Va' pensiero
- Trad. Renato Corsetti -
Flugu penso per ora flugilo
kaj vi ŝvebu sur maro kaj tero
kie molas en dolĉa libero
nia kara patrujo en for'.
Kaj salutu Jordanon invitan
kaj Cionon en ĝia humilo.
Ho, la bela patrujo perdita
ho, malĝoja missorta memor'
Ora harpo de sorto-poetoj
ne plu muta de arbo vi pendu
la memorojn la niajn defendu
kaj parolu pri inta la hor'.
Laŭ la diaj destino-dekretoj
vi eligu nun sonan lamenton.
Dio volu koncertan momenton
kuraĝige al nia dolor'.
Vissi d'arte
- Trad. K. Vanselow -
Nur la beleco kaj amo donis
sin mia koro. Adore sonis
al vi, ho Dio.
Mia kantado kun kredo kaj pio.
Kion de vi mi sopiris,
preĝe mi diris.
Ĉiam vi min aŭskultis kun favor'.
Sen la plenumo iris
mi de via neniam for.
Kial al mia koro
nun unu sola horo
alportas tiom, tiom da dolor'?
Ĉu ĉe altaro via ne donis vere
kun malavaro donacojn mi
por malriĉuloj ofere?
Pro kiu kulpo
vi de mi vin tiel turnas for?
Ho koro, ne rompiĝu pro dolor'!
Vissi d'arte
- Trad. Luigi Minnaja -
Vivis mi de arto kaj amo,
neniam mi agis
kontraŭ hom' viva!...
Per man' aktiva
kiom da penoj mi konis kaj pagis...
Ĉiam kun fid' sincera
la preĝ' ofera
al sanktaj tabernakloju levis sin.
Ĉiam kun fid' sincera
mi flordonis al Di'.
En horo de doloro
ho kial vi, Sinjoro,
ho kial vi repagas tiel min?
Mi per juveloj
vestis Madonon sanktan,
kaj donis kanton
al astroj ridetantaj en ĉielo.
En horo de dolos'
ho kial vi, Sinjor', ho,
ho kial vi repagas tiel min?
Roma nun fa' la stupida stasera
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Romo, ne estu spita ĉi-vespere
helpu al mi por ke ŝi diru: "Jes"
ŝaltu por mi la plej lumajn
stelojn el via ĉiel'
kaj lasu iom da luno tuta por ni.
Kaj ŝin sentigu ke printemp' proksimas
sendu la grilojn por la krikriad'
vian plej buban venton
vi blovetigu por ni
Romo estu svatema ĉi-vespere.
Il Trovatore
- Trad. Luigi Minnaja -
Silente regis nokta pac'
kaj en ĉiel' serena
l' arĝenta gaje brila lun'
montriĝis ronde plena;
dum tra l' kristala atmosfer'
ĝis tiam tute muta
dolxcaj aŭdiĝis, kvazaŭ ĝem',
agordoj de liuto,
versaĵon dolorplenan, ha,
ekkantis trobadoro,
ekkantis trobador';
versojn de preĝo humila de
person' preĝanta Dion,
en kiu ripetadis sin
jen nomo, jen nomo mia!...
Tuje balkonen kuris mi...
Kaj ĝuste, ĝuste li estis!...
Ĝojon mi sentis, kiun nur
senti l'anĝeloj povas!...
Al kor' kaj vid' la tero
tiam ŝajnis la ĉiel,
ja ŝajnis la ĉiel'!
Lin forgesi! Ha vi parolis
vortojn nekomprenatajn de l' kor'.
Per am', pri kiu diri
ne povas la parolo,
sopiro de mi sola,
la kor', la kor', la kor' ekzaltis sin.
Mia destin' plenumi sin
ne povas de li fore...
Sed mi por li ne vivos,
ha por li, ha por li, ha por li mortos mi!
Kaj se mi por li ne vivos, ha mortos mi por li...
Ha jes! Ha mortos mi por li!
Ha mortos mi por li!