MIN ĜENAS IO EN LA ŜUO (N. Otto)

Ho un sassolino nella scarpa

- Trad. Giuseppe Castelli -

Min ĝenas io en la ŝuo – aj! –
eble ŝtoneto, eble duo – aj! –
La piedon mi movas tiel ĉi,
turnas min, returnas kiel dum ebri’.

Ĉu mi ne pensu pri la nuno? – aj! –
Ĉu mi ridetu al la luno? – aj! –
Min balanci plu, aŭ danci, ĉu?
Tamen ĝi doloras malgraŭ ĉia sku’.

Unu paŝon daŭras mia ir’
endas paŭzo por momento da spir’
Min ne lasas tiu ĉi malbon’
tute kulpe, sole kulpe de ĉi tiu eta ŝton’.

Min ĝenas io en la ŝuo – aj! –
eble ŝtoneto, eble duo – aj! –
La piedon mi movas tiel ĉi,
turnas min, returnas kiel dum ebri’.

immagine divisoria delle canzoni

VI NE POVOS FORGESI (N. Otto)

Non potrai dimenticare

- Trad. Luigi Minnaja -

REFRENO
Miajn kisojn vi ne povos forgesi,
nek forgesi plu pri mia amsent'!
En la kor' min portos vi
kaj se pensos vi pri mi
mian buŝon sur la via sentos vi...
Viajn kisojn mi ne povos forgesi,
nek forgesi plu pri via amsent'!
En la kor' vin portos mi
kaj se pensos mi pri vi
vian buŝon sur la mia sentos mi.

Kaj kie ajn fore
vagados plu vi,
vi sentos min flanke de vi!
Miajn kisojn vi ne povos forgesi,
nek forgesi mi pri via amsent'!
Dum la tempo pasos for
ĉio velkos en memor',
sed pluvivos amo nia en kor'.

STROFO
En veturonta trajno
vizaĝo kaŝdoloris,
vizaĝo tiom trista, ke ĝi ploris.
Ne estis jam forlaso,
nek jam adiaŭis,
ĉar amo mia tion ĉi diris al mi:

FINAĴO
Ĉiam,
ĉiam en kor'.


Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo