Cansoni stonate
- Trad. Giuseppe Castelli -
Mi nur emas kanti kun la geamikoj
se ni sidas hejme kaj ni iom drinkis.
Vi ne devas pensi, ke ni vin forgesis:
ĝuste pasintnokte ni parolis pri vi.
Revenante, laŭ la vojo mi daŭre vin sopiris;
enlite mi turnis min kaj plu nenion diris
dum mi reaŭdis vian voĉon tiel strange freŝan
aldoni ion plian al nia team'...
Henriko gitaras,
edzino kunĥoras,
Johano laŭ kutim' aŭskultas:
mistonas li tro!
La kantoj pri amo
varmigas korojn kiel flamo.
Ni lace ĝoj-aplaŭdas,
fermitokule vi nin eble aŭdas
de tiel for.
Pasintdimanĉe ni ekskursis al la lago
mi kaptis eĉ ezokon grandan plej, sen blago!
Poste, trajne kantis ni per voĉ' duona
laŭ tiu kant' usona kiun kantis vi...
La kantoj mistonaj
kun vortoj ĉiam ne tro bonaj,
la ŝercoj kaj ridoj fonaj -
memoras vi, ĉu?
La kantoj pri amo
varmigas korojn kiel flamo -
ni diru: preskaŭ ĉiam,
iafoje ne...
Non son degno di te
- Trad. Giuseppe Castelli -
Mi ne indas je vi,
ne meritas vin plu,
sed en ĉi mondo ekzistas neniu
neniam farinta eraron;
bone do tiel ĉi,
mi foriras de vi;
sed kiam vespere vi restos tutsola
memoru pri iu aminta vin.
Flor' foje naskiĝas sur monto el ŝton';
en mi ĉi-vespere naskiĝis la amo al vi...
Bone do tiel ĉi,
mi foriras de vi;
sed en ĉi mondo ekzistas neniu
neniam farinta eraron, ho am'!
Mi ne indas je vi,
ne meritas vin plu,
sed kiam vespere vi restos tutsola
memoru pri iu aminta vin.
Fatti mandare dalla mamma a prendere il latte
- Trad. Giuseppe Castelli -
Dum hor' mi atendis
ĉe via pordego...
nu, trovu pretekston
iri for el la hejmo!
Sendigu vin de via panjo aĉeti la lakton,
ĉar mi devas diri ion, kio temas pri ni.
Mi vidis vin eksterlerneje kun iu alia;
kun la mano en la mano vi promenis kun li...
Nu, diru al tiu pri mia ĵaluzo;
refoje, li sciu, ne estos amuzo!
Sendigu vin de via panjo aĉeti la lakton,
kaj rapidu, mia amo: mi bezonas je vi!
Mi bezonas je vi!
Mi bezonas je vi!
In ginocchio da te
- Trad. Giuseppe Castelli -
Mi volas por mi viajn karesojn,
mi amas vin pli ol mian vivon...
Revenos mi, surgenue al vi:
certu ke ŝi neniomas por mi.
Nun scias mi, mi eraris pri vi;
revenos mi surgenue al vi.
Kaj kisos mi viajn manojn, ho am';
en la okul' kiu ploris por mi
mi serĉos nur la pardonon de vi,
kaj kisos mi viajn manojn, ho am'!
Mi volas por mi viajn karesojn,
mi amas vin pli ol mian vivon...