
sed kontraŭe ĝi fariĝas certe granda ĉiam pli.
Venu min,
venu min,
donu kison kaj poste ekpremu min.
Certe jes – certe jes
la fraŭlino plej bela por mi estas vi!
Fralŭlineto, ĉu vi ne komprenas, ke jam vin mi amas?
Ĉu ne sentas, ke kor' mia en la brusto por vi batas?
Fermu dolĉe la okulojn
kaj ne tremu plu.
Al mi premu vian korpon
kaj ne pensu plu.
Nun mi kisos vian buŝon dum mi ĉirkaŭbrakos vin!
Al di là
- Trad. Luigi Minnaja -
Super ja
la bono plej valora, estas vi...
Super ja
la sonĝo plej favora, estas vi...
Super ja
la objektoj plej belaj,
kaj eĉ
super steloj,
estas vi,
super ja
estas vi
por mi, por mi, nur sole por mi.
Super ja
la kresto de l' marondo, estas vi...
Super ja
la limoj de la mondo, estas vi...
Super ja
blua volbo senfina
kaj super
la vivo,
estas vi,
super ja
estas vi
por mi.
Timida serenata
- Trad. Luigi Minnaja -
Estas sep steloj ĉe l' Granda Ursino,
estas sep notoj ĉe gitaro mia
estas sep noktoj, dum kiuj la pino
aŭskultas la kanton de via varma kor'.
Kantas tra l' branĉoj la dolĉ-najtingalo
,
sekvasla notojn de gitaro mia,
time ĝi trilas tutsole en valo,
kantante al lun', ebriiĝas kiel mi.
Tima estas serenado,
tima samkiel la kor'.
Alparoli vin ĝi provas,
sed kuraĝon ne trovas, ne trovas.
Tima estas buŝo via
tima samkiel heĝflor'.
Alparoli min ĝi provas,
sed kuraĝo plu restas for
Kuraĝu, amo mia,
malfermu la balkonon,
ĉar post kuraĝo via
esprimos mi
mian senton por vi,
mian senton por vi,
mian senton...
Sed tima estas serenado,
tima samkiel la kor'.
Alparoli vin ĝi provas,
sed kuraĝon plu restas for.
Sed kuraĝo plu restas for.
Kial ne, kial ne,
dolĉa amo, kuraĝas vi?
Brivido blu
- Trad. Luigi Minnaja -
Ion novan via rigardo al kor' mia diras,
vi malsamas de ĉio, kio al mi sin proponis,
al mi portas vi emocion, kiun mi ne konis:
la “tremon el blu'”!
Vin ne jam konas mi,
sed mi sonĝados ĉiam pri vi;
kaj en la rememoro
mi sentas “tremon el blu'”!
Eble ja ridos vi
kaj mian senton ne kaptos vi,
sed nur pro kulpo via
mi sentas “tremon el blu'”!
Pensante vin, violonploron aŭdadas mi,
sonĝante vin, vidas vanesflugon mi,
kaj maron kun mil' da boatoj
sur fund' en mia glaso de ĝin'!
Vin ne jam konas mi,
sed mi sonĝados ĉiam pri vi;
vi estas atmosfero...
donanta “tremon el blu'”!
Tre settimane da raccontare
- Trad. Giuseppe Castelli -
Kun briliantoj sur la haŭta blondo,
venuse, vi eliras nun el ondo
kaj sablen vi vin ĵetas,
kaj via belo eĉ incitas.
Jen furoraĵa list' en la radio:
vi aŭdas kaj ridetas kun gracio
ĉar nia kantaĵo unuas jam de tri semajnoj.
Jes, tri semajnoj indaj je diro
al amikoj post mia reiro...
Sed kion diris mi fian?
Ne estu kolera,
mi petas: revenu tuj!
Mi konas vin de tre mallonga tempo
kaj ne sciigis vin pri mia sento,
sed ĉiun tagon kun vi pasigatan mi amas vin pli.
...Kaj vi forfuĝis plori en la budon,
sed ne necesas timo:
ne estas nur aventuremo.
Mi petas vin, la pordon tuj malfermu.
Sekigu vin: danĝeras la malvarmo.
Mi amas vin vere terure, jam de tri semajnoj...
Jes, tri semajnoj indaj je diro
dum plej dolĉa amplena somero:
vi min alvenas brakumi,
ridplore mieni:
ĉu vi min pardonis jam?
La suno kaŝas sin post la hotelo,
la luno skribas komon tra l' ĉielo
kaj nun ni certas ke nia kantaĵo
finiĝos ne plu.
Una lacrima sul viso
- Trad. Luigi Minnaja -
Unu larmo sur vizaĝo
komprenigis al mi multon;
post monatoj fine konas
mi nun vian senton por mi.
Unu larmo kaj rideto
manifestis la sekreton:
via koro enamiĝis al mi,
kaj vi amas min plu.
Mi ja ne komprenis,
mi ne sciis, ke...
ke vi... ke vi...
vi min amis, sed,
kiel mi
ne kuraĝis vi
tion diris malkaŝe, sed nun...
Tiu larmo sur vizaĝo
estas vera am-miraklo,
burĝonanta ĉi-momente por mi,
kiu amas nur vin.
Viene 'n zuonne
- Trad. Luigi Minnaja -
Mi ĝuas tempon
sonĝante la amon, nur sole la amon;
kaj ne rezignas
ĉi koro, pensante, vokante vin.
Eĉ la malvarman vintron
la suno karesadas,
sed kie
forestas mia sun'?
Venu al mi sonĝe, jes, venu al mi sonĝe:
ne veku min, sed frenezigu min kun vi;
ja ŝajnas vere, ke vi revenis
kiel antaŭe rakume kun mi,
trezoro, mia trezoro.
Mi ankoraŭ sentas spiron,
la amon kaj deziron,
al mi donu la manon, koron,
mi volas sole vin...
Venu al mi sonĝe, jes, venu al mi sonĝe,
kaj diros mi, ke suno mia, sun' mia estas vi!
Ni repaciĝu:
estinto ne gravas, ekzistas morgaŭo;
mi nombras tagojn
sufere, volanta nur sole vin.
Ne estas vera vivo,
se ne ekzistas amo,
kaj amo
por mi nur estas vi!
VIA (J. De Palma)
Tua
- Trad. Luigi Minnaja -
Mi supozis nur sonĝadi...
kontraŭe ne.
Vi estas mia
Mia
inter brakoj miaj
nure sole mia kun mi...
Mia sur la buŝo mia
kara dolĉe via kun mi...
Por ĉiam mia
al mi ŝajnis neebla rev',
tamen poste facile mi
alligis vin, trezoro!
Mia
inter brakoj miaj
por duope sonĝi,
kaj por morti ni...
ha, finfine mia... kun mi...
La vita mi ha dato solo te
- Trad. Luigi Minnaja -
Ek de kiam vi min alridetis
tuta mondo ridetas por mi!...
Mi amas, amas, amas
vin tre multe amas
mi, ĉar:
REFRENO
La viv' al mi donis sole vin;
por mi l' okulvido estas vi;
vi la espero
burĝoninta en la koro
kiel arko
en la ĉielo.
Kaj foje mi kredas pri sonĝad',
ĉar ŝajnas tro bela la real',
kaj mi timegas
ĉe subita
mia vekiĝo el dormad'
perdi vin,
por mi de l' viv'
la fonton.