LA BUŜETO

'A vucchella

- Trad. Nicolino Rossi -

'Stas vi do eta floro
kun buŝo eta eta
kaj iom da koloro
petale velkopreta.

Ho, min kisu, min kisadu,
jen kis' kiel rozeto,
min kisu, min banadu
per kisoj, Karmeneto.

Jen kisoj, kisopreto,
jen eta ĉi kiseto,
jen eta ĉi kiseto,
ja kiel ĉi buŝeto,
ĉar ŝajnas ĝi rozeto
nur iom iomete
petale velkopreta.

immagine divisoria delle canzoni

CERASELLA (G. Christian)

Cerasella

- Trad. Luigi Minnaja -

Cerasella, Cerase'
dum la tempo de citronoj
vi manfrapon al mi donis.
Cerasella, Cerase',
nun, dum tempo de ĉerizoj,
vi min kisas.
Vi citrono,
vi ĉerizo,
sub la varma suno, dolĉa vi fariĝas;
dum malvarmo
jen vi pomo,
kaj la amo tute frostiĝas.
Cerasella, Cerase',
fluge diras la kanzono:
"Pro l' akreco de ĉi amo
koro iĝas
en mi citrono..."

Sed tenu vi l' akrecon, donu dolĉon,
ĉar mi silentas, ke al mi vi plaĉas,
alie mortas koro, dormo, voĉo
kaj tagojn mi pasigas
en suspirad'...

Vi ĉerizo,
vi citrono...
Cerasella, Cerase'!

immagine divisoria delle canzoni

ĈU L' FINO?

E allora?

- Trad. Nicolino Rossi -

En tramo Pozilipa, tempe de la somer',
jen fakto ĉarmoplena - okazis antaŭ jar' -
la tramo estis plena - plenega ĝis la fino,
kiam ĉe voj' Partenopa suriris sinjorino.
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fino mi tuj diris: eksidu mia dam'.
Respondis ŝi: "Komfortu, estas da loko jam,
vin premu kunen, premu, jen lok' por mi ĉe l' fino".
kaj en la sinon falis al mi la sinjorino.
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fino en angulon mi premis min des pli,
ŝi ridis min rigarde, krurkruce sidis ŝi,
mi suspiregis gape al la femur-sublimo
kiel ravit' suspiras pro l' kruroj de virino.
Ĉu l' fino?

Kaj mi: "Ĉu vi Napola?" - "Ne, el Milan' mi venas".
"Jen ĉi por somerumo?" - "Ne, morgaŭ mi for devas.
Mi volus vidi Frizjon, jen mia vidkulmino".
"Se permesas mian..." - Tuj jesis sinjorino.
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fino rimarkinte, ke en la tramo, ve!
la homoj nin algapis, eltrame urĝis tre
kaj per taksiveturo, laŭ mia korinklino
atingis ni al Frizjo, mi kaj la sinjorino.
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fino senskrupule mi ekis per palpad'
sed ŝi naiv-konduta, "ne decas ĉi parad',
veturu ni al Frizjo, ni manĝu kaj celfino
estu Hotel Vezuvo, kun via gvidestimo."
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fino mi tuj igis l' okazon bela sent',
ĉe Frizjo la tagmanĝo kostis pli ol ducent.
Revene mi koleris nur per okuloklino,
sed jam hotele estis mi kaj la sinjorino.
Ĉu l' fino?

La fino tuj agrablis, ĉar ĉe l' hotelenir'
al ĉiuj ŝi prezentis: "Jen mia edza vir' !"
Ŝi taksis min ja dupo el la kampara limo,
enire tuj la ĉambron eksidis sinjorino.
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fino, kiam ĝuste mi paŝis al brakum'
ĉe l' pordo frapan baton ekaŭdis mi en zum':
Tiu ĝenanta besto sin pafu al senfino!
Sed la kelner' fakturon portis de l' sinjorino.
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fino ni rigardis gapante ĉiuj tri,
ŝi tuj sentencis: "Pagu", "Dumil kaj okdek tri".
Mi diris sprit-rimarke, ne taŭgas horkombino,
kaj la kelner': "Pardonu, sinjor' kaj sinjorino".
Ĉu l' fino?

Do, diris ŝi: "Vi stultas" - "Ho damo, ĉu mi stult'?"
Cent lirojn por taksio, ducent por manĝabund',
pli ol dumil por ĉambro, kaj eĉ ne venos fino,
necesas Bank' Napola, kara la sinjorino.
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fin' sen kromrepliko, sen vorto kaj kverel'
surmetis mi la ĉapon kaj kuris el hotel' .
Plu staris la taksio, "Ŝofor', pension' Florino"
kaj al vizit' mi kuris de mia Amelino.
Ĉu l' fino?

Ĉe l' fino taŭgas pruvo, ke grandas tiu ver',
malnovan vi ne lasu, por nova la afer'.

immagine divisoria delle canzoni

LA DU ĜEMELOJ

'E duje gemelle

- Trad. Nicolino Rossi -

Vi naskiĝis por esti edzin', ĉar vi virinas,
mi naskiĝis por edza kunviv', ĉar ja mi viras,
ja devus plenumiĝi dezir' tia,
mi do prenas vin,
vi do prenas min, trezoro mia!
Mi benas vian panjon, ĉar ŝi edizigis paĉjon
kaj tiel vin naskigis por feliĉigi min.
Mi volas du ĝemelojn, belajn, belajn, belajn,
kaj masklon kaj la inon,
l' infanino tia, kia vi,
la bubeto tia, kia mi!

Junulino bela kiel vi ne plu naskiĝos,
meze de la belaj, kiu vi? La mir' napola.
Foriĝu de mi tuj melankolio,
diru al mi jes, amu min sen ĉes',
aminda mio!

Tion mi aldiris antaŭ jar', nun vi edzinas,
vi naskiĝis por ĉikani min, virin' kruela,
sed se trafas kape fol' rabia:
mi trabatos vin, vi tradraŝos min,
jen vorto mia!

Strangolus mi ja panjon, kiu edzigis paĉjon,
kaj tiel vin naskigis por feliĉigi min.
Vi naskis du ĝemelojn, belajn, belajn, belajn,
kaj masklon kaj la inon.,
la bubeto aĉa pli kaj pli,
l' infanin' ĉikana pli ol vi.

Sed kie, mi do diras, la patro panjon tiras
al geedziĝ' kaj faras ĉi kaĉon ja por mi !

immagine divisoria delle canzoni

ELNOKTA VOĈO

Voce 'e notte

- Trad. Nicolino Rossi -

Se ĉi voĉo el nokta dormo tiras
vin el brakumo de la edzo via,
restu sendorma, se vi ja deziras,
sed montru, ke vi dormas kalme pia.

Ne iru vi fenestren por spioni,
tuj povas vi ĉi voĉon jam rekoni,
ĉi voĉo samas tiun, kiam ni
honteme amindumis pli kaj pli.

Se ĉi voĉo rekantas viakore
kion mi serĉi, diri jam ne povas;
plena turmento estas amo fora,
amo ĉiama plu turmenton kovas.

Se vin kaptas por amo ekdeziro,
kaj kisoemo vejnas en rondiro,
kaj fajro vin bruligas ĉiam pli,
kisu vi tiun. Kial gravu mi?

Se ĉi voĉo ploranta noktostrate
ekvekas edzon, restu vi sentima,
jen do, sennomas amo serenade...
diru, ke dormu li sen zorg' intima.

Diru al li: "Kantanto, kiu ĝemas,
ĉu pro frenez' aŭ pro ĵaluz' mortemas....
Li certe kantas pro destinerar',
Li kantas sola.... ĉu sencela far'?

immagine divisoria delle canzoni

ELTOMBA SALUTO

Fenesta ca lucive

- Trad. Karl Vanselow -

Fenestro kara ne plu lumigata,
vespero preterpasa kaj vespero,
ne plu en vi sin montras la amata,
ĉar Nina kuŝas en la tomba tero.
Ŝi ploris, ĉar ŝi esti sola devis,
do, Dio ŝin al la anĝeloj levis.

En la tombeja paco kaj trankvilo
konsolon serĉas mi. Jen rava floro
min salutanta kun radia brilo
elkreskis el eltomba ŝia koro.
Kaj pli kaj pli ekfloras ĝiaj ĉarmoj
ju pli sur ilin gutas miaj larmoj.

immagine divisoria delle canzoni

ESTIS EN MAJO

Era de maggio

- Trad. Nicolino Rossi -

1
Estis en majo kaj vin falis sinon
grapol-grapole la ĉerizoj ruĝaj...
freŝis l' aero kaj en la ĝardenon
spiris odore rozoj cent junaĝaj.

Estis en majo -ne, mi ne forgesas -
kantante ni kanzonon jen du-voĉis:
ju tempo pasas des pli min agresas
memor'; freŝis l' aer', kanzono dolĉis.

Kaj ĝi diris: - Koro, koro!
Koro mia, vi foriras;
min forlasas, ĉiuhore
arde al vi mi sopiras!

Mi respondis: - mi revenos
kiam floros ĉiuj rozoj,
se ĉi florojn majo tenos
maj-monate venos mi !

2
Revenis mi, kaj nun samkiel foje
ni kantas kune oldan la kanzonon;
la tempo pasas, mond' iras for-voje,
sed amo vera, ne, ne ŝanĝas tonon.

Al vi, beleco mia, mi amsentis,
se vi memoras, antaŭ la fontano:
neniam akvo tie forsilentis
kaj la vundo pro am' estas malsano!

Gi ne sanas; se saniĝus
tia vundo, ĝojo mia,
vin rigardi ne stariĝus
mi ĉe dolĉa aer' tia!

Vin mi diras: Koro, koro!
Koro mia, reis mi:
venas am' kaj majkoloro,
faru kion volas vi!

FENESTRO KIU BRILIS

Fenesta ca lucive

- Trad. Luigi Minnaja -

Fenestro kiu brilis kaj ne brilas
ĉu mia amatin' ne fartas bone?
Al mi fratino ŝia triste diras:
"Ŝi mortis kaj nun kuŝas tomboŝtone,
ŝi ploris ĉiam ĉar ŝi dormis sola,
kun l' amortintoj nun ŝi dormas kune!

Fermita restu nun, fenestr' amata,
ĉar ŝin en plu montriĝos ĉe l' kurteno;
mi ne plu paŝos laŭ ĉi tiu strato:
mi iros al tombejo por promeni,
ĝis tago, kiam morto senkompata
ebligos min al amatino veni.

immagine divisoria delle canzoni

FIVIRIN' (Totò)

Malafemmena

- Trad. Giuseppe Castelli -

Se al alia viro vi farus tion ĉi,
li certe vin mortigus kaj kial scias vi;
ĉar sur ĉi tiu tero virinojn kiel vi
ne devus vidi ulo honesta kiel mi!

R. Fivirin',
vi estas vera fivirin';
ĉu vi ne tro plorigis min
je larmoj kaj malben'?
Fivirin',
vi pli malbonas ol vipur',
kaj mi ne povas vivi plu
kun tiu ĉi venen'.
Fivirin',
dolĉegas kiel la miel'
vizaĝo via de anĝel' ,
sed trompas la mien';
fivirin',
virin' plej bela estas vi;
mi amas vin malame,
vi min ligis per ĉen'.

Mi amas vin ankoraŭ, ĉu kial scias vi?
Ĉar unusola amo vi estis ja por mi!
Kaj vi nur pro kaprico detruis ĉion ĉi;
ĉu povas mi pardoni, ĉu vin pardonos Di'"?

REFRENO

immagine divisoria delle canzoni

LA FRENEZA ENAMIĜINTO

L'innamorato pazzo

- Trad. Nicolino Rossi -

De cento da jarcentoj konatas la kutim',
ĉu blonda, bruna same, pri kio zorgas in',
ŝi prenas monon, larmojn, vin mokas per forir',
kaj ĝuste al mi ĉi fakto aventuris
sed se vol' min kaptas, ĵuris mi,
pri tio venos fin', ja venos fin'.

Diras mi, ĉar forlasita,
havu mi la donacitan,
tuj redonu la korseton,
kun la ŝtrumpoj, l' kalsoneton,
la mansakon kaj ombrelon,
la servican pudrobelon,
kolieron kun la ringo,
ĉapon kun la plumosvingo.

Vojaĝis mi fremdlande, tra ĉiu urba lok',
ja ĉie samas inoj, eĉ certe en Marok',
sed tiu fiulino min pikis per provok',
ŝi min forlasis ĉe l' feliĉ-kulmino,
mizera ĉe tia fino
sed mi vete draŝos ŝin, tradraŝos ŝin.

Lante lanta mi aliras,
ŝin orele mi mantiras,
la orelon mi delsas
kiam ĝi ĉifonen kraŝas.
Se l' rivalo kolerbaŭmas,
sen armil' mi lin priŝaŭmas,
per ĉi manoj mi lin knedas -
ŝi kriaĉas kaj mi ridas.

Ŝin kapti nun facilas,
klaras ŝia kutim':
kinejon tage iras,
vesper' por danc-intim'
ĉe ejo publikbala
por admirigi sin.
Rigardu, do, kia virin' senhonta,
se ŝin trafos mi al estonta
turnodanc' devigos ŝin, devigos ŝin.

Mi tradraŝos ŝin mortbate,
rerektigos ŝin senflate,
el kukurba ŝia kapo
for perukon per ekfrapo,
kaj ĉe ŝiaj ĉikanplendoj
boksos mi al ŝiaj dentoj,
kaj post mia friponfaro
ĉe l' gastejo mia baro.

Tie sidos mi en belo
kaj tagmanĝos vermiĉelon,
kelkajn triglojn kun kapsiko
kaj fromaĝon kun papriko,
ovfritaĵon kaj kolbason,
terpomkaĉon kaj gulaŝon.
Mi fariĝos leĝ-rompanto
sed ŝin puŝos al tomblando.

immagine divisoria delle canzoni

FUNIKULI' FUNIKULA'

Funiculì, funiculà

- Trad. Giuseppe Castelli -

Hieraŭ iris mi dum la vespero
(vi scias, ĉu? vi scias, ĉu?)
al loko kie via kor-severo
ne vundos plu, ne vundos plu;
al loko kie fajrobrul' konstanta
ne rostas tro, ne rostas tro,
malkiel mia penso turmentanta:
ni iru do, ni iru do!

REFRENO
Iru, iru, supreniru ni;
iru, iru, supreniru ni.
Funikuli' funikula', funikuli' funikula':
supreniru ni, funikuli' funikula'.

Ni iru: de l' ebeno ĝis la monto
nur paŝ', ne pli; nur paŝ', ne pli.
Videblas trans la mar' la tuta mondo
(videblas vi, videblas vi...).
Tirate per la ŝnuro, dum momento
(ĉu jen fabel'? ĉu jen fabel'?)
ni iras kaj ni kuras kiel vento
ĝis la ĉiel', ĝis la ĉiel'!

REFRENO
Iru, iru, supreniru ni...

Min supren akompanis mia kapo -
aŭ eble ne? aŭ eble ne?
Nu jes, mi pruvis tion ĉi per frapo:
doloris, ve! Doloris, ve!
La kap' sin turnas kiel pro ebrio
(ĉu ĝis la fin'? ĉu ĝis la fin'?);
la koro daŭre kantas kun pasio:
edzigu min, edzigu min!

REFRENO
Iru, iru, supreniru ni...

immagine divisoria delle canzoni

HO MARI'

Maria Mari'

- Trad. Luigi Minnaja -

Malfermu la fenestron
amata, ho Maria,
plej bela, plej gracia,
ne eblas viv' sen vi.
Nek unu hor' en trankvil'
nokto fariĝas tago
dum la sencela vago
mi pensas nur pri vi.

Ho Mari', ho Mari'
jam cent noktojn mi perdis por vi
dormas la urb'
por vi sonas tiu melodi'

Ho Mari', ho Mari'
jam cent tagojn mi perdis por vi
venu al mi,
Ho Mari', ho Mari'.

immagine divisoria delle canzoni

LA ĤROMISO

o Lo guarracino

- Trad. Giuseppe Castelli -

La ĥromiso, kiu naĝis tramare,
ekvolis edzinon, por vivi pare.
Li tuje aĉetis vestan kompleton
el skvamoj kaj tajlorita laŭ peto,
kun granda hararo arte farita
pro multaj rubandoj bela kaj invita
kun kolumo kaj koltuko, manumo
laŭ la angla punto kun aerumo.

Kun pantalono el retoj malflusaj,
ŝuoj kaj ŝtrumpoj el haŭtoj tinusaj,
frako kun vosto kaj ĝi sen avaro
estas el vera digonga hararo
kun butonoj kaj eĉ vicoj butonaj
el la okuloj de polpoj imponaj
zono, glavo, orumita la banto
pro inko sepia en granda kvanto

Li portis daŭre du belajn kol-ringojn
el pulmo de konkoj kaj de haringoj,
kaj ĉapelon galonitan per peno
farita el vosto de mar-sfireno.
Komplete gladita kaj amelita
Li ĉirkaŭiris eĉ iom tro spita
Serĉis fiancinon li ĉiuloke
rondirante iom salikoke.

Jen sardino surbalkone,
kiu liutis tre bone.
Ĉi tiun kanton spontane
Ŝi kantadis nun soprane:
"Ho la la’ jen Marilena,
Filino de onjo Lena,
la fianĉon ŝi elpuŝis
ĉar donacos ŝi ne tuŝis.

La ĥromiso, kiu nun vidis ŝin,
ekamis ŝin, vere ŝin. Punkto fin’.
Li rapidis tuj do al svat-fiŝino,
maljuna kaj salivuma belino;
La pago estis ĉantaĝo
Por alvenigi la mesaĝon.
Rekta estis la rediro
klara simpla kaj sen ŝmiro.

Ŝi aŭdinte la rakonton
Iĝis ruĝa pro la honto,
kaj ŝi kaŝis sin sub rokon
por forkuri de la ŝoko.
Sed la svatistino, nia belino,
diris al ŝi: estas vi mem-ruino
ĉi-tiel ne trovos vi la partneron
jen la tubero en via afero!

Se vi volas trovi viron
Nea ne estu la diro,
montru belaĵojn sen ia ajn honto,
iom da kuraĝo kaj aplomb-monto!
Tion aŭdinte la tima sardino
de la balkono kun sia fascino,
malgraŭ nesperto jen tuj okulumis
al la tre enamiĝinta kukumo.

Sed Venus-konko observis tre kaŝe,
kaj insultis ŝin tre draŝe:
fi-aĉa perfidulino,
aĉ-fia fuŝnaskitino,
ĉar ŝi ĵus forlasis la palinuron
fianĉon laŭ rite jurita ĵuro.
Rapide al li ŝi kuris
Kaj pri ĉio ŝi murmuris.

Li aŭskultis la rakonton afable
sed tuj poste kolereĝis diable.
Li kuris hejmen kaj prenis razilon
Kaj ĉiun specon de pafa armilo,
muskedo kaj pulvo kaj eĉ mitralo,
ĉio necesa por granda batalo.
Kvar bajonetoj por homa atako
Li metis en la dorsosakon.

Okdek bomboj kaj eĉ unu grenado
kaj li jam pretis por la venĝ-agado.
mafie kiel angviso
nun li serĉis la ĥromison.
Kaj pro bonŝanco kaj nura hazardo
Ili renkontiĝis en la bulvardo.
Firma kapto, puŝo kontraŭ kolonon
Kaj posta diro: “Aĥ fia fripono!

Vi ŝtelis mian virinon,
nun spertu batadan finon!
Bat- re-bat- je miliono
Vango-frapoj, pugno-batoj, bastonoj,
kubuto-tordoj, kaj bombaj bombonoj,
man-batoj, kaj vizaĝ-frapoj, alio,
ripo-rompiloj, ŝiroj, dolorkrio
kontuzo de ostoj kaj de ĉi-ĉio.

Nu, finfine pro la tro granda bruo
Ĉiuj homoj venis el sia truo,
ĉiu kun tranĉilo, klabo, ponardo,
kaj iu kunportis la halebardon.
Iu kun tabulo, aŭ rostostango,
iu kun fruktoj, nu, piro, pomo, mango.
Iu kun pinĉiloj aŭ kunmartelo,
iu kun nugato aŭ vermiĉelo.

Gepatroj, gefiloj, edzo, edzino
Interbatalis sovaĝe sen fino
Milope eĉ venis la amfibioj
Por aliĝi al ambaŭ partioj.
Kiom estis da sardinoj, belonoj
Ŝarkoj grandaj, kune kun pelogonoj,
alburnoj, denteksoj kaj trikiuroj,
skombroj, tinusoj kaj eĉ palinuroj!

Musteloj, ŝafkapaj sargoj, lofioj,
ruĝaj skorfanoj kaj rondaj gobioj,
serioloj, lumpoj kaj lagodonoj,
maraj steloj, perkoj kaj storionoj,
moruo, kranoj kaj blankaj murenoj,
kaĉalotoj, orkoj, ankaŭ balenoj,
grandaj angiloj kaj nordaj haringoj,
kune kun la pacifikaj haringoj.

Surmuletoj, ruĝaj trutoj, tinusoj
kaf-fiŝoj, gimnotoj kaj gobiusoj,
oktopodoj, rajoj kaj kalamaroj,
sablofiŝo, maraj steloj, oskaroj,
pisce palumme e pisce ezokoj,
ombrofiŝoj, karpoj kaj salikokoj,
najlokapoj, ostroj, konkaj mituloj,
ekinodermoj kaj dermaj skvamuloj.

Trakinoj, venusaj konkoj kaj ranoj,
ŝarkoj, kankretoj, grandeaj kajmanoj,
belinoj, paĝeloj, fiŝoj soleaj,
bopsoj gravedaj, vidvinaj aŭ geaj,
fiŝkaptaj lofioj kaj eĉ moruoj
sen ŝuoj, sandaloj aŭ kun la ŝuoj,
paguroj, tinkoj, balenaj la moŝtoj,
venis poste per ĉaroj de la poŝtoj!

Blankaj flugofiŝoj, verdaj angiloj,
malgrandaj lacertoj kaj krokodiloj,
ĉiu-rangaj, ĉiu-landaj,
en nombroj grandetaj, grandaj, tre grandaj!
Kiom da batoj, panjo mia,
kia ago senracia!
Centope morto-surtretoj!
Milope la ŝtono-ĵetoj!

Mil-milione la pinĉoj kaj mordoj,
inunde estis la vundaj puŝtordoj!
Mi ne diras pri la vigla pafado,
kaj la ĉiuloka vigla trafado!
Te-te-te la manpafiloj!
Ta-ta-ta la ĉas-pafiloj!
Bom-bom-bom ĉi tie bomboj!
Bom-bom-bom jen ekatomboj!

Sed mi lacas pri ĉi tiu long-kanto,
jen mi estas sen necesa voĉ-kvanto.
Permesu afable, do nun, publiko,
ke mi ja finu ĉi tiun lirikon.
Mi havos vin-glason en mia mano,
kaj eltrinkos ĝin je via la sano,
ĉar sekiĝis mia pulmo kaj gorĝo
kaj mi portos ilin nun al reforĝo!

immagine divisoria delle canzoni

INDIFERENTE

Indifferentemente

- Trad. Nicolino Rossi -

Subiras luno
kaj por reciti ni la lastan scenon
ni restis man-en-mane,
sen havi ni kuraĝon por parol' !

Faru pri mi laŭ vol' - indiferentas ĉio,
scias mi pri ĉi fol' ,
por vi 'stas mi nenio,
transdonu ĉi venenon
atendu ne morgaŭon,
indiferentas ĉio - se vi min murdas - diros mi nenion!

Kaj ridu plue,
dum vi elŝiras koron el ĉi sino,
ne sentos mi doloron,
ne plu mi havas larmojn por vi.

immagine divisoria delle canzoni

JEN VOĈO, JEN GITARO, IOM DA LUNO

Na voce, na chitarra e 'o ppoco 'e luna

- Trad. Nicolino Rossi -

Jen voĉo,
jen gitar',
iom da luno
ĉu do jam pli
por fari serenadon,
por amindum' suspira,
softa softa,
paroloj dolĉaj por la amatino.
Mi vin sopiras ame, ame, ame
kaj for de vi ne povas vivi plu.

Jen voĉo,
jen gitar',
iom da luno
kaj kiel dolĉas tiu serenado,
jen via buŝo estas pli proksima
kaj vi brakumas min jam pli pasie...

per ĉi gitaro kaj per voĉfadeno
kun vi apude kantas mi feliĉa,
aminda, ne povas mi forgesi vin.

immagine divisoria delle canzoni

KLOSTRA EJ' DE SANKTA KLARA

Munasterio 'e Santa Chiara

- Trad. Nicolino Rossi -

Ĉu morgaŭ?... Ĉi vespere for mi volas!
Lontane, ne... eltenas mi ne plu!
Laŭdire nur la maro daŭre lulas,
eterne sama, tiu mara blu'.

Klostra ej' de Sankta Klara,
premas koron sent' obskura...
kial mi dum hor' vespera
pensas pri Napolo fora
pensas pri Napolo, mi?
Fontanet' Kapodemonta,
tuj la koro 'stas ploranta
se ĝin trafas dir' lamenta,
ke fariĝas vivaĉanta
tiu lando for de mi!
Ne ne, ne veras, ja mi ne kredas,
kaj mortas pro l' sopir' Napolon vidi...
sed kio do?... nur la reven' timigas tro!

Ĉu timo? Jes... se ĉio estus vera?
se veron jam dirintus nia gent'?
Tuta riĉec' napola loĝis kore,
ĉu eble koron ne plu loĝas sent'?

Klostra ej' de Sankta Klara,
fermas ilin karcer' mura,
la inaro korsincera
pri perdita amo plora
edziniĝis al Jesu'.
Fontanet' Kapodemonta,
se virin' perdas amanton
tuj ŝi trovas kroman centon
tie ĉi junin' belsenta
laŭ la dir' ne estas plu.
Ne ne, ne veras, ja mi ne kredas,
kaj mortas pro l' sopir' Napolon vidi...
Kia delir' ! Min pelas timo kaj dezir' !

finalo:
Klostra ej' de Sankta Klara
mia koro tristobskuras....
pensas mi, ke Napol' foras,
pensas mi pri Napol' ĉi!?

immagine divisoria delle canzoni

LUNO NOVA

Luna nova

- Trad. Nicolino Rossi -

1
La luno nova sur marspegulo
sternas rubandon, aĝentas glimo;
ene de l' barko iu marulo
preskaŭ ekdormas kun ret' ĉe l' sino....
Ne al dorm' falu, veku barkan',
ĵetu la reton kun rem-elan' !

(ĥoro)
Ne al dorm' falu, veku barkan',
ĵetu la reton kun rem-elan' !

2
Dormas suspire ĉi maristeto
kaj li sonĝadas pri l' amatino...
Maro silentas en ĉi kvieto
kaj eĉ la luno en sorĉa glimo...
Lasu lin sonĝi, arĝenta lun'...
kisu lin frunte, ne veku lin....

(ĥoro)
Lasu lin sonĝi, arĝenta lun'...
Kisu lin frunte, ne veku lin...

3
Kiel ĉe dormo de la barkano,
Napol' vi dormas, beata Vi!...
Dormas, sed sonĝe, en larmobano
Napol' Vi ploras! Vekiĝu Vi!...
Jam povu foje vivi Napol' !....
Vekiĝu, ek! Napol' , Napol' !....

immagine divisoria delle canzoni

MAREKJARO

Marechiare

- Trad. L. Minnaja -

Kiam brilas la lun' ĉe Marekjaro
eĉ por la fiŝoj estas ama horo;
renversiĝas la ondoj de la maro
kaj pro la ĝoj' ŝanĝiĝas je koloro,
kiam brilas la lun' ĉe Marekjaro.

REFRENO
Ĉe Marekjaro fenestro ridetas,
al ĝi turniĝas mia korsopiro;
la parfuma dianto tie vegetas,
sube maro murmuras je zefiro.
Ĉe Marekjaro fenestro ridetas.

Kiu laŭdas stellumon de l' ĉielo,
neniam vidis vian okulbrilon;
nur min trafis la flam' de viaj steloj
kaj en la kor' mi sentas la pikilojn!
Kiu laŭdas stellumon de l' ĉielo?

REFRENO

Veku vin, Karolin', l' aero dolĉas;
baldaŭ ĉesigu mian longan staron.
Nuna vespero tiel ĉarme sorĉas,
ke mi, por kanti, portis la gitaron.
Veku vin, Karolin', l' aero dolĉas!

REFRENO

immagine divisoria delle canzoni

MAREKJARO

Marechiare

- Trad. Nicolino Rossi -

Kiam levas sin lun' ĉe Marekjaro
ankaŭ la fiŝoj amas kaj amoras,
sin rulas kure ondoj de la maro
kaj pro la brizo ŝanĝe plurkoloras,
kiam levas sin lun' ĉe Marekjaro.

Ĉe Marekjaro estas jen fenestro,
la ampasio mia tien kuras,
en vaz' parfumas tuta florofesto
kaj sube fluas akvo kaj murmuras,
ĉe Marekjaro estas jen fenestro.

Kiu diras ke steloj lume brilas,
ne konas brilon de okuloj viaj,
sole por mi ĉi steloj du scintilas,
en mia kor' kaŝiĝas rav' ilia.
Kiu diras ke steloj lume brilas?

Vekiĝu Karolin', ĉar brizas dolĉe!
Ĉu iam mi atendis tiom longe?
Por akompani sonon kantavoĉe,
ĉi nokte mi gitaron ludos ronde...
Vekiĝu Karolin', ĉar brizas dolĉe!

immagine divisoria delle canzoni

MARISTETO (E. Persico)

'O Marenariello

- Trad. L. Minnaja -

Venu, rapide, venu,
ne lasu sola min,
ĉar nun la reton treni
en maron volas mi.
Per mano ĉe la reto
helpu min en la tir',
ĉar por mi maristeto
vi estas la sopir'.

REFRENO
De l' mar' proksime
en amfervoro
kun kor' ĉe koro
ĝojegu ni.
Mi, maristeto,
la reton tiras;
al mort' sopiras
pro la gajec'.

Vidu, ke l' ondoj batas
samkiel mia kor'...
Je larmoj ĝi jam satas
pro mia amfervor'.
Sur plago en sereno
ni amuzigos nun;
descendas la Sireno
kaj kantos sub la sun'.

Nun tiras mi la reton
kaj restu vin sen far',
dum plektas ĝojdanceton
la fiŝoj en la mar'.
Vidu: vi eĉ la stelojn
trenis al amdezir'...
okuloj viaj belaj
min pelas al suspir'.

immagine divisoria delle canzoni

MARISTETO

'O marenariello

- Trad. Nicolino Rossi -

Hej, do, rapide venu!
Tenas min plu sopir',
ĉar eĉ la reto venas
el mara ĉirkaŭir'.

In', streĉu ĉi braketojn,
min helpu ĉe la tir',
ĉar jen ĉi maristeto
vin stringu kun dezir'.

Apud la maro
ludu amoro,
koron ĉe koro,
por ĝuplezur'.

Mi 'stas maristo
kaj reton tiras:
gajon sopiras
kaj mortos mi.

Vidu, ke batas ondo
kiel ĉi korobat';
vin banas larmabundo,
ĉar amas mi sen sat'.

Sabloborden vi venu,
ni mergu nin en ĝu';
aŭskultas eĉ Sireno
ĉi kanton mian plu.

Apud la maro,
ludu amoro,
koron ĉe koro,
por ĝuplezur'.

Ho, jen mi tiras reton
rigardu jam vi nur,
la fiŝoj pro l' brizeto
bril-saltas en lazur'.

Kaj vidu eĉ la stelojn,
vi igas ami vin,
kaj ĉi maristan koron
sopiri ja sen fin'.

Apud la maro,
ludu amoro...... ktp.

immagine divisoria delle canzoni

MASTRO DE L' MARO (F. Ricci)

Padrone d' 'o mare

- Trad. Luigi Minnaja -

En reto tenas mi mian koron!...
Ho amo, amo, ho kion faris vi!...
Mi banas manon en la ondoj klaraj,
mi krucosignas por savadi min!...

REFRENO
Mastro estas mi de la maro
sed la amofavoron
ne mastras ja mi!...
Ĉielo, ha mi sendas suspirojn,
en freneza sufero,
pro ĉi dorn' en la koro!...
La verd' espero estas
farbita per marakvo,
la verdo de l' okuloj
ne diras: vi esperu!
Mastro estas mi de la maro,
en la fundon ĉi nokton
finiĝas mia am'!...

immagine divisoria delle canzoni

MI AMAS VIN TIOME

Te voglio bene assaje!

- Trad. Nicolino Rossi -

Jen do, 'stas mi la falsa?
silentu, vi ja spertas
pri arto ĉi, vi lertas::
ĝin diras mi en ver'.
Malbeni jam mi volus
la amotagon, krome!

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Dumnokte ĉiuj dormas,
ĉu dormi povus mi!
Ĉe l' pens' pri mia ino
mi sentas svenon pli !
La horkvaronoj sonas
jen unu, du kaj tri...

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Memoru vi la tagon
de nia kunestado,
kaj fluis en parado
ĉi larmoj nur por vi.
Min diris vi: "ne ploru,
ĉar mios vi, tutbone...

Vi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi !

Rigardu min kaj vidu
kia mi iĝis aĉa:
magra, kun pal' malplaĉa
virino mia, pro vi!
Kudrita plurfadene
kun vi mi restos krome...

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Scias mi ke ne volas
vojiri vi obskure,
laŭiru vi ĉe-mure,
apogu vin ĉe mi...
Vi viron tiel saman
do, kie trovos, krome?

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Kiam mi estos cindro,
tiam vi ploros bone,
daŭre vi petos nome:
' stas kie, mia am'?
Tombfoson mian ŝpatu,
mi tie kuŝos fone....

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

immagine divisoria delle canzoni

MI FLEGU MIN

M'aggia cura'

- Trad. Nicolino Rossi -

Kiel min premas ĉi kapo, jen,
kiel min premas ĉi kapo, jen,
ho ho, kia pen', ho ho, kia pen' -
min premas ĉi kapo, jen.

Mi flegu min, mi flegu min,
meze de l' kapo jen aĵon prempezan, prempezan mi sentas,
mi haltas for, mi haltas ĉi,
kaj tutagorĝe mi ekas kantadi de nul ĝis tricento,
li folas jes, li folas jes,
la gento diras: ni fuĝu sen ĉes',
mienon de l' fola mi faris pro vi,
mi forvendis tricenton da ĉaroj,
mi forvendis tricenton da domoj,
vizaĝon de l' fola mi faris pro vi.

Kiel min premas ĉi kapo, jen, ....... (refrene)

Mi flegu min, mi flegu min,
nun la doktoro min diris: ho, kara, ne estu trankvila,
rigardu ĉi, ektuŝu ĉi,
kaj post la kapo li trovis pilketon teniso-similan,
ĝi duras jes, ĝi duras jes,
ho kiom duras ĉi bul' por tenis',
vizaĝon de l' fola mi faris pro vi,
la kapon kun bulo mi havas pro vi,
mi forvendis tri bildojn, kaj skizon
kaj kvar plumojn el strut' kaj tapiŝon,
vizaĝon de l' fola mi faris pro vi.

immagine divisoria delle canzoni

MIKELEMMA'

Michelemmà

- Trad. Nicolino Rossi -

Naskiĝis sur la maro
Mikelemma'
kaj Mikelemma'
naskiĝis sur la maro
Mikelemma' kaj Mikelemma'
ho, jen skarolo
ho, jen skarolo

La turkoj tien iras
Mikelemma'
Mikelemma'
por ripozadi

Jen laŭ la verto jen
Mikelemma'
Mikelemma'
laŭ la radiko

Al la venkinto gloron
Mikelemma'
pro ĉi knabino

Jen ĉi knabin' filino
Mikelemma'
Mikelemma'
de Notario

Surbruste portas ŝi...
Mikelemma'
Mikelemma'
stelon Venusan

Mortigas ŝi l' amantojn
Mikelemma'
Mikelemma'
po du po duo
Mortigas ŝi l' amantojn
po du po duo.

immagine divisoria delle canzoni

MI VOLUS

Vurrìa

- Trad. Luigi Minnaja -

En eta ĉambro frida kaj obskura,
lumvarmigata iam de l' sun-oro,
nun sola resas mi kun tim' terura,
laŭgrade konsumanta mian koron...
la tim', ke min detruos ĉi malsano,
kaj nek Napolon vidos mi,
nek plu revidos vin...

REFRENO
Mi volus veni al vi dum horo nura, Napolo mia,
por aŭdi kanti vin per mil' da mandolinoj...
Mi volus veni al vi, kiel antaŭe, ho amo mia,
por ke mi kisu vin
kaj vi brakumi min...
Ĉi febtro, obstine persistanta,
la vivon forportas jam de mi...
Mi volus veni al vi dum horo nura, Napolo mia...
Mi volus, volus, volus...
sed mi ne povas!...

Ĉi-nokte en la sonĝo vi revenis...
kaj karesadis dolĉe mian vundon...
Mil serenadoj mian koron prenis...
Napolon sonĝis mi en dorm' profunda.
Kaj poste en nebulon mi enfalis,
kaj nek Napolon vidis mi,
nek plu revidis vin...

immagine divisoria delle canzoni

NAPOLA MANDOLINADO

Mandulinata 'e Napule

- Trad. Nicolino Rossi -

1
Nokto somera! Pozilip' lumbrilas,
kantas kanzon', odoras herboj maraj...
Vortojn plej amoardajn mi sopiras,
volas, ke vortoj estu la plej karaj,
por diri: "vin mi amas".... se vi miras.
Sed el la vortoj plej pasie dolĉaj,
elektas mi nur tri: "amo min ĉenas"...
Virin', en koro via vi min tenas,
en mia kor' ja loĝas sole vi....

refreno: Tra l' mar' Napola
kant' harmonia!
Flugas alten, alĉiele
aŭdas steloj voĉon mian
voĉon pasian
amanta vin....

2
Nokta somer' ! la dormo jam endomas...
ĉiel' , surmare, strason sian sternas...
Restu ĉi-brake, kise nin ni amas...
Bela, ĉi-nokte, vir' kaj frat' alternas,
ĉi-nokte am' kaj Dio tute samas...
Kantu: el dormo vekas sin Napolo,
ridas la buŝoj, kiuj kisoplenas...
ĉiuj suspiroj de l' amantoj svenas
suspiras ili, nokte, ĉirkaŭ vi....

immagine divisoria delle canzoni

NAPOLO ALIAS TUTE

Napule è n'ata cosa

- Trad. Nicolino Rossi -

Sed kial diri plue:
komprenas ni nulon!
Ĉi mondo kreskanta, sen vivo-sincer'
kaj vivo kaj amo ne estas la ver'...

Sed Napolo alias tute
por vivo ĝi vivas,
kun ĝi amon ludas
je ĉies disdon'.

Kaj la homoj aferumas,
pri la bono zumas,
jes, se ĝin brakumas
mankas don'.

Kaj tamen kiam pluvas
ne pluvas, torentas;
kaj rompas, ĉi akvo sen tim' kaj kompat'
ĝi vivigas, sed vivon forportas, ĉu do?

Sed Napolo alias tute,
vetero amikas:
fojfoje koleras
sed mankas malbon'.

Viglu ni kun granda forto
ne estas la fi-sorto
nin pele al morto:
estas la stultec'.

La leĝo jam ne leĝas:
ploranto batitas.
Riĉulo eĉ riĉas je multa liber';
subulon premegu leĝ' kun sufer'.

Sed Napolo alias tute,
la leĝo pardonas:
kaptit' liberiĝos
... vivu ni en plenec'.

Por kuraco de person'
ne taŭgas la prizon',
kun instru' kaj kon'
floras dec'.

Ĉi mondo disbatanta,
kuranta vormanĝe
homaron disvendas, aĉetas en konker',
kaj tempo ne pasas laŭ tempa sfer'.

Sed Napolo alias tute,
laboras kaj kantas,
ĝi sonĝas fojfoje
kaj refoje l' efektiv'.

Plu perdiĝas niamonde
paco, dormo, ronde,
karaj jen ĝisfunde
por la viv'.

Tamen do ne estas perdo,
ke l' espero ardu
kaj afable vartu
nin por la viv'.

immagine divisoria delle canzoni

NIA AMATINO

La nostra amante

- Trad. Nicolino Rossi -

Sed kial kantas vi?
Kiam vi kantas,
bezonas voĉon vi kun sonimpeto,
nenion vi atingos per falseto,
ĉar nia amatino nun loĝas kvaretaĝe,
do, for sekreton, for sekreton!

Kaj se pro amindumo, kaj tion lernu vi,
jen devas vi kvereli, neniam vi foriru,
vi devas multkuraĝi, avanci pli kaj pli,
kaj revolvero preta ĉiam kun-kuniru
kaj same al soldato marŝu for, vi!

Se perdas tempon vi,
via gitaro nenion servas,
ŝajnas klinko porda,
ludanto devas havi brakon forta,
jen havas vi braketon,
ĝi ŝajnas la krureto de kardelo, jes, de kardelo.

Kaj kiu amindumas, do, lertu en parol' ,
li diru al virino, buŝon vian mi volas,
kiseton donu ĉarman, mi ĝin volas, ĝin volas!
Kareson faru dolĉan vi al mi, ĝin volas!
do, sendu la ŝlosilon, eniri mi, mi volas!

Mi devas vin pritaksi je valoro,
ĉar kiam apud vi, junulo mia,
mi estas la gigant' de am' pasia.
Kaj kiu vi junulo, vi estas preskaŭ nulo,
tio jes, preskaŭ nulo -
kaj kiu amindumas sen iĝi mem kobold'
jen devas havi koron kun kuraĝ', ĉu vere?
kaj klabon ĉe la mano por ekfrap', ĉu vere?
kaj milan monbileton por ŝirad', ĉu vere?
kaj preta la mitralon por ekpaf', ĉu vere?

immagine divisoria delle canzoni

OJLA', OJLI'

Oilì, Oilà

- Trad. Nicolino Rossi -

Karmen', ĉe via vido
batas ĉi koro!
vi diru kio estas
se ne amoro?
Jen amoro,
ojla' , ojli' !
Diru ĝin al panjo via
ke edzino iĝu vi.

(koruso)
Karmen', ŝin diru,
ke edzon vi akiru
ja tute taŭgan.
Se ne, vi restos sola,
sola, sola - larjula' !
Kaj vere ja, necesas do kunulo!

Se akvo de fontano
ne iĝas seka,
de amo la kateno
ne iĝas peca.
dise peca,
ojla', ojli'!
Se peciĝas ĝi..... saluton,
ĝin reĉenos ne plu vi!

(koruso)
Karmen', vi aŭdas?
ke edzon vi akiru
ja tute taŭgan.
Se ne, vi restos sola,
sola, sola, - larjula' !...
Kaj vere ja, necesas do kunulo!

Ĉi koron mi forperdis
meze de l' vojo!
Vi certe ĝin ektrovis!
ho, mia ĝojo!
Vi ĝin trovis,
ojla', ojli'
vi ĝin trovis kaj forkaŝas,
ĝin repreni venos mi!

(virina koruso):
Karmen', vin donu,
al edzo vin proponu
ja tute taŭga.
Se ne, vi restos sola,
sola, sola, - larjula'!...
kaj vere ja, necesas do kunulo!

immagine divisoria delle canzoni

LA PENSEO

La pansè

- Trad. Nicolino Rossi -

Ĉiutage ŝanĝas floron
vi kaj brusten metas ĝin,
ĉi-matene sur la koron
vi penseon metis jen,
kial vi ĝin brusten metis
mi sendube interpretis,
volas diri, ĉarmulino,
ke vi ĉiam pensas min !

Kiom belas penseo via,
ĉi bela pense' sur sin',
donu ĝin, donu ĝin,
jen ĉi pense'.
Mi alian portas bruste
kaj mi ambaŭ kune metas,
pense' via kaj la mia
en memoro pri nia am'.

Vi 'stas kiel papilio
kiu flirtas ĉirkaŭ min
kaj alflugas ŝultron mian,
al penseo kaj al sin'.
Mi fariĝas stulta dupo
kaj vin kisas sur la lipo,
al mi ŝajnas knala frapo
se ĉi buŝo kisas vin.

Kiom belas penseo via,
ĉi bela pense' sur sin'..... ktp (refrene)

immagine divisoria delle canzoni

PINGLOJ FRANCAJ

'E spingole frangese

- Trad. R. Corsetti -

Mi vagis for, sekvante mian nazon,
da pingloj francaj vendis mi provizon.
Mi vagis for, sekvante mian nazon,
da pingloj francaj vendis mi provizon.
Min vokis jen virino "Hej komizo,
ĉu altas multe via pingloprezo?"
Min vokis jen virino "Hej komizo,
ĉu altas multe via pingloprezo?"
"Ĉu altas multe via pingloprezo?"

Kaj tiam ja nur pro malseriozo
alkuris mi kriante la devizon:
"Jen pingloj francaj belaj kaj sen prezo,
jen pingloj francaj, jen por vi!"

Mi diris: "Nu, min kisu pro komplezo
kaj jen por vi la pinglovalizo"
Mi diris: "Nu, min kisu pro komplezo
kaj jen por vi la pinglovalizo"
"Post pinĉ' kaj kiso ne restas kontuzo
kaj restos pingloj por eterna uzo".
"Kaj restos pingloj por eterna uzo".

"Aŭskultu min ĉar eĉ en paradizo
la kisoj estas norma pagouzo"
"Jen pingloj francaj belaj kaj sen prezo,
jen pingloj francaj, jen por vi!"

Ŝi diris: "Kara, pro jukanta nazo
ĉi-urbe oni mortas ĉe okazo"
Ŝi diris: "Kara, pro jukanta nazo
ĉi-urbe oni mortas ĉe okazo"
Mi diris: "Ĉu min ĝenu la rifuzo?
Ĉar mia korknabino ŝajnas rozo"
Mi diris: "Ĉu min ĝenu la rifuzo?
Ĉar mia korknabino ŝajnas rozo,
ĉar mia korknabino ŝajnas rozo"

kaj ŝia haŭto estas el mimozo
kaj ŝia buŝo estas ruĝĉerizo"
"Jen pingloj francaj belaj kaj sen prezo,
jen pingloj francaj, jen por vi!"

immagine divisoria delle canzoni

POZILIPO PARFUMA

Pusilleco addiruso

- Trad. Nicolino Rossi -

Ĉe l' kabo Pozilipa parfumriĉa,
ĉe kiu staras dom' de kor' feliĉa
sin trovas vinber-laŭbo tre aroma
kaj eĉ balkono kun pendaĵ' melona,
ĉe kabo Pozilipa parfumriĉa.

Kaj kanario kantas jen kanzonon
el kaĝo penda sur la mur-ekstero,
ĉi koro ĉirkaŭbrakas la balkonon,
kiel al ĝi sin kroĉas la hedero.

Kiam la sun' transmonte subeniras
ĉi brizo freŝa iĝas pli odora,
Rozinjo venas el la pen' labora
kaj herbofaskon post la ŝultroj tiras,
kiam la sun' transmonte subeniras.

Ni do atentu pri l' signala rolo
balkon' aperta: restas plu la frato,
ŝutroj fermitaj: for la fratkontrolo,
sublaŭba rendevuo jen la fato.

immagine divisoria delle canzoni

SANKTA LUĈIA

Santa Lucia

- Trad. Karl Vanselow -

Sur lunbrileta mar' en silento
kun lula ondo ludas la vento:
venu, atendas vin barketo mia:
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

Reva Napolo, floro ĉiela
al enreviga sorĉo fabela,
logas la noktsilent', mara magia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

Venu kaj ĝuu, kun dolĉa sento,
sub orstelaro kaj lunarĝento
la paradizon de feliĉdia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

immagine divisoria delle canzoni

SANKTA LUĈIO

Santa Lucia

- Trad. Luigi Minnaja -

Sur la mar' brilas stel' de arĝento
dolĉe favoras ondoj kaj vento;
dancas la barko kiel folio
sankta Luĉio, sankta Luĉio

Bone ni fartas en la barketo
pro la dolĉega kara venteto
venu do preta nun estas ĉio
sankta Luĉio, sankta Luĉio

Kiu nun hejme volas restadi
venu en barkon vespermanĝadi
venu vojaĝi benos nin Dio
sankta Luĉio, sankta Luĉio

Maro, venteto, ambaŭ ridetas
kaj la maristo zorgojn forĵetas
gaje kaj ĝoje jen lia krio
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio.

Dolĉa Napolo, tero amata
per la rideto Dia benata
vi, reĝolando de harmonio
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio.

Kial vi haltas? En la vespero
pure malvarma blovas aero
do nun boaten saltu pro tio
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio.

immagine divisoria delle canzoni

SANKTA LUĈIA FORA

Santa Lucia luntana

- Trad. Renato Corsetti -

Ekiras vaporŝipoj
al malproksimaj landoj
kaj napole kantas nun
la forirantoj
sed kantoj malfortiĝas
la golfo jam malklaras
nur eta luno mara
urban peceton plu
nur montras nun

Sankta Luĉia
nun for de vi
troas melankolio
ni vagas tra la mondo
por serĉi oportunon
sed kiam brilas luno
for de napolo plu
ne eblas viv'

kaj plu ludas per la kordoj
la tremaj manoj treme
kiom da memoroj, ve
korŝvebas preme
la koron ne saniĝas
per nura simpla kanto
nek per muzik-inspiro
ĝi ploras pro dezir’
pri la reir'

Sankta Luĉia
nun for de vi
troas melankolio
ni vagas tra la mondo
por serĉi oportunon
sed kiam brilas luno
for de napolo plu
ne eblas viv'

Sankta Luĉia, vi estas
nur eta loko mara
ju pli vi estas fora
des pli vi karas
Kaj reto de Sirenoj
Kantantaj en feliĉo
Min ne allogas riĉo
mi volas morti ĉe
la nasko-lok’

Sankta Luĉia
nun for de vi
troas melankolio
ni vagas tra la mondo
por serĉi oportunon
sed kiam brilas luno
for de napolo plu
ne eblas viv'

immagine divisoria delle canzoni

SANKTA LUĈIA LONTANA

Santa Lucia luntana

- Trad. Nicolino Rossi -

Jen iras la ŝipegoj
al foraj landlontanoj...
Kantas surŝipe
jam la Napolanoj!
Kaj kun la kant-reeĥoj
la golfo forvanuas,
marmeze luno pluas,
Napolon montras ĝi
al ili pli....

Sankta Luĉia!
Ja for de vi,
ĉio melankolia!
Ni tra la mondo vagas
postĉase al fortuno...
Sed ĉe ekbril' de luno,
ni de Napolo for
kun korsufer' !

Kaj ludas... kaj vibrigas
la kordojn manoj treme...
Nur rememoroj, ve!
multas korpreme....
Kaj koron jam sanigas
eĉ tute ne kanzono;
la kor' tra voĉ' kaj sono
ekploras pro l' dezir'
pri la reven'...

Sankta Luĉia!
Ja for de vi,
ĉio melankolia!
Ni tra la mondo vagas
postĉase al fortuno...
Sed ĉe ekbril' de luno,
ni de Napolo for
kun korsufer' !

Sankta Luĉia, benoj
'stas ĉi pecet' da maro...
Ju pli vi foras, belas
despli ĉi klaro....
Jen kantas la Sirenoj
dum retoteksa rolo!
Riĉon ne volas koro:
Napol-naskite, ĝi
mortu jen ĉi!

Sankta Luĉia!
Ja for de vi,
ĉio melankolia!
Ni tra la mondo vagas
postĉase al fortuno...
Sed ĉe ekbril' de luno,
ni de Napolo for
kun korsufer'!

immagine divisoria delle canzoni

SED KIO DO! (R. Murolo)

Sarrà chi sa!

- Trad. Luigi Minnaja -

Fruvespere!
La suno malrapide nin forlasis!
Fermu l' okulojn, stringe min karesu!
Kaj dolĉe kaj silente ni nin kisu!

Sed kio do!
Ĉu estas luno plena,
muziko malproksima?
Sed kio do!
Ĉu estas blua maro,
lumo de l' barkaro?
Ĉu estas ĉi Posillipo
la kaŭzo de l' suspir'?
"Mi vin tre amas!"?
La bela ĉiel' de Napoli
farita por kantad'! De mil kanzonoj!
Sed kio do!
Ĉu estas mia koro
jam tro enamiĝinta?
Ĉi nokton, tutan vivon
sur mia sian' suspiru:
"Ho amo mia!"

Malrapide,
jam endormiĝis ĉiuj mandolinoj!
Mortas aere lasta la kanzono!
La tag' aŭroras kaj kaŝiĝas la luno

Sed kio do!
Ĉu estas luno plena,
muziko malproksima?
Sed kio do!
Ĉu estas blua maro,
lumo de l' barkaro?
Ĉu estas ĉi Posillipo
la kaŭzo de l' suspir'?
"Mi vin tre amas!"?
La bela ĉiel' de Napoli
farita por kantad'! De mil kanzonoj!
Sed kio do!
Ĉu estas mia koro
jam tro enamiĝinta?
Ĉi nokton, tutan vivon
sur mia sian' suspiru:
"Ho amo mia!"

immagine divisoria delle canzoni

SEKURPINGLOJ

'E spingole frangese

- Trad. Nicolino Rossi -

Jen tagon de la domo mi foriris
por kolportiste vendi pinglojn are.
- Envenu! - junulin' min voke diris -
kiom da pingloj donas vi monere?

Kaj mi estante iom amdezira
tuj min enpafis en la domon ŝian...
Ha, kiu volas belajn pinglojn, vere!
Ha, kiu volas belajn pinglojn, jen!...

Kaj mi: - Se kisojn kelkajn vi proponas,
jen ĉiujn pinglojn donas mi senpere...
Pinĉoj kaj kisoj truojn ne disdonas,
surŝutos vin per pingloj mi cetere.

Aŭskultu min, ke eĉ en Paradizo
por nur monero kvin necesas kisoj.
Ha, kiu volas belajn pinglojn, vere!
Ha, kiu volas belajn pinglojn, jen!...

Ŝi diris: - Mia kor', ĉi lando klare
la amĉasanton morta pafas vere!
Kaj mi respondis: - Pravas vi senpere,
mia fianĉino belas senkompare...

Ŝia vizaĝo rozpetale ravas
kaj ŝia buŝo ruĝa ja ĉerizas!...
Ha, kiu volas belajn pinglojn, vere!
Ha, kiu volas belajn pinglojn, jen!...

immagine divisoria delle canzoni

SENDANKA KORO (R.Murolo)

Core 'ngrato

- Trad. Gaudenzio Pisoni -

Katarin' Katarin'
ĉu prave alparolas vi amare?
ĉu prave mian koron vi turmentas, Katarin'?
Memoru do pri mia kor' donita, Katarin',
memoru do!
Katarin'
Katarin' pro kio diras ŝi
tiajn vortojn spasmigante min?
Vi ne pripensas ja doloron mian,
vi ne pripensas plu, kruelsenzorga!

Koro, kor' sendanka,
vi forprenis vivon mian;
krom amo manka
nenio restas plu!

immagine divisoria delle canzoni

SONĜO ĈE MAREKJARO

Suonno a Marechiare

- Trad. Luigi Minnaja -

Mi vidas saman maron, tutegalan...
la saman lunon perlan sur ĉielo...
l' eternan fenestreton, tute solan,
kaj multan lumon en la nokta blu'.

REFRENO
Ho amo... amo,
portu ĉivespere
min sur l' ondojn klarajn
de mar' klara...
Al mi kies
donu vivon...
kaj dumvive sonĝigu min!
Ĉe Marekjaro,
sonĝo de l' koro,
al vi ĉi tiun vesperon
revenas mi por suspirad'!

Al mi ankoraŭ diru ardosente:
“Mi amas vin profunde kaj konstante!”
En koro mia tenas mi lapintojn
kaj povas ilin tiri for nur vi!

REFRENO

Ĉe Marekjaro
sonĝigu min!

immagine divisoria delle canzoni

SUNO MIA

'O sole mio

- Trad. Luigi Minnaja -

Kiom ĝojigas sunobrila tago,
post uragan' ĉielo plenserena;
1'aero freŝa ŝajnas festoplena...
Kiom ĝojigas sunobrila tago!

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno, sed sun' alia
sur frunto via
ardas por mi

II
Brilas la vitroj de fenestro via,
pro sia voĉo lavistino vantas,
dum ŝi, la tukojn etendante, kantas,
brilas la vitroj de fenestro via.

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno, sed sun' alia
sur frunto via
ardas por mi

III
Kiam noktiĝas kaj subiras suno,
min kaptas ombro de melankolio:
kaj mi restadus sub fenestro via,
kiam noktiĝas kaj subiras suno.

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno, sed sun' alia
sur frunto via
ardas por mi

immagine divisoria delle canzoni

SUNO MIA

'O sole mio

- Trad. Karl Vanselow -

I.
Ravas la suno en la ruĝ' vespera,
antaŭ ol ĝi for en la nokton iras.
Kiu ĝin vidas, tiu ĝin admiras
pro ĝia belo reva supertera.

Nur unu suno min ravas pli,
la sun' plej bela ja estas vi,
nur vi, nur sole vi,
estu ĉiama suno por mi.

II.
Pasos la nokto, kaj post gia fuĝo
la suno ree lumos de l' ĉielo.
Ĝi ravos nin per admirinda belo
en plena pompo de l' matena ruĝo.

Nur unu suno min ravos pli,
la plej radia sun' estas vi,
nur vi, nur sole vi,
estu la sun' la sun' por mi.

immagine divisoria delle canzoni

TAMBURADO NIGRA

Tammurriata nera

- Trad. Renato Corsetti -

Tre malfacile mi decidas
se ion nun mi vidas,
mi ne plu fidas,
mi ne plu fidas

Naskiĝis nigra beb' laŭ onidiro
patrin' lin nomas Ĉiro, jes ja lin nomas Ĉiro

Ho ume sume ho, ho zume ume ho
Nomu lin fraĉjo aŭ miĉjo, nomu lin Joĉjo aŭ Ĉiro
tiu beb' cire nigras, cire nigras, iom tro.

Esploras najbarinoj kun sincero
ĉu vere estis tubero en la afero
ĉar foje sufiĉas nur rigardo
kaj la ino impresiĝas pro hazardo

Ho nur rigardo ho, ho nur impreso ho
Kial serĉi nun la ulon kun la tre sukcesa aliro
tiu beb' cire nigras, cire nigras, iom tro

Kaj dira paroĥestro: per diskuto
certe iĝos klara ŝia konduto
vi ensemas grenon, greno elas
ĝi belas aŭ malbelas sed nur grenon ter' elpelas

Ho diru al panjo ho. Ho diru al panjo ho
nun rakontu la okazon
tiu beb' cire nigras, cire nigras, iom tro

Ho nur rigardo ho, ho nur impreso ho
Kial serĉi nun la ulon kun la tre sukcesa aliro
tiu beb' cire nigras, cire nigras, iom tro

Ho nur rigardo ho, ho nur impreso ho

La fraŭlinoj el ĉi loko
kun soldatoj el Maroko
la soldatoj el boato
la fraŭlinoj he rabato

American Express
dolaroj ne promes'
ĉar venis la "polis'"
tiam "Bonan nokton, ĝis!"

Cigaredoj papa
bombonoj mama
biscuit infano
tie ĉi sur divano

pro soldatoj el Usono
idoj estas el ebono
kaj naskiĝas post sezono.

immagine divisoria delle canzoni

TAMBURADO NIGRA

Tammurriata nera

- Trad. Nicolino Rossi -

Mi ne komprenas foje pri gravedo
kaj ĉe l' unua vido
mankas kredo, mankas kredo.
Naskiĝis infaneto, nigra viro
lin panjo nomas Giro,
jes sinjor', lin nomas Giro.
Ve! Giru, turnu, ve!
Ve! Turnu, ĝiru, ve!
ke vi nomas lin Antono,
ke vi nomas Peĉjo, Giro,
li naskiĝis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve!

Klarigas la mastrinoj kun sincero
ne raras ĉi afero,
mil da kazoj sen mistero!
Sufiĉis al virino flamrigardo
kaj ŝi restis sorĉita
sub la frapo de amardo.
Ve! Flamrigardo, ve!
Ve! Nur alsorĉo, ve!
Trovu vi la sagpafanton
kiu trafis per deziro,
ja naskiĝis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve!

Kaj diris la kampul' ni do parolu,
rezone ni ne solu,
klarigado ĉiam rolu.
Jen, kie gren' semiĝas, greno sprosas,
sukcesas ĝi aŭ fuŝas,
daŭre gren' sur tero flosas.
Ve! Prisemado, ve!
Ve, al mi diru, ve!
Trovu vi la sagpafanton
kiu trafis per deziro,
ja naskiĝis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve!

immagine divisoria delle canzoni

LA TASO DA KAFO

'A tazza 'e cafè

- Trad. Nicolino Rossi -

Mi volus koni kiel min vidante
vi iĝas ĉiam laŭ mien' amara...
sed ankaŭ vi malbela fariĝante,
pli belas nun al mia vido klara...
Ĉu ne rimarkas tion vi, hazarde?

Sed per ĉi far' Brigita,
taso da kaf' vi ŝajnas...
fundas ĉe vi sukero,
amar' alsupre gajnas...

Sed tiom, do, kirlos mi...
kaj tiom, do, turnos mi...
ke dolĉo el la fundo
mian buŝon atingos pli!

Ju tempo pasas... des vi fridas plie
anstataŭ plivarmiĝi "Kaf' bongusta",
jen veras, eĉ se frostus vi glacie,
vi estus frida kaf' delice gusta...
konkurus vi kun citronsuk' gracie..

Sed per ĉi far', Brigita,
taso da kaf' vi ŝajnas..
fundas ĉe vi sukero,
amar' alsupre gajnas....

Sed tiom, do, kirlos mi...
kaj tiom, do, turnos mi...
ke dolĉo el la fundo
mian buŝon atingos pli !

Ĉu vi patrinas al fripono trompa?...
kaj mi, belin' , jen divenista filo...
se vin amuzas igi koron rompa...
mi kartaŭguras per senpaga diro,
bela gepar' en amoludo pompa?!

Sed perĉi far', Brigita,
taso da kaf' vi ŝajnas...
fundas ĉe vi sukero,
amar' alsupre gajnas...

Sed tiom, do, kirlos mi...
kaj tiom, do, turnos mi...
ke dolĉo el la fundo
mian buŝon atingos pli !...

immagine divisoria delle canzoni

VENU AL SORRENTO

Torna a Surriento

- Trad. Luigi Minnaja -

Vidu maron tiom belan.
Ĝi amsenton naskas kante
kiel vi, nur rigardante,
min sonĝigas en maldorm'.

Kaj rigardu ĉi ĝardenon.
flaru vi l' oranĝoflorojn;
la parfumo penetrema
iras rekte al la kor' .......

Vi por ĉiam adiaŭas.
vi foriras de ĉi koro..........
Ĉu al lando de Amoro
ne reveni volas vi?

Sed ne lasu min
en tia korturmento!
Venu al Sorrento.
venu por mi!

Vidu maron de Sorrento.
de trezor ĝi kasas fonton:
ne troveblas en la mondo
maro bela kiel ĝi.

Vidu kiel la Sirenoj
vin rigardas ensorĉitaj.
ili amas adorplenaj
.kaj dezirus kisi vin.

Vi por ĉiam adiaŭas.
vi foriras de ĉi koro..
Ĉu al lando de Amoro
ne reveni volas vi?

Sed ne lasu min
en tia korturmento!
Venu al Sorrento.
venu por mi!

immagine divisoria delle canzoni

VENU SORRENTON

Torna a Surriento

- Trad. Nicolino Rossi -

Vidu maron kiom belas!
Senton dolĉan ĝi inspiras,
iun vi pripensas certe
kaj lin veka tenas am'.

Jen rigardu ĉi ĝardenon;
flaru ĉi oranĝo-florojn:
ĉi parfumo sen reteno
ĝis la kor' atingas jam....

Kaj vi diras: "Mi foriras!"
iras for de ĉi korflamo...
de la lando de la amo...
kiam, do, via reven'?

Sed ne lasu min,
ne donu ĉi turmenton!
Venu Sorrenton,
por mia ben'!

Vidu maron de Sorrento
kun trezoro sur la fundo,
kiu vagis tra mondo
ĝin ne vidis laŭ simil' .

La Sirenojn vi rigardu,
alsorĉite vin gapantaj,
al vi ame ili ardu
kaj vin kovrus per kisbril' .

Kaj vi diras: "Mi foriras!"
iras for de ĉi korflamo...
de la lando de la amo...
Kiam, do, via reven'?

Sed ne lasu min,
ne donu ĉi turmenton!
Venu Sorrenton,
por mia ben'!

immagine divisoria delle canzoni

VESPERO MAJA

Na sera 'e maggio

- Trad. Nicolino Rossi -

Kiam venas vi renkonton,
vi rigardas maron, frondojn,
se mi vortas, nul respondojn,
malatenta estas vi.
Mi vin gardas en la koro
vin amante mi primiras,
sed alian vi sopiras
kaj forgesas vi pri mi.
Kiam vi diras: jes
garde memoru,
ne pelu al mortĉas'
amantan koron...
Vi diris al mi: jes ! dum majvespero,
kaj nun forlsas min per ĉi kuraĝ'.

immagine divisoria delle canzoni

VIN KISUS MIA AM'

I' te vurria vasà!...

- Trad. Nicolino Rossi -

Ha! kiom friskas brizo
kiom rozuj' parfumas,
kaj estas vi dormanta!
dum rozoj vin brakumas.

La suno lante lantas
sur ĉi ĝarden' leviĝe;
kaj vento blove kisas
sur frunto buklojn riĉe.

Vin kisus mia am'...
sed veki vin ektimas ĉi kor-flam'.
Ekdormi volus mi
apud la spiro via
horon eĉ pli.

Ĉu dormas vi, Rozinjo?
kaj dormas sonĝoplene;
dum mi sorĉite gvatas
ĉi lipojn amosvene.

Kaj tiu haŭto freŝa,
kaj l' nigra harobrilo,
en mian koron puŝas
da pensoj tiklaj milon.

Vin kisus mia am'...
sed veki vin ektimas ĉi kor-flam'.
Ekdormi volus mi
apud la spiro via
horon eĉ pli.

Mi sentas koron vian,
batadi kvazaŭ ondo,
dormante, amo mia,
kiun prisonĝas vi, do!

Turmentas jen ĵaluzo
ĉi koron mian feblan;
Ĉu min vi sonĝas? Diru...
aŭ ĉu alian eblan?

Vin kisu mia am'...
sed veki vin ektimas ĉi kor-flam'.
Ekdormi volus mi
apud la spiro via
horon eĉ pli.

immagine divisoria delle canzoni

VI TION AL ŜI DIRU

Dicitencello vuie

- Trad. Nicolino Rossi -

Vi tion diru al ĉi amikino,
ke perdis dormon mi sen dezir' plia,
ŝin ĉiam pensas, ŝi estas vivo mia,
ĝin volus al ŝi diri
sed ne kapablas mi!
Mi ŝin amadas, amas ŝin sen ĉes',
vi tion al ŝi diru,
nulas pri ŝi forges'.
Estas pasio
pli forta ol kateno
kiu turmentas koron kaj lasas min sen viv'.
Eldiru, do, ke estas ŝi roz' maja,
multe pli bela ol suntago hela.
El ŝia buŝ' pli freŝa ol violo,
mi jam volus aŭskulti, ke min ekamis ŝi!

Mi ŝin amadas, amas ŝin sen ĉes',
vi tion al ŝi diru,
nulas pri ŝi forges'.
Estas pasio
pli forta ol kateno
kiu turmentas koron kaj lasas min sen viv'.
Ĉe vi larmo brilanta rule falis
diru vi, do, pri kio vi pensadas?
per ĉi okuloj dolĉaj sole min prigvatas.
Forprenu ni la maskon,
parolu ni pri l' ver':
Mi vin amadas, amas vin sen ĉes',
vi estas ĉi kateno
min pela al frenez'!
Sonĝo ĝentila, mia suspir' pasia,
vi estas spirodona...
vin volas mi por viv' !


Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo