Buonanotte fiorellino
- Trad. Giulio Cappa -
Bonan nokton, bonan nokton amo mia
inter telefonvok' kaj lazuro,
mi vin dankas pro neatendita
feliĉiga miriga amĵuro,
la maizo en la kampoj maturas
kaj mi ege bezonas je vi;
litkovril' glaciiĝis kaj somero finitas:
bonan nokton jen nokton por vi.
Bonan nokton bonan nokton florulino
bonan nokton inter ĉambroj kaj steloj.
Por vin sonĝi mi bezonas proksimon
eĉ proksimo ne plenumas la celojn,
nun subite lumigis sunradio
inter viaj neĝeroj kaj teo
ĝuste ne plu validan bileton de mi
bonan nokton jen nokto por vi.
Bonan nokton bonan nokton etulino
bonan nokton inter pluvoj kaj maroj
de malĝoj' en maten' venos fino
kaj la ringon plukaŝos sableroj.
En la vento neniam baraktas birdaro
havas ili flugilojn ne mi
de l' aŭror' ĝis vespero ili solas en suno
bonan nokton jen nokto por vi.
Generale
- Trad. Francesco Pignatelli - Giuseppe Castelli
Generalo, el post la monteto
alvenas nokto murda sen kompato;
sur tiu kampo, ina kamparano:
sunsubire kurba, kun ŝajn' de infano
kvindekjaraĝa, patrin' kvinfila
pro la naskado kuniklostila;
sed la milito la filojn prenis,
ili ne plu revenis.
Generalo, jen ĉe la stacio
la trajn' portinta nin al sunradio:
vidu, ĝi ne haltas, eĉ ne plu por pisi;
oni celas hejmen kun dezir' forgesi
ke milito belas malgraŭ ĉiu vundo,
ke ni denove kantos laŭ la mondo,
ni plu deĵoros
kaj la flegistinoj plu kun ni amoros.
Generalo, la milit' finiĝis,
malamiko venkiĝis, foriris, forfuĝis.
Ne plu restas homoj nun post la monteto,
sed nur pinaj pikiloj kaj silento kaj fungoj
bonaj por tuj manĝi, bonaj por preparo
de funga saŭco por kristnaska festaro,
kiam la infanoj ne enlitiĝemas
kaj protestas per ploro.
Generalo, tiuj ĉi kvin steloj
vere ŝajnas larmoj sur la haŭto helo:
ĉu ili sencas tra l' bru' de tiu ĉi vagono?
Ĝi plenas nur je la duono
kaj ĝi rapidas al la reveno.
Post du minutoj la mateno, preskaŭ hejmo
kaj preskaŭ amo.
RIMMEL (F. De Gregori)
Rimmel
- Trad. Giuseppe Castelli -
Io restas, plu restas inter la helaj paĝoj kaj la paĝoj malhelaj.
Vian nomon mi viŝas for de mia ŝildo,
konfuzante pri ĉiu mia alibio
kaj pri ĉiu via agkialo.
Kiu min kartaŭguris nomis min "la venkanto", sed ciganon kaj trompon
kaj trudeman ontecon, se mi estus nur pli juna
mi detruintus per la fantazio,
mi disŝirintus per la fantazio.
Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova
kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies, kaj
mi havas vian asan kvaron plu(atentu: ili samkoloras).
Vi kaŝu ilin, aŭ kunludu iu ajn;
aŭ ili restu bonaj geamikoj, kiel ni.
Sankta volo de vivo, dolĉa venusulin' el rimmel;
kiel kiam pluvis ekstere kaj vi min demandis,
ĉu hazarde mi konservis tiun foton
kie vi ridetadis sen rigardi.
Kaj la vento pasadis preter via felkolumo, via personaĵo,
kaj kiam mi nekompreninte diris "Jes",
vi diris "Havas vi nur tion ĉi"...
Nur tion havas mi el vi.
Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova
kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies, kaj
mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras).
Vi kaŝu ilin, aŭ kunludu iu ajn;
aŭ ili restu bonaj geamikoj, kiel estas ni.
Le strade di ieri
- Trad. Renato Corsetti -
Mia patro jen ulo normala
tute laŭ sia generacio,
la makzelo al la kortoj parolis
sed mortintoj lin malpravigis,
ili ĉiuj lin bone komprenis.
Kaj pluludas la infano en la korto,
ĵetas ŝtonojn al la mar' kaj ĉielo,
ĉiufoje trafinte je stelo
la okulojn li fermas kaj revas
la okulojn li fermas kaj revas
En Salò la ĉevaloj finmortis pro enuo.
Se vi vetas je nigro, malgajnas.
Mussolini eĉ verkis poemojn,
la poetoj: estaĵoj danĝeraj,
ĉiu diro temas pri trompo.
Mia patro estas knabo trankvila
kaj matene li legas ĵurnalojn.
Li posedas, li pensas, konvinkojn
lia filo nur ŝipo pirata
lia filo nur ŝipo pirata
Kaj ankoraŭ nun restas skribaĵo nigra
sur la muro de mia loĝejo
"la nacia movado finvenkos"
kaj la estroj nun havas trankvilon
kaj kravaton kun taŭgaj koloroj.
Sed ekhaltis la infano en la korto
li laciĝis postkuri la kajtojn,
sidas li ĉe memoroj apudaj
kaj bruoj nun foraj,
li rigardas la muron la manojn.