AMERIKA SUD' (P. Conte)

Sudamerica

- Trad. Giuseppe Castelli -

Kurten' teatra aŭ mortinto-tuko:
la tag' sur la domegoj ĉe l' tropiko.
Provu esperi dum vi vivas dece
fariĝi milionulo estontece.

Viro veninta el la malproksimo
havas la geniecon de Schiaffino,
sed pie tuŝas panon en panejo
vidante stelojn for en Urugvajo.

Ho, amerika sud', amerika sud', amerika sud'.
Ho, amerika sud', amerika sud', amerika sud'.

Sur unu krur' atendas ar' dancista:
de plia rumbo jen almozo lasta.

Ho, amerika sud', amerika sud', amerika sud'.
Ho, amerika sud', amerika sud', amerika sud'.

La gesto ĉe l' tropiko estis praa -
ĝi arkis de l' seren' ĝis ŝtormo brua;
vidu do kiel longas la veturo
de l' damaĝito ĝis la asekuro.

Ne povas taŭzi lin la vento kruda.
Pri Di' li diras "estas tre apuda",
sed montre tra l' eben' al la ĉielo
li zumas lipe laŭ aviadilo.

Ho, amerika sud', amerika sud', amerika sud'.
Ho, amerika sud', amerika sud', amerika sud'.

Sur unu krur' atendas ar' dancista:
de plia rumbo jen almozo lasta.


immagine divisoria delle canzoni

ONDON POST ONDO (P. Conte)

Onda su onda

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi kompatinda, ĉu ne?
En la malhel' mi timas tre.
La akvo frostigas min,
jam proksimiĝas mia fin'.
Mi defalis de la ŝipo, mi defalis
dum okazis ŝipa balo...

Ondon post ondo
la maro forportos min
al la sencelo,
en la manojn de sorta strangega kruelo;
ondon post ondo
mi iras for pli kaj pli,
lampire perdiĝas la ŝip' en la blu': ne plu
saviĝos mi.

Sara, ĉu vi rimarkis?
Vi ade dancas plu kun li,
fermitokule vi premas lin,
Eble, sed ne tro gravas...

Insula ĉarma graci',
dolĉa klimato ĉirkaŭ mi;
la palmoj kaj la bambu'
kaj la senlima mara blu';
dum mi kuŝas kaj la suno min sekigas,
la vidaĵo revinstigas...

Ondon post ondo
ĉi tien portiĝis mi:
ritmoj amkantaj,
framboj, bananoj, virinoj ĉarmantaj;
ondon post ondo
mi alkutimiĝis jam:
neniam de vi al mi venis ĉi tiaj ĝoj',
feliĉ' kaj am'.

Sara, ĉu vi rimarkis?
Vi tamen dancas plu kun li,
fermitokule vi premas lin,
Sara, sed ne tro gravas...


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo