Una donna
- Trad. Giuseppe Castelli -
Jen virino vindita per robo eleganta,
jen virino gardista de la belo,
jen virino ĝojplena pro la viv' serpenta,
jen virino senĝoja pro la viv' sen celo.
Jen virino, kiu malgraŭ la viroj
malfidas al tiuj aĵoj blankaj -
malfidas al luno kaj stelo.
Jen virino, kiun tedas de hundo la fidelo.
Jen virino nova, ĵus naskita,
antikva kaj tre digna kiel dam' nobela,
jen virino memcerta, timata,
jen virino samkiel mastro triviala.
Jen virino jam tre sopirita,
jen virino kiu kaŝas ĉion
per sia vualo mistera,
kaj samtempe ŝin direktas anim' kristale klara.
Jen virino, jen virino, jen virino.
Jen virino ĝisoste normala
riskanta ŝajni tro originala,
besto tre speciala, malforta kun forto,
en harmoni' kun ĉio, eĉ onia morto.
Jen virino neniom avara,
kiu scias ekflamigi la fajron,
kiu scias amoron
kaj postulas praktikan, konkretan kaj reveman viron.
Jen virino, jen virino, jen virino.
Jen virino rezista kontraŭ ĉio,
jen virino malsame ĉiam sama,
jen virino eterne kredanta je l' specio,
jen virino insista resti nemortema.
Jen virino ne jam spertinta
tiun emocion stultan
de vanto societa.
Jen virino kiu ĉe festo ne devas esti sprita.
Kaj se tiuj bezonoj malbenitaj
ne plu turmentus ŝin per deziroj
kaj ne trompus ŝin plu la hipokritaj
ridindaj diroj de la kavaliroj,
nur tiam ja ekzistus la viroj
kaj mondo da tiaj virinoj belaj,
ke malaperus la devo
resti kaptitoj de la mensogo de nia revo.
Jen virino, jen virino, jen virino.
Quello che perde i pezzi
- Trad. Giuseppe Castelli -
(Parolita) La suro en mia vivo ne estas nepra. Mi povas tute bone daŭrigi sen ĝi. Kiam ĝi falis, mi eĉ ne rimarkis.
Aj aj aj aj...
Mi ne kulpas, ke mi perdas pecojn foje:
malfunkcias pro neuzo ĉia ilo,
sed foriron de genuo tre malĝoje
mi eltenis, kaj forlason de akselo.
La femuron mi sopiros por konstante:
mi ĝin serĉis malbenante ĝian fuĝon,
kaj en trajn' mi perdis brakon salutante.
Plej domaĝe, mi kunperdis la horloĝon.
Aj aj aj aj...
Kia malatentulo... Mi ĉiam perdas ĉion!
Sen fibuloj, kun knabino, dum promeno,
mi subite en ŝi vidis la kompaton:
mian koron lasis mi en la ĝardeno
kaj mi lasis porokaze la hepaton.
Ĉe amika festo fingro malaperis:
tio ŝokis min pli-malpli kiel pafo.
Kompreneble, ke mi multe pli suferis
malkovrante mian pugon sur la sofo.
Aj aj aj aj...
Kia rutin'... Tiel oni detruiĝas... Vidu tiun
ulon, ankoraŭ kun tibio... Kia envio!
"Kia urb' senorda" oni ekas plendi
"jen krurosto, jen kubuto, kaj jen kolo...".
Ankaŭ mi foje ne povas ne konsenti:
ankaŭ mi glitfalis ĵus sur maleolo.
Iun tagon, kiam tra la urbocentro
mi marŝadis per la brusto, iu stare
min rigardis, sanaspekte, sed sen ventro:
mi donacis duontrunkon solidare.
Aj aj aj aj...
Estis tie ankaŭ almozulo sen kruroj kaj sen
brakoj: neniu atentis lin.
Ĉiukaze estas ne tro granda frapo:
eĉ senmove eblas pensi kaj dedukti.
Al mi restas - nu, praktike, granda kapo
kaj testiko por min povi reprodukti.
Aj aj aj aj...
Do bone, signifas ke mi ne sportos; tamen mi bone sukcesas fari krucvortojn...
Il due G
- Trad. Giuseppe Castelli -
Mi nomiĝas B.
Mi nomiĝas B.
Ne, vi ne komprenis, estas mi kiu nomiĝas B.
Ne, estas vi kiu ne komprenis: ankaŭ mi nomiĝas B.
Mia patro estas tre grava homo.
Mia patro ne.
Mia patro estas forta, sana kaj inteligenta.
Mia patro estas malforta, malsana kaj iom stulta.
Mia patro havas tri universitatajn diplomojn kaj parolas perfekte kvin lingvojn.
Mia patro eĉ ne finis la bazlernejon kaj parolas dialekte. Sed malmulte, ĉar li balbutas.
Mi estas la sola filo en la familio. Ni loĝas en granda domo kun dek ok ĉambroj.
Mia familio loĝas en unu sola ĉambro, sed mi havas dek ok gefratojn.
Mia patro estas tre riĉa. Ĉiumonate li enspezas 31 milionojn da eŭroj, kio dividite per la tagoj en unu monato estas unu miliono tage.
Mia patro estas tre malriĉa. Ĉiumonate li enspezas 100 eŭrojn, kio dividite per la tagoj en unu monato estas 100 eŭrojn tage. La unuan tagon, poste nenio.
Ni estas riĉaj sed demokratiaj. Ĉiun kristnaskon ni ludas tombolon kaj ni markas la numerojn per fazeoloj.
Ni, male, markas la fazeolojn per numeroj. Por ne perdi ilin.
Mia patro ĉiujare ŝanĝas aŭton, vilaon kaj motorboaton.
Mia patro eĉ ne ŝanĝas ideon.
Iam mia patro portis min sur monteton, li montris al mi la panoramon kaj diris " Rigardu! Iun tagon ĉio ĉi estos via".
Ankaŭ mia patro iam portis min sur monteton, li montris al mi la panoramon kaj diris "Rigardu!" Nur tion.
Lo shampoo
- Trad. Giuseppe Castelli -
Kia tago malbela,
kia viv' por malŝpari,
kia penso muela,
kaj nenio por fari;
sen ebleco de skuo, sed
eble, eble mi faru ŝampuon,
ŝampuon.
Kia tago malsprita,
eĉ ne blovas zefiro,
kun la kap' kotonita
kaj neniu deziro;
sen ebleco de skuo, jes:
estas nepre tuj fari ŝampuon.
Ĉu ŝampuon? Jes, ŝampuon.
ŜŜŜ... Akvo falas, akv' akvumas,
varma, frosta, varma:
bona!
Tiu ruĝas, tiu flavas,
kiu mark' pli bone lavas?
Jena!
Ŝaŭmo...
Mola, malpeza, blanka karesemo,
kiel neĝo, kiel kremo.
Ŝaŭmo estas io bona. Kiel panjo karesanta vian kapon kiam vi
malgajas kaj vi lacas. Kiel panjo grandega, kiel panjo blanka.
Akvum', akvum', akvum'.
Dua surmeto.
Mi asertas ke pli bonas
tiu flava kaj sen
kamforo.
La plej bonaj multe kostas
sed kontraŭas kaphaŭterojn!
Ŝaŭmo...
Mola, malpeza, blanka karesemo,
kiel neĝo, kiel kremo.
Ŝaŭmo estas io sankta. Ĝi estas laktofalo, en kiu endormiĝas ĉi
tiu tipe esperantista obstino. Ĝi estas io sankta, kiel hinda bovino...
Akvum', akvum', akvum'.
Ssss... sekigo!
Barbera e champagne
- Trad. Giuseppe Castelli -
Trinkas la malriĉul' kaj amsuferas
glason da sia aĉa ruĝa vin';
trinkas ĉampanon sed tutsame ploras
elegantul' pri sia amatin'.
Estas pasintaj jam preskaŭ tri horoj.
"La tablojn unuigu ni, sinjor':
mi volas kanti pri niaj doloroj;
en niaj vinoj amo dronos for.
Vinaĉ' kaj ĉampan'
kun samidean',
pro kulp' de mia am',
pro kulp' de via am';
je nia dolor'
ni tostu sen plor'
per via glaso da vinaĉo,
per mia glaso da ĉampan'!".
Kiom ili malgajis dum vespero
sen amatino ĉe trinkeja tabl':
la fina venko... UEA kaj TEJO...
la komitat'... Vinaĉo kaj ĉampan'.
"Damne! Fiulo, gardu vin, atentu!"
"Damne! Trankvilu kaj ne ĝenu vin!
Venu, ni dancu kune jenan tangon
ni dancu kune kaj forgesu ŝin!
Vinaĉ' kaj ĉampan'...
"Kulpas la trinkejestro, la kreteno
kiu forpelis nin de la trinkej'."
"Mi ne rimarkis, estas jam mateno:
estas jam tempo iri for "Okej'",
tamen mi ŝatus vidi vin ankoraŭ...
Mi estas direktor' de kompani'."
"Mi ĝojas... Mi nun estas senlabora...
Kaj pri la estonteco scias Di'..."
Vinaĉ' kaj ĉampan'...