Figlio di un cane
- Trad. Giuseppe Castelli -
La mordfuĝon mi kutimas
kaj la malpuriĝon je gudro kaj kot' kaj rust';
kaj mi la hajlon ne timas,
ĉar instinkte mi iras sunon de aŭgust'.
Foje hor' da am' kaj ordo
ĉe iu virino restinta sen iu ajn best',
ĝis ferm' de la N-a pordo:
ek al strato, dum ŝi vokpetas por la rest'.
Kaj revenos nin la varmumo, ĉu ne?
Al iuj oportunas ĝi.
Hundkuŝejo, ost' kaj buŝumo por ni...
Identokart':
filo de hundo, filo de hundo, filo de kvin' da minutoj.
Identokart':
filo de hundo, filo de hundo, filo de nenies vol'.
Identokart':
filo de hundo, filo de hundo, filo de ŝtelaj amumoj.
Identokart':
filo de hundo, filo de filo de difektiĝinta kondom'.
Al vi mi tostas kaj lupe mi bojas
dum ŝtonoj kaj botoj kaj sakroj ĵetiĝas min:
lupkrii estas plezure, kaj mi ĝojas
almenaŭ povi ĝeni vin.
Kaj de temp' al tempo manĝujo, por ke
ne plendu plu la digestil':
eroj de restaĵ' hieraŭa por ni...
Identokart':
filo de hundo, filo de hundo, filo de kvin' da minutoj.
Identokart':
filo de hundo, filo de hundo, filo de nenies vol'.
Identokart':
filo de hundo, filo de hundo, filo de ŝtelaj amumoj.
Identokart':
filo de hundo, filo de filo de difektiĝinta kondom'.
Marlon Brando sempre lui
- Trad. Giuseppe Castelli -
Havis li malnovan majskarabon, sen tegment',
aĉan, sed al ŝi ĝi plaĉis tre.
Li alvenis kaj li hupis "Mi atendas vin":
ŝi subeniris kaj parfumis plej.
Ili vesperplanis kaj buĝetis pri l' financ',
sed ne eblis iom ajn da danc'.
Do ŝi diris: "Ĉi-vespere volas mi amumi,
sed antaŭe portu min revemi".
Ĵetiĝas la lumo de l' projekciilo
kaj jen revo, rev' de lir-kelkmilo...
Vi surhavas kelkajn signojn,
mi klopodos ilin forpreni;
mi kapablas tiajn revojn,
ĉu vi min kapablos pardoni?
Sur kinej-seĝar' el ligno,
sekaj gorĝoj pro l' heroa soif',
kaj Marlon Brando, ĉiam li.
Iom poste, kun en la okuloj multa film'
(Terry Malloy fine, venkas li),
Diras li: ni ĉiam estas tie ĉi, kaj do?
ne nepre estas dev' esti hero'.
Ĵetiĝas la lumo de l' aŭtomobilo:
rulumado por la gaja fino...
Vi surhavas kelkajn signojn...
Sogni di Rock n'Roll
- Trad. Giuseppe Castelli -
Jen ni do
kiam estas jam la kvara hor'
fermetitaj fenestroj
sur vojoj senhelpaj
sub niaj pezegaj ĈP.
Iris for
ankaŭ tiu sabata vesper'
oni dancis kaj drinkis
kaj eble eĉ flirtis,
stultulo batiĝis: jen kia muzel'.
Taŭgaj ombroj tre malmolaj
laŭ la son' de l' aŭtradi'...
Rhytm'n'blues:
perpiede ni batas kun ĝu'
ĝis la pulso eltenas,
kaj ĝis ne matenas,
eltenu ni plu...
per revoj de rokenrol',
revoj de rokenrol',
revoj de rokenrol',
sen revekiĝo;
revoj de rokenrol',
revoj de rokenrol',
revoj de rokenrol'
kaj forvojaĝo.
Laŭ kutim'
unu jam malbonfartas pro l' vin'
do necesas haltigi la aŭton
kaj lin atendadi
ĝis venas la fin'.
Poste for
postĉasante la molon de spur',
strio ege alloga
kaj tiom instiga
ke tute ne gravas, sed mankas la spir';
Kaj la kestoj plenŝtopiĝis,
la muziko frapas, sed...
Kio do?
Da benzino sufiĉas la doz'...
Estu li tamburisto
kaj li gitaristo,
vi baso, klavaroj, mi voĉo,
memdublaj stultuloj
memdublas, memdublas
per revoj de rokenrol',
revoj de rokenrol',
revoj de rokenrol',
sen revekiĝo;
revoj de rokenrol',
revoj de rokenrol',
revoj de rokenrol'
kaj forvojaĝo.