MUZIKO RIBELA (E.Finardi)

Musica ribelle

- Trad. Giuseppe Castelli -

Anna dekokjaras kaj sin sentas tiel sola,
kun vizaĝ' malgaja kaj konstante senparola
ĉar ĉiukaze homoj certe ne komprenus
aŭ, eĉ kompreninte, ne fidus kaj ne subtenus.

Antaŭ ol dormi ŝi legas en romanoj
pri aventuroj, pri intrigoj kaj pri amoj,
kun ĉefrolanta pirat' aŭ detektivo
sonĝinda dumnokte, sed tiom for de l' taga vivo.

Kaj ŝi la tutan tempon aŭdas per radio
tiujn voĉojn varmajn, kun modero kaj racio,
kaj la strofojn el miel' de tiu ar' kantista
kun vizaĝoj de infanoj kaj tiu romantik' insista;

tamen, lastatempe, tiel fuĝi ne facilas:
flugas io aere, ignori senutilas.
Dolĉe sed forte ĝi nepre vin altiras,
la ondo kreskadas kaj vin ĉien ajn postkuras:

sonas la muziko, la muzik' ribela
en la haŭto, tra la ostoj, bata, puŝa kaj martela,
ĝi ordonas: Eliru kaj komencu tuj pedali,
lasu for la bagatelojn - venas tempo por batali!

Marko kolektas la diskojn senmodere,
la bandojn plej novajn li ekkonas tuj parkere.
Vojaĝi revas li ĝis Kalifornio
aŭ la Pordoj de l' Kosmo, tre for, en Germanio.
Li diras: "Ĉe ni, finfine, ne aĉas tro la muziko;
kio min tro tedas, tio estas retoriko"
sed ĝin li retrovas ĉiufoje post eliro
sur afiŝ' presita aŭ rekte sur la muro...

Kaj sonas la muziko, la muzik' ribela
en la haŭto, tra la ostoj, bata, puŝa kaj martela,
ĝi ordonas: Eliru kaj komencu tuj pedali,
lasu for la bagatelojn - venas tempo por batali!

Sonas la muziko, la muzik' ribela
en la haŭto, tra la ostoj, bata, puŝa kaj martela,
ĝi ordonas: Eliru kaj komencu tuj pedali,
lasu for la bagatelojn - venas tempo por batali,

venas tempo por batali,
venas tempo por batali.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo