La kantanto de la senkvalitaj homoj
Fabrizio De André naskiĝis en Ĝenovo la 18an de februaro 1940.
Li produktis 13 diskojn en studio plus kelkajn surbendigitajn dum koncertoj.
En multaj el liaj kantoj li rakontas historiojn de soci-ekskluditoj, ribeluloj, prostituitinoj.
Diversajn liajn kantojn oni konsideras apartenantaj al poezio, kaj oni enmetis en diversaj lernejaj antologioj.
Li valorigis la liguran dialekton, kaj ne nur, li verkis kantojn en napola kaj sardinia.
Post lia morto multaj institucioj dediĉis stratojn, parkojn, bibliotekojn kaj lernejojn al li.
Li apartenas al la t.n. Ĝenova Skolo, ligura medio de kie devenas famaj kantaŭtoroj kiel Luigi Tenco, Gino Paoli, Sergio Endrigo,
Umberto Bindi.
Li ĉiam preferis la “venkitojn”, la homojn kondamnitajn de la leĝo, de la moralo, de la mizero, savotajn lastmomente aŭ venĝotajn
postmorte, pere de Dio kiu pardonas.
Per siaj kantoj, kvazaŭ posteulo de François Villon, li primokis riĉulojn kaj potenculojn kaj absolvis prostituitinojn kaj eĉ
murdintojn, certe malpli kulpaj ol kelkaj grasaj pastroj tiuepokaj. Ilia historio estas historio de maljustaĵoj ricevitaj;
ilia krimo estas por memdefendo, kaj justico kiu kondamnas ilin estas maljusta, ĉar ĝi estas esprimo de socia moraleco kiu ekslkludas
ilin. Nura diferenco inter li kaj Villon estis ke ĉi lasta estis membro de la ekskluditoj, dum De Andrè estis filo de alta burĝularo
el Ĝenovo.
Liaj kantoj estas plejparte paraboloj, metaforoj, aludoj kaj estas influitaj de la Chanson française al kies ĉefa reprezentanto
tiuepoka li inspiriĝis: Georges Brassens. Kaj De Andrè tradukos kaj kantos kelkajn liajn kantoj (Nupta marŝo; Vilaĝa krimo;
La promenantinoj; La gorilo). Sed li estis ankaŭ la itala kantisto kiu plej proksimiĝis al kompon-maniero de grandaj kantistoj kiel
Jacques Brel, Leonard Cohen, Bob Dylan.
Li tradukis kaj kantis ankaŭ kantojn de ĉi lastaj du: Bob Dylan (Romance in Durango) kaj Leonard Cohen (Suzanne, Jeanne D'Arc, Nancy).
Tre timema, li atendis pli ol dek jarojn de kiam li komencis publikigi diskojn (en 1961) antaŭ ol fari koncerton (en 1975).
En liaj diskoj li kantis evangelion, la antologion de Spoon River, la mediteraneon per disko tute en ĝenova dialekto, kaj ne
flankenlasis la modernan epokon per kritika disko kiu per titolo referencas al Aristofano: La nuboj; kie, kiel Aristofano, kritikas
la kondutojn kaj rolantojn de itala moderna epoko.
En la fino de 70aj jaroj li pasigis 4 monatojn, kun sia dua edzino, enprizonigita de siaj rabistoj kiuj liberigis ilin kontraŭ pago
de granda monsumo.
Li mortis pro kancero la 11an de januaro 1999, 59jaraĝa.
Amore che vien, amore che vai
- Trad. Giuseppe Castelli -
Dum tuta sezono postkuri la venton
petante je kiso kaj volante kis-centon.
Vi iun ajn tagon memoros pri ĝi:
la am’ kiu fuĝas revenos al mi.
Vi iun ajn tagon memoros pri ĝi:
la am’ kiu fuĝas revenos al mi.
Kaj vi, kun okuloj kolore aliaj
sed kun en la buŝ’ vortoj same pasiaj,
forgesos post tago aŭ jar’ ĉion ĉi:
la am’ kiu venas forfuĝos de mi.
Forgesos post tago aŭ jar’ ĉion ĉi:
la am’ kiu venas forfuĝos de mi.
Portitan de suno aŭ de frosto sablera,
perditan novembre aŭ tra vento somera,
ĉu ami vin ĉiam aŭ eĉ ne dum hor’?
Ĉar amo alvenas, ĉar am’ iras for.
Ĉu ami vin ĉiam aŭ eĉ ne dum hor’?
Ĉar amo alvenas, ĉar am’ iras for.
ANDREA (F. De André)
Andrea
- Trad. Nicola Ruggiero -
Andrea perdiĝis, perdiĝis, ne scias reveni
Andrea perdiĝis, perdiĝis, ne scias reveni
Andrea havis ja amaton, “Nigra buklaro”
Andrea havis ja doloron, “Nigra buklaro”.
Oni skribis paperen ke li mortis sur tiu flago
Oni skribis subskribon tute oran, ĝin subskribis la reĝ’
Pafita sur montoj de Trento de la mitralo.
Pafita sur montoj de Trento de la mitralo.
Arbarokuloj, kamparano de l’ regno, profilo franceca
Arbarokuloj, soldato de l’ regno, profilo franceca
Andrea lin perdis, li perdis amaton, la perlon plej raran
Andrea en buŝo eksentas doloron, la perlon malhelan.
Andrea kolektadis violojn ĉe l’ randoj de l’ puto
Andrea ĵetadis nigran buklaron tra l’ rondon de l’ puto
Sitel’ al li diris: Sinjoro, la puto profundas
eĉ pli ol la fundo de l’ okuloj de la Nokto de l’ Ploro.
Li diris – Sufiĉas sufiĉas ke ĝi pli profundu ol mi.
Li diris – Sufiĉas sufiĉas ke ĝi pli profundu ol mi.
Bocca di Rosa
- Trad. Pier Luigi Cinquantini-
Oni nomis ŝin Buŝo el floro
kaj ŝi pli ol ĉion, kaj ŝi pli ol ĉion,
Oni nomis ŝin Buŝo el floro
kaj ŝi pli ol ĉion preferis amoron
Je la alveno ĉe la stacio
de la vilaĝo Sankta Pipino
Ĉiuj rimarkis per unu rigardo
ke tute ne temis pri monaĥino
Kelkaj amoras nur pro enuo
kelkaj amoras pro profesio
Buŝo el floro elektis nenion
ŝi amoradis nur por pasio
Sed la pasio ofte kondukas
al kontentigo de sia inklino
tute senzorge ĉu l’ koncernato
estas libera aŭ kun edzino
Buŝo el floro tiel provokis
la koleriĝon pro la ĵaluzo
de la edzinoj kiuj kulpigis
ŝin, ke ŝi ŝtelis edzojn per ruzo
Vilaĝaninoj kvankam klaĉemaj
solaj ne povas komenci tumulton
ilia reago ĝis tiu punkto
tute limiĝis al kelkaj insultoj
La homo facile disdonas konsilojn
kiam ne estas ĝi kiu disputas
La homo facile disdonas konsilojn
eĉ se malofte ĝi bone kondutas
Tiel fraŭlino kun pudoremo,
maljuniĝinta, sen amoremo,
sur si ekprenis iniciaton
doni konsilojn laŭ sia ŝato
La kokritinojn ŝi alparolis
dirante kion ili aŭdi volis:
la leĝo punos la amor-ŝtelon
restarigante edzofidelon
Do ili iris al policejo
por ĉion rakonti al komisaro:
“Tiu putino tro havas klientojn
pli ol legoma superbazaro”
Tiel alvenis kelkaj ĝendarmoj
en uniformo, en uniformo
tiel alvenis kelkaj ĝendarmoj
en uniformo kaj kun la armoj
Por la ĝendarmoj kiel konate
koro nur estas korpa organo
sed tiufoje al la stacio
ili bedaŭris pro la akompano
En stacidomo ĉiuj ĉeestis
de l’ komisar’ ĝis sakristiano
En stacidomo ĉiuj ĉeestis
emociitaj kun ĉap’ en mano
por adiaŭi virinon, kiu,
kiel omaĝon, kiel omaĝon,
por adiaŭi virinon, kiu
portis amoron en la vilaĝon
Afiŝo flava granda
kun ene nigra frazo
diris “adiaŭ Buŝo el floro
kun vi malaperas nia oazo”
Ofte novaĵo originala
rapidas eĉ se ne perĵurnala
Samkiel sago de arko svingas
aliajn homojn tuj ĝi atingas
Ĉe la venonta stacidomo
tuj amasiĝis tre multaj homoj
sendantaj kisojn, ĵetantaj florojn,
aŭ rezervantaj por si du horojn
Eĉ paroĥestro ne malŝatanta
de la beleco la harmonion
inter diserv’ kaj oleo sankta
invitas ŝin en la procesio
Kun Virgulino, unuavice,
kaj Buŝo el floro pli malproksima
jen procesias tra la vilaĝo
la am’ profana kaj am’ sublima.
Il pescatore
- Trad. N. Minnaja - R. Corsetti -
Kuŝante sub la lasta ombro
fiŝisto drivis tra la dormo
sur la vizaĝo sulk' subtila
al subrideto tre simila.
Murdinto venis al la plaĝo
estis infana la vizaĝo
estis timplenaj la okuloj
de aventuroj du speguloj.
Li diris:"Panon donu haste
kaj vinon verŝu seprokraste
al mi soifa kaj malsata
pro murdo nun persekutata!"
Duonmalfermis la okulon
kaj panon rompis la aĝulo
kaj vinon verŝis pro kompato
pri la soifo kaj malsato.
Kaj estis varmo dummomenta
tuj poste kuro kontraŭventa
kun la vizaĝo al la suno
dum fuĝo de minaca nuno.
Pri fiŝkaptisto la memoro
baldaŭ ŝanĝiĝis al doloro
al la sopir' pri knaba gajo
en korto dum jam fora majo.
Ĝendarmoj venis al la strando
kaj laŭte sonis la demando:
"Ĉu vidis vi, ho maljunulo,
murdinton pasi dum forkuro?"
Kuŝante sub la lasta ombro
fiŝisto drivis tra la dormo
sur la vizaĝo sulk' subtila
al subrideto tre simila.
Il suonatore Jones
- Trad. Renato Corsetti -
En rapida polvokirlo
vi vidis sekecon kaj nur ĝin
ĉe mi nur memor’
pri jupo de Ĝeni
dancanta freneze ja for.
Mi sentis mian grundon
vibradi pro somoj jen mia koro
do, kial kultivi
ĝin plue kaj plue
kiel ĝin pensi pli bona.
Kaj liberon dormanta mi vidis
en kampoj kultivitaj
per ĉielo kaj mono
per ĉielo kaj amolascivojn
barita per pikilo-drato.
Sed liberon mi vidis vekiĝi
ĉiufoje ĉe ludado
dum la knabinoj
dis-svarmis ĉe balo
por ebria kamarado.
Kaj poste se homoj scias
jes ili scias, ke vi povas ludi
nepre vi ludu
dum tuta la vivo-iluzio
ĉar vi ŝatas, ke iu aŭskultu.
La fino en kampoj urtikaj
la fino jen: fluto rompita
iom raŭka ridado
kaj memoroj multaj
kaj neniu bedaŭro.
Canzone del Maggio
- Trad. Renato Corsetti -
Ankaŭ se nia ribelo
tute ne estis en via la celo,
se la timo pro la vido
klinigis vian vizaĝon,
se la fajro ne atingis
eĉ vian posedaĵon,
ankaŭ se vi vin taksas kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.
Eĉ se nenio okazas
laŭ viaj burĝaj sentoj,
fabrikoj refunkcios,
kaptitoj: d tri studentoj.
Vi taksis ĝin amuzo
de kio estos malgranda uzo;
klopodu nun vin pensi kvitaj:
vi estas jam envolvitaj.
Ankaŭ se vi ekfermis
viajn pordojn je nia veno,
kiam nokte nin postkuris
la polico je marŝa veno,
ne tuŝis vin la akro
de tiu fimasakro.
Ankaŭ se vin ne tuŝis tio
vi estis tie, laŭ nia opinio.
Ankaŭ se ĉe via pordo
ne plu regas la malordo,
nek estas la ĥaoso
de nia ribela etoso,
eĉ se vi plene fidas
je tio kion vi televidas,
ankaŭ se vi vin verdiktis kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.
Se vi havas opinion
ke ŝanĝis ni nenion,
ĉar vi balotis nove
por la ordo kaj malprove
ĉar elektis vi forpelon
de ĉia ŝanĝo, de ĉia ribelo,
ni venos ree al via pordo,
kaj ni fajfados pri via ordo:
kvankam vi vin kredas kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.
