Il mare d'invero
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Dumvintre la maro nur estas filmo nigrablanka en televid'
kaj nubovualo alproksimiĝas el ĉielo kvazaŭ insid'
sablo malseka kaj letero de la vento kunportata for
hundoj feliĉaj pro kuradoj surdunaj
laca ŝvebado de mevoj maljunaj
kaj mi kiu restas ĉi tie en la serĉo de kaf'
Dumvintre la maro jen koncepto nekonsiderata de la pens'
kiel olda varo estas ĉiam superata de la konkurenc'
fermaj hoteloj kaj afiŝoj kiuj iĝis nelegeblaj jam
aŭtoj postlasas la sulkojn sur stratoj
kie somere ne estas pluvado
kaj mi kiu nun ne kapablas eĉ paroli kun mi
Maro maro, tien ĉi neniu venas por fortreni min
Maro maro, tie ĉi ni lernas resti solaj kun l' intim'
maro maro mi ne povas rigardi vin tiel ĉar
vent' agitas min kiel koŝmar'
vent' agitas min kiel koŝmar'.
Ĉesos malvarmo, koloriĝos iom post iom la tuta strand'
ĵurnaloj radioj enaere dissendiĝos muzik' de ĵazband'
amaventuroj en dancejoj lumigitaj plenaj de malver'
jen komenciĝos vespero koncerta
dum sunombrelo restos aperta
mi plonĝas dubeme en pensojn travivitajn jam.
Maro maro, tien ĉi neniu venas por fortreni min
Maro maro, tie ĉi ni lernas resti solaj kun l' intim'
maro maro mi ne povas rigardi vin tiel ĉar
vent' agitas min kiel koŝmar'
vent' agitas min kiel koŝmar'.
Il portiere di notte
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Iras for ili kun rapidem'
ne estas eĉ la temp' por ilin voki
ili petas nur prezon
kaj eĉ ne lasas la adreson
kaj en la ĉambroj restas nur la malpleneco.
Se konus vi l' penon
por organizi la scenon
kaj resti ĉe la tablo kiel hundo ligita per ĉeno.
Jen ŝi venanta ofte tre malfrue
tiele belas kaj movas sin senbrue
jen ŝi ŝanĝanta ĉiam la klienton
min alparolas okaze nur de mendo.
Sed mi ŝin liberigos kaj ŝi ja sekvos min
rezervos mi la ĉambrojn por nia kuna destin'
mi portos ŝin tre foren por ŝin ne lasi plu
mi portos ŝin al vento kaj de tie al ĉielblu'
kaj kiam nin surprizos vintra tristo
mi ne plu estos la hotelpordisto
Dum ŝia eniro
se konus vi l' suferon
mi ne povas rigardi ŝin sen konsidero
se ŝi almenaŭ iom nur imagus
por viv' kun ŝi mi kiom multe pagus
dum ŝi ne vidas mi mallaŭtparolas
al tuko ŝia kiu ŝin simbolas
sed mi ŝin liberigos mi ne forlasos ŝin
ni kundividos sorton ĝis nia vivofin'
mi portos ŝin tre foren kaj ne eblos disiĝ'
ŝi diros: "Mi vin amos, por ĉiam sen kondiĉ'"
kaj kiam ni atingos nian celon
mi ne laboros plu en ĉi hotelo
kaj kiam la malhel' la tagon vestos
ne plu pordisto de la nokt' mi estos.