Italiani d'Argentina
- Trad. Giuseppe Castelli -
Jen ni ĉi tie,
ĉu aŭdeblas ĉe vi?
Sur tia fono sen fin' ni estas
la ombroj impresismaj.
Sed ni tie ĉi
ŝoforas aŭtojn italujajn
kaj havas vinon, cigaredojn
kaj amojn multajn.
Ni elsendas el loĝejo argentina
lumigita en la nokto: pro ĝi,
spite de la Atlantik',
jen memoro pli proksima
kaj sufiĉos neniu fot' jam plu por ni.
Kun la aspekto de italoj argentinaj,
tute certe, kiel certas la veter',
ni trairos per kiaj ŝuoj
laŭ nia voj' dimanĉ-matena
tra la multaj emoj
kaj salajro stranga
sen fortik' iam ajn?
Ha, jen tamen vivo,
sed ĉu aŭdeblas ĉe vi?
En jena hotelegar' ni estas
dento-vicar' subsuna,
sed ni ŝatas pli
itallingve vin memori
dum niaj kapoj ondas
kaj ni al vi elsendas.
Ni elsendas el loĝejo argentina
kun la mien' radielsenda pro nia sci',
ke grandas la distanco,
la memor' estas fie proksima,
neniu tango ajn plu
plaĉos al ni.
Kun la aspekto de italoj argentinaj,
tute certe, kiel certas la veter'.
Senfinas niaj kurejoj
en flughavenoj argentinaj:
lasu min kaj ek' al la vetur'.
Ha, tro da mar', tro da mar' ĝis Argentino.
Kaj spite de la Atlantik'
la memor' estas fie proksima,
neniu tango ajn plu
plaĉos al ni.
Ha, tro da mar'...
Jen ni ĉi tie,
ĉu aŭdeblas ĉe vi?
Sed ĉu aŭdeblas ĉe vi?