Il cantico dei drogati
- Trad. Renato Corsetti -
Maldungis mi eĉ Dion,
forĵetis mian amon
por fine malplenigi
ĝisfunde la animon.
Mi parolas per vortoj
sed sen form' kaj sen akĉento;
transformiĝas la sonoj
al sensona lamento.
Inter aliaj, nudaj,
mi rampas ĝis la flamo
lumanta super ĉiu
maldeca lud-fantomo
.
Ĉu diros mi al mia panjo, ke mi timas?
Kiu rakontos plu
pri morgaŭoj lumo-plenaj
kiam kantos la mutuloj
kaj mutos ĉiuj uloj ĝenaj?
Kiam reaŭdos mi
la venton tra la foliaro
flustri ĉiujn silentojn
kiujn kaptas vespero?
Mi, jam vidanta nur
la koboldojn el vitro
min malkaŝe spioni,
ridi pri mia putro,
ĉu diros mi al mia panjo, ke mi timas?
Kial ne faris oni
la rubujojn taŭge grandaj
por tagoj foruzitaj,
kaj noktoj plurestantaj?
Kaj kiu estas ajn
la forpelisto de l' suno
ĝin ŝovanta ĉiutage
surscenejen por la mateno?
Kaj kiu, ĉefe kiu,
naskis min al mondo nia
kaj vivigas mian morton
kaj eĉ kun anticipo tia?
Ĉu diros mi al mia panjo, ke mi timas?
Elĉerpe de la luo
de mia korp' idiota
alvenos la premio
samkiel juĝ' bon-nota.
Oni per mi admonos
al tiuj, kiuj uzas
la cerbon kiel pilkon
kaj per ĝi sin amuzas
provante ĝin forĵeti
trans tiu starigita limo
kiun desegnis iu
je l' rando de la senfino.
Ĉu diros mi al mia panjo, ke mi timas?
Bonvolu do instrui min
per alfabeto alia
ol la skrib' kiun uzas
tiu ĉi malvirto mia.
La canzone di Marinella
- Trad. Giuseppe Castelli - Renato Corsetti -
Pri Manjo diros mi la tutan veron
ŝi falis dum printempo en riveron;
kiam la vento vidis ŝian belon
el la rivero portis ŝin sur stelon.
Sola kaj sen memoro pri malĝojo,
vi iris sen amrevo laŭ la vojo;
sed venis reĝo sen iu ajn krono
tri fojojn li pordfrapis kun propono.
Kiel la luno blankis la ĉapelo
kaj kiel amo ruĝis la mantelo;
kaj sekvi tuje lin vi estis preta
samkiel kajton sekvas knabo eta.
Okuloj varme belis sub la suno,
okuloj lace belis sub la luno;
li viajn lipojn kaj hararon buŝis
kaj per la man’ talion vian tuŝis.
Kaj daŭris la ridetoj kaj la kisoj
ĝis fine restis sole la irisoj
vidantaj per okuloj de la steloj
ke tremis vi sub nokta la ĉielo.
En la riveron laŭ la onidiro
vi falis glite dum la hejm-reiro,
sed li ne volis kredi vian morton
cent jarojn li plu frapis vian pordon.
Jen kanto nur pri vi, ho Manjo bela!
vi loĝas nun en domo sur la stelo;
samkiel la printempaj etaj floroj
nur tagon longis viaj vivohoroj.
La canzone dell'amore perduto
- Trad. Giuseppe Castelli -
Memoru, burĝonis violoj
ĉirkaŭ niaj paroloj:
“Ni neniam lasos nin, neniam ajn”.
Ĉu nun ripetiĝu tiu afero?
Sed kiel rapide, ho kara, malfloras ĉiu floro,
tiel por ni
la amo ŝiranta la harojn perdiĝis jam;
plu restas nur kelka malvigla kareso
kaj multe da forgeso.
Kaj kiam vi trovos en mano
la florojn velkintajn pro l’ suno
de aprilo jam tre fora,
sopiros vi tre;
sed jam la unuan trovitan surstrate
vi tuj kovros per oro kontraŭ kis’ ne donita
kaj plia amo nova.
Kaj jam la unuan trovitan surstrate
vi tuj kovros per oro kontraŭ kis’ ne donita
kaj plia amo nova.
La guerra di Piero
- Trad. Renato Corsetti -
Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa granda papavo
Apud la bordoj de mia rivero
mi volas vidi nur fiŝan laŭnaĝon
ne plu kadavrojn en tre juna aĝo
kiujn forpuŝas la flu' al infero
Tion vi diris dum lasta somero
nun kun aliaj en kota la tero
vi trejnadas malĝoje pro endo
kaj neĝon kraĉas al vi frosta vento
Haltu vi Piero, haltu momenton
kaj vin surblovi permesu la venton
ĝi flustru la leĝon de ĉiu batalo
se donas vi vivon, jen estas medalo.
Sed vi ne aŭskultis pasadis la tagoj
kaj la sezonoj kaj multaj fiagoj
kaj vi forfuĝis armean la flagon
estis printempo kaj tre bela tago.
Dum vi kunportis animon tornistre
vi vidis homon ja kvazaŭ prodistre
li havis saman pripenson en koro
sed de la vesto malsaman koloron
Pafu lin, Piero! Pafu lin lerte!
Kaj por finmurdo pafu lin certe!
Ĝis lia falo rapida al grundo
ĝis lia morto la morto de hundo
Kaj se vi celos ja rekte la koron
li havos tempon nur por la foriro
sed al vi tempo ne mankos por miro
miro pri homo kaj lia doloro.
Dum havas vi tian senton anime
li tuj turniĝas, vin vidas, ektime
abrupte fajras la armilaro
malgraŭ de vi kompleza la faro
Vi falis al tero sen veo sen krio
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke via vivo jam longas neniom
ke ne plu estos reven' eĉ por iom
Vi falis al tero sen veo sen krio
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke tiu estos la lasta vivsceno
pro vi neniel estos reveno
Ninjeto mia pro morto en majo
min kaptas multa eĉ troa malgajo
Ninjeto mi al la nigra infero
preferus iri dum vintra vetero
Kaj dum vin gapis de l' sulkoj la greno
pafilon tenis vi per forta teno
vortojn vi tenis ja firme en buŝo
kiuj ne likvos pro suna la tuŝo.
Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa granda papavo.
La morte
- Trad. Emanuele Venezia -
La morto ja venos subite,
kun ciaj okuloj kaj lipoj;
malpeze ĝi cin blankvualos,
kaj en la dormon kun ci falos.
Dum dormo, senag’ aŭ batalo,
ĝi venos sen ia signalo:
la mort’ senhezite ja trafas,
ne vokas ĝi, nek tamburfrapas.
Dieca virin’ en font’ hela
cin mem refaranta plej bela,
la mort’ eĉ al ci donos tuŝon;
rabos ĝi l’ mamojn kaj la buŝon.
Ĉefpastroj, markizoj, reĝidoj,
tra l’ pordo vi ploris ŝafide;
por ĉiuj fidolĉegvivintoj
morti ja estos tre acide.
Ho homoj senhavaj, nehonte
portintaj katenojn ploronte,
eliri vin ne suferigis
ĉar ja la mort’ al vi amikis.
Kavalerian’, ci per lanco,
el orientgrund’ ĝis Provenco,
fiere disdonis mortpikojn
ploraĉigante l’ malamikojn,
sed kontraŭ la finmalamiko
nuliĝas de l’ forto l’ efiko:
lancpik’ nepre ne fruktoportas,
ĉar ja la mort’ neniam mortas.
Crêuza de mä
- Trad. Renato Corsetti -
Ombroj de homoj, homoj de la maro,
de kie kaj al kie tiu aro?
El loko, kie luno estas nuda
kaj penas gorĝe tranĉa ilo truda
kie dio nur radias sur azeno
dum la diablo estas suvereno
ekster la aìmaron por sekigi Dria-n
ĉe la fontano apud domo lia.
La domo ŝtona, kiu estas tie?
Ne estas li maristo laŭmetie,
luganaj uloj kaj putinaj filoj
de fiŝoj ili ŝatas nur la flugilojn
bonaj knabinoj, taŭgaj por la domo
kaj rigardeblaj tute sen kondomo.
Kion li donos al ventroj malplenaj?
Manĝi kaj trinki kaj aĵojn festenajn,
frititajn fiŝojn, blankan Portofinon
ŝafidajn cerbojn en la sama vino
lazanjon faritan en saŭco vianda
pasteĉo de tegol-leporo granda.
Kaj en la vin-boato ni ŝipos sur la rokoj
migrantoj ridaj, en okulaj hokoj.
Ĝis rikoltebla iĝos la mateno
frato de inoj, frato de jasmeno
mastro de akva kaj sala ŝnuraro
liganta al ĉi vojo, mulvojo de maro.
Prinçesa
- Trad. Renato Corsetti -
Mi estas ŝafo kaj bovino
kaj de la bestoj ludkamarado.
Mi estas ino kun malferma bluzo
kun etaj mamoj por suĉado.
Kaj sub la brovojde tiuj arboj
min oni naskis en duonhelo.
Panjo nur estis la horizonton
ĉar estis fora la ĉielo.
Kaj Ferĉjo estas kiel filino
li portas kafon kaj tapiokon.
Lin memorigi, ke estas viro,
estos instinkta forta voko.
Antaŭ spegulo mi sen cenzuroj
fermas okulojn kaj revas pri-vesta
eta vagino inter la kruroj.
Duone dorme en aŭtobuso
mi lasas kamparan la infanecon.
Al la foiro de la deziroj
mi iras esti de ĝusta speco.
En la kuirejoj de la pensionoj
miksiĝas revoj kaj hormonoj.
Je la mateno estos spektaklo
ĉar tiuj semoj faras miraklon.
Ĉar Frenjo estas vera filino
kiel filino ŝi volas amori.
Rezistas Ferĉjo, vomas sen fino
la tutan korpon li sentas dolori.
Poste ĥirurgo mamojn, talion
modlas dum pinto anestezia
ĝis mia korpo similas ministro
apud la strando de Bahia,
Rideto dolĉa de verda folio.
Mi levas fingrojn de lia hararo
kiam veturiloj ĵetas lumon
al mia vivo kaj ĝia scenaro.
Jen trafik-blokoj da deziroj:
de la sidvangoj viro kroĉpendas
en mia karno kaj miaj lipoj
unu traglitas, unu atendas.
Kaj estas Fernjo nur silka pupo
ĉar mortis Ferĉjo en mia sino
estas fajreroj de sama stelo
lume brilanda laŭnome Princino.
Al advokato el Milano
donas Princino nun sian koron
kaj ree kulpan promenadon
en duonombro de koridoro.
Kamparo, ĉielo, vojeto,
lernejo, preĝejo, la honto, la robo,
la virino, la ungo-lako, spegulo,
lip-ruĝo, la timo, la vojo,
la fasonistino, la kapturniĝo,
la sorĉo, la magio,
aŭtomobiloj, polico,
la laco, la digno,
la fianĉo, la fiulo,
la sinjoro, la porkulo,
la malbonŝanco,
la ebrio, la batoj,
la karesoj, la malsukceso, la naŭzo,
la belo, traviv’.
Carlo Martello
- Trad. Renato Corsetti -
Reĝ' Karlo batalis kun la maŭro
nun kronas lin per laŭro
la danka patroland'
la suno printempa varme klaras
rebrilas l' armilaro
de l' venka triumfant'.
La sango de l' reĝ' kaj malamiko
makulas la tunikon
per sama la kolor'
sed pli ol la brulo de la vundo
sentiĝas en profundo
la pikoj de amor'.
Milit' estingas emon al gloro
por la venkanto serĉinta honoron
sed ĝi ne lasas momenton por ĝui amoron
Kiu devigis edzinon tre ĉarman
porti sur korpo ĉastzonon malvarman
riskas perdi ŝlosilon kurante
en batalon plej varman.
Ĉi-vorte lamentis reĝ' kristana
kliniĝas ondo grena
lin kronas la florar'
de brava venkint' la ŝtalan bildon
la lancon kaj la ŝildon
spegulas fontan-klar'.
Subite, ĉu ver' aŭ iluzio?,
sur akvo la vizio
de am' aperas nun:
la blonda hararo mamojn nudajn
defendas de la krudaj
radioj de la sun'.
"Neniam vidis mi jam tian belon,
neniam plukis mi jam tian stelon"
diras reĝ' Karlo glitante rapide de l' selo.
"Ne proksimiĝu, ho vi kavaliro,
estas mi ĝuo nur por unu viro,
fontan' pli facila satigu soifan deziron".
De l' drasta parolo surprizita
sentante sin mokita
li haltis tuj kun gap'
sed povis la malsat' pli ol doloro
li helmon kun furoro
deprenis de la kap'.
Ĝi estis armil' lia sekreta
de Karlo jam uzita
en dubo pri sieĝ':
al la ino aperis nazohoko
vizaĝ' inda je boko
sed estis ja la reĝ'.
Se vi ne estus la suvereno",
(Karlo la longan glavegon demetas)
"montri deziron forkuri ne estus ja peno;
sed ĉar vi estas por mi la sinjoro"
(Karlo la tutan kirason forĵetas)
"devas mi cedi min nuda je ĉiu pudoro.
Li estis tre valora kavaliro
kaj eĉ en ĉi turniro
triumfis li ĝis cel'.
Kaj poste ĉe l' fin' de l' amduelo
surgrimpi sur la selon
li provis kun ŝancel'.
Subite lin kaptis ĉe l' femuro
kaj al sinjor' fakturon
prezentas la knabin':
"Nu, ĝuste ĉar vi estas ja la moŝto
la rabatita kosto
nur estas frankoj kvin".
Ĉu estas eble pro mil diablinoj,
ke amaferoj en miaj landlimoj,
devas regule solviĝi ĉe aĉaj putinoj!
Kaj pri la prezo nur estus dirite,
ke mi memoras ke antaŭmilite
pri prezo trifranka estis ja konsentita.
Post diro kondutis li fripone
kaj saltis tuj leone
sur dorso de l' ĉeval'.
Vipante la beston senprokraste
li malaperis haste
en la fundo de la val'.
Reĝ' Karlo batalis kun la maŭro
nun kronas lin per laŭro
la danka patroland'
la suno printempa varme klaras
rebrilas l' armilaro
de l' venka triumfant'.
RIMINI (F. De André)
Rimini
- Trad. Renato Corsetti -
Tereza sekokule
gapas al la maro
por ŝi, ido de piratoj,
estas kliŝa faro
Tereza silentemas
ŝiaj lipoj skvamas
ŝi montras al mi amon perditan
en Rimini somere
far la sankta inkvizicio
eble perdita en Kubo
dum la revolucio
aŭ en Nov-jorka Haveno
dum sorĉistinĉasado
aŭ eble neniloke
sed neniu ŝin kredas.
Kaj Kolombo ŝin vokas
el sia portoseĝo
ŝi malŝlosas liajn ĉenojn
kaj refaldas la littukojn
"Por malĝoja reĝ' kristana" li diras
"mi eltrovis regnon
kaj li disbuĉis gin
sur kruco el ligno
dufoje mi eraris
dufoje pro tro-saĝo
aborti Amerikon
kaj gin rigardi kun domaĝo
sed vi, sed vi, la homoj
sub velo-horizontoj
ne donacu promesolandojn
al ne-plenumontoj".
Nun Tereza el "Harry's Bar"
gapas al la maro
pro ŝi, ido de spicistoj,
esta kliŝa faro
ĉe la kolo pendas klingo
ŝi maljunas jam jarcenton
mi pri ŝi malmulton scias
sed verŝajne ŝi ne fias
"Unufoje mi eraris" ŝi diras
"unu foje pro tro-saĝo
aborti idon de strandgardisto
kaj ĝin rigardi kun domaĝo
sed vi, sed vi, en Rimini
kun glaciaĵoj kaj turistoj
neniam vi plu vetu
pri la ido de spicistoj".
Fiume Sand Creek
- Trad. Renato Corsetti -
Ili prenis nian koron
sub kovrilo tre malhela
sub mortinta eta luno
dormis ni en sonĝo bela.
Estis junulo-generalo
turkiskolora uniformo
estis junulo-generalo
ido de norda ŝtormo.
Arĝentas nun dolaro
surfunde de Send-krik.
Malproksimis niaj viroj
laŭ la spuroj de bizonoj.
La muziko kiu foris
ade iĝis pli malfona.
Ree fermis mi okulojn
sed mi estis daŭre tie.
Mi demandis mian avon
"Ĉu ĉi tiu estas revo?"
Jes, foje kantas fiŝoj
surfunde de Send-krik.
Kaj mi sonĝis tiom forte
ke elfluis sang' el nazo.
Fulmotondro en orelo
en alia paradizo
kaj la larmoj pli malgrandaj
kaj la larmoj tre pli grandaj.
Kiam la ardo de la neĝo
floris per helruĝaj steloj.
Nun infanoj dormas
surfunde de Sed-krik.
Kiam la suno levis la kapon
trans la ŝultrojn de la nokto
restis nur hundoj kaj fumo
kaj dispelitaj tendoj.
Sagon pafis mi al ĉielo
nur por igi ĝin elspiri
sagon pafis mi al vento
nur por igi ĝin elsangi,
de la tria sago plue
al la fundo de Send-krik.
Via del Campo
- Trad. Aldo Grassini -
Strat’ de l’ Kampo: ulino ama,
grandokula, kolor’ folia,
nokte staras ĉe pordo sia,
vendas ĉiam la rozon saman.
Strat’ de l’Kampo: jen knabineto
kun la lipoj kolor’ de roso,
okulgriza kiel l’etoso;
floron naskas ĉiu paŝeto.
Strat’ de l’ Kampo: kaj jen putino,
grandokula, kolor’ folia;
se vi estas amfantazia
ne bezonas koni la nomon,
vi vin sentas fluganta homo.
Ŝi rigardas kun ridmieno.
Vi ne pensis, ke la edeno
vin atendas en tiu domo!
Strat’ de l’ Kampo: simplulo iras
por petadi ŝin edziniĝi;
li ŝin vidas ŝtupar-foriĝi,
ĝis kurtenojn ŝi ferme tiras.
Amu, ridu, se am’ respondas!
Ploru, ploru pro mank’ de tio.
Diamantoj naskas nenion,
de sterkaĵo naskiĝas flor’!
Diamantoj naskas nenion,
de sterkaĵo naskiĝas flor’!
Il pazzo
- Trad. Renato Corsetti -
Vi povus posedi en vi tutan mondon
sen eblo rakonti pri ĝi al la rondo
kaj lumo dumtaga dividas la placon
vilaĝo ridanta, stultulo sen pazo
kaj eĉ nokte vi ne povas trankvili
ili sonĝas pri si, kaj vi sonĝas pri ili.
Jes ankaŭ vi serĉus la vortojn tre glatajn
se ili nur estus ja nur aŭskultataj
por brili sufiĉas parkeri folion
mi provis la tutan enciklopedion.
Kaj post framasono, frizisto kaj fezo
aperis nur unu kapvorto, frenezo.
La vivo min ĝenis kaj eĉ embarasis
ĝis mi en psiĥejo trankvilo forpasis
mi dormas neĝoje kun tuta la aro -
sed fine en kapo ĉe mi estis klaro
da vortoj mi trovis nun tutan volumon
mi tamen bedaŭras de l’ suno la lumon.
Kaj mi pludonacas per sama fervoro
el karno nun kreskas kaj herbo kaj floro
sed vivo nur restas en preĝaj formuloj
de homoj plorantaj pro siaj stultuloj
dirantaj plu moke per egas sintezo
pro morto li fuĝis el sia frenezo.
Fila la lana
- Trad. Renato Corsetti -
En milito de Valŭa'
de Brian' la grafo mortis.
Ĉu li estis ulo brava
ni ne scias, ne jam certe;
sed grafino forlasita
bedaŭrante lian morton
dum jarcentoj kaj jarmiloj
ŝi ploradis sian sorton.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.
Jam centope kaj milope
nun revenas la arme'
al familioj ili alvenas
al la urb' kaj al sia ej',
sed grafino forlasita ne retrovos sian amon
kaj la koron ne varmigos
de l' kamen' la granda flamo.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.
Kavaliro en batalo
vi ne konas malkuraĝon
estu akra via glavo
kaj fiera la vizaĝo;
al ŝturmanta malamiko
estu trafa kontraŭstaro:
vin atendas malpacience
ŝi malantaŭ la remparo.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.
Terzo Intermezzo
- Trad. Nicola Ruggiero -
La polvo la sango la muŝoj l' odoro
en stratoj en kampoj la homoj al morto
kaj vi nomas ĝin milito sen scio pri ĝi
kaj vi nomas ĝin milito sen klariga kial'.
Aŭtun' en okuloj, somero en koro
la emo por doni, l' instinkto por havi
kaj vi, vi ĝin nomas amo sen scio pri ĝi
kaj vi, vi ĝin nomas amo sen klariga kial'.