ALVENAS LA BOMBO (J. Dorelli)

Arriva la bomba

- Trad. Giuseppe Castelli -

Alvenas la bombo
sen ia aplombo -
ha ha - kaj temas pri mi.
Vin tenu senskue
dum brue, detrue -
ha ha - mi venas al vi.
Vi, kara, trafis la vivon pezan
trafante min,
sed ĉiu mia kis'
mortigas, ĉu?

Se falas la montoj,
se krevas la pontoj -
ha ha - nur temas pri mi.
Atendu balkone:
mi venas ciklone -
ha ha - mi venas al vi.
Vi, kara, trafis la vivon pezan
trafante min,
sed ĉiu mia kis'
mortigas, ĉu?

Alvenas la bombo
sen ia aplombo -
ha ha - kaj temas pri mi.
Kun krio pirata
kaj salt' akrobata -
ha ha - mi venas al vi.
Vi, kara, trafis la vivon pezan
trafante min,
sed ĉiu mia kis'
mortigas, ĉu?



immagine divisoria delle canzoni


Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo