KAJ LA VIVO, LA VIVO (Cochi e Renato)

E la vita, la vita

- Trad. Giuseppe Castelli -

Kelkaj ĉiam suferas pro amo,
kelkaj nur pro fuŝita penalo,
kelkaj male suferis nur fojon
kaj decidis tuj ŝanĝi la vojon:
mi foriru, se kien foriri,
se entute foriri? Ĝis

al golantoj per ĉia rimedo
aŭ nur per la maldekstra piedo;
kelkaj havis tro da akcidentoj,
kelkajn ĉiam timigas serpentoj
kaj revenas ