MI, NUR VAGULO (Nomadi)

Io, vagabondo

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi
estonte kreskos por
tra l' ĉielo de la vivo flugi for;
sed
infan' ne scias, ke
ne senfine lia aĝ' lazuros tre.

Kaj
dum septembra nokto, je l'unua foj',
sur mia haŭt' la vento
kaj sur mia korpo steloj el arĝento:
jam ne videblis la loĝejo
kaj la infano ĵus ludinta en la korto...

Mi, nur vagulo kiel mi,
nur vagulo kaj nenio plia:
en la poŝo mankas mon',
sed ĉiele min gardas Di'.

Jes,
la strato restas plu -
nia urbo: nur dezerto da enu' -
sed
infan' ne scias, ke
ne senfine lia aĝ' lazuros tre.

Kaj
dum septembra nokto logis min la voj':
la fajro de kameno
malpli varmas ol la suno dum mateno.
Jam ne videblis la loĝejo
kaj la infano ĵus ludinta en la korto...

Mi, nur vagulo kiel mi,
nur vagulo kaj nenio plia...

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo