Tanta voglia di lei
- Trad. Giuseppe Castelli -
Mi klopodas vin ne veki
kaj min sentas aĉa vir';
memriproĉoj min daŭrigas ataki:
venis tempo de l' forir'.
Nun vi ĝuas la trankvilon
kaj la dormon de fein';
baldaŭ vi kolere mordos kovrilon
kaj ne plu pardonos min,
sed mi devas tuj forkuri,
sen parol' nek bru',
ŝin ĉeesti, ŝin varmigi kaj ĵuri
ŝin ne lasi plu;
amikin' unuvespera,
endas dank' al vi
kaj al via haŭto fremde sincera,
sed en la mens' estas tiom da deziro je ŝi...
Etendiĝas por kareso
dum la dormo ŝia man'
kaj ŝi sonĝas min brakumi sen ĉeso,
kun la fido de infan';
kaj mi devas tuj forkuri...
Jam fermiĝis pordo via,
jam frostiĝis mia kor',
sed finfine nun mi estas konscia
ke mi devas iri for.