BALADO PRI PINELLI

Ballata di Pinelli

- Trad. Renato Corsetti -

En Milan' estis varma vespero,
estis varma, tre varma vetero.
"Kaporalo, malfermu fenestron".
Eta puŝo: Pinelli ne plu.

"Policestro, mi estas senkulpa,
mi jam diris kaj ade rediras:
anarkio signifas ne bombojn
sed justecon en la liberec'".

"Ne fabelu, kulpulo Pinelli,
via kara kunulo konfesis:
nur pro li l' atenco sukcesis
kaj helpinto ja estis nur vi".

"Vi mensogas" alkrias Pinelli
"kamarado ne ĵetis la bombon,
ĉar farintoj de ĉi hekatombo
estas mastroj kaj ne proletar'".

"Nu atentu, kulpulo Pinelli,
ĉar ĉi ĉambro jam plenas je fumo;
se vi pluas jen estas fenestro:
kvar etaĝoj, ne temas pri ŝerc'".

Oni murdis lin ĉar kamarado,
kaj ne gravis de li senkulpeco.
"Anarkio de krim estas speco"
diris fia polic-komisar'.

Post ĉerko tri mil kamaradoj,
hisas alten batalan ni flagon.
Ĉi-vespere jen estas la ĵuro,
ke ne haltos tiele la lukt'.

Policestro ka kunpolicanoj,
vi mortigis al ni kamaradon
nur por kaŝi ŝtatan masakron,
sed plej akra de ni estos venĝ'.

En Milan' estis varma vespero,
estis varma, tre varma vetero.
"Kaporalo, malfermu fenestron".
Eta puŝo: Pinelli ne plu.

immagine divisoria delle canzoni

TIU UL'

Compagno Gramsci

- Trad. ? -

La tagon de lia alven'
rekte el land' Sardia
en serĉo de studa posten'
aspektis li aplombe pri ĉio scia
li havis certe neproporcian kapon
enŝultriĝintan fuĝe de frostofrapo.
Mi tion sciis, tiu ul'
mi jam konsciis, tiu ul'
certe ne daŭros longe sur nia tero.

Sidis li longe dum tutaj tagoj
fermita en kamero
eble li studis sed liaj tagoj
ĉe mi ne trovis lokon por konsidero
studenta gajo mankis en la rigardo
sed li, ne forgesu, estis ĝibul' kaj sardo.
Mi tion sciis, tiu ul'
mi jam konsciis, tiu ul'
certe ne havos li grandan karieron.

Liajn okupojn preter studado
neniam atentis
sed de la komenco mi divensentis
ke tiu ul' inklinas al agitado
mi tuj komprenis ke li socialistas
pri flaro de ĉi homoj mi fake istas.
Unuavide, tiu ul'
mi tuj komprenis, tiu ul'
baldaŭ ricevosla merititan pagon.

Post kelkaj jaroj mi pro hazardo
eksciis kun mirsento
ke tiu ul', ke tiu sardo,
iel elektiĝis ĉe parlamento
certas ke parlamento momente nulas
tamen ne tiajn homojn en Rom' postulas.
Unuavide tiu ul'
mi tuj komprenis, tiu ul'
iel klopodos por lerta elturniĝo.

Sed mi eksciis ke je finfino
oni ekaktiviĝos
por dudek jaroj li malliberiĝos
ŝparos ni tiel penon de elimino
ĉar li malsanas kaj mi asertas veron
ke li vivante ne lasos karceron.
Mi tion sciis, tiu ul'
mi jam konsciis, tiu ul'
jen estas fino por revoluciul'.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo