LA ĈIELO EN UNU ĈAMBRO (G. Paoli)

Il cielo in una stanza

- Trad. Piervittorio Orlandini -

Dum estas vi kun mi
tiu ĉambro ĉi ne havas murojn sed arbojn nur
arbojn nenombreblajn.
Se mi sentas vin apud mi
jen, la plafon' viola ne, ne ekzistas plu
ĉiel' nun estas super ni
kiuj tie ĉi forgese restas
kiel se jam ekzistus plu
nenio en la mondo
buŝharmonika son' orgeno ŝajnas
kiu vibras por vi kaj mi
en la senlimo de l'ĉielo
por vi kaj por mi en ĉiel'.

immagine divisoria delle canzoni

LA GUSTO DE SALO (G. Paoli)

Sapore di sale

- Trad. Giuseppe Castelli -

La guston de salo,
la guston de maro
vi havas surhaŭte,
vi havas surlipe
kiam vi elakviĝas
kaj vi venas kuŝiĝi
flanken de mi,
flanken de mi;

la guston de salo,
la guston de maro,
maldolĉajn memorojn
de aĵoj perditaj,
de aĵoj lasitaj
tre fore de ni,
kie ĉio malsamas
ol tiu mond' ĉi.

La tempo enestas
la tagojn malemajn,
lasantajn enbuŝe
la guston de salo;
vi ĵetas vin akven
kaj min lasas rigardi,
kaj mi restas tutsola
inter sablo kaj suno.

Vi poste revenas
kaj vi lasas vin fali
ĉi tien sursablen
kaj en miajn brakojn;
kaj dum mi vin kisas,
la guston de salo,
la guston de maro,
la guston de vi...

immagine divisoria delle canzoni

LA KATINO (G. Paoli)

La gatta

- Trad. Pier Luigi Cinquantini -

Temas pri iu katino, kun sur la muzelo
nigra makulo, pri eta mansardo tuj ĉe la
maro kun unu fenestro je paŝo de l' ĉielblu'.

Se la gitaron mi ludis, ŝi milde komencis ronroni,
el supre steleto fariĝis proksima proksima,
ĝi min alridetis kaj resupreniris ĝi.

Nun ne plu loĝas mi en ĝi.
Ŝanĝiĝis ĉio, ne loĝas mi en ĝi.
Domon grandan mi havas nun
belegan laŭ via plaĉ.'

Sed mi memoras katinon kun sur la muzelo
nigra makulo, kaj etan mansardon tuj ĉe la
maro kun unu fenestro je paŝo de l' ĉielblu'

immagine divisoria delle canzoni

KVAR AMIKOJ (G. Paoli)

Quattro amici

- Trad. Giuseppe Castelli -

Kvar amikoj sidis en trinkej' -
ni tre volis ŝanĝi nian mondon.
Ambiciis ni al iom pli
ol edzino kaj posten' en banko.
Plej profunde diskutadis ni
pri libero kaj pri anarki',
inter kaf' kaj glaso da kola',
kontribuante "tamen, ja..."
kaj reagante "tamen, do...".

Tri amikoj sidis en trinkej':
la alian dungis iu banko.
Povas multe fari eĉ ni tri,
ja pli bone ol ripozi hejme.
Plej honeste diskutadis ni
pri la homo kaj pri la soci',
inter kaf' kaj glaso da bier',
kontribuante kun sincer'
kaj reagante kun fervor'.

Du amikoj sidis en trinkej':
unu iris kun virin' al maro,
tamen la plej fortaj estas ni -
ne necesas, ke ni estu multaj.
Plej obstine diskutadis ni
pri espero kaj pri revoluci',
inter kaf' kaj glaso da viski',
kontribuante kun pasi'
kaj reagante "tamen, ĉu...".

Restis sola mi en la trinkej' -
la aliaj restis ĉiuj hejme;
sed hodiaŭ, je l' tria hor',
mi ekvidis kvar tre junajn knabojn.
Ili sidis en la trinkeja bru'
kun du kafoj kaj kun kolaoj du
kaj mi aŭdis ilin diri,
ke tre urĝas eklabori
por la plibonigo de la mond'.

Mi kaj kvar amikoj en trinkej'
daŭre emas ŝanĝi nian mondon...

(Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular'
kun glas' da viski' ĉe l' Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf' de ĉiu trajn'.)

immagine divisoria delle canzoni

LONGA AMHISTORIO (G. Paoli)

Una lunga storia d'amore

- Trad. Giuseppe Castelli -

Kiam mi vidis alveni
vin belan kiel magi',
al mi ne ŝajnis kredeble, ke vi
inter amaso da homoj atentus pri mi.

Mi sentis min kvazaŭ flugi
en tiu ĉi ĉambro mia
kvazaŭ en dormo, plej ene de vi,
vin koni, ami, de ĉiam, de neniam ajn...

Ŝajnigu ne plu forlasi min, malgraŭ ke
alvenos iam fino de
jena longa amhistorio -
malfruas jam, tamen fruas se vi iras for.

Ŝajnigu, ke sole pasos for por ni du
la tempo, sed ne pasos plu
jena longa amhistorio -
malfruas jam, tamen fruas se vi iras for;
malfruas tro, tamen fruas se vi iras for.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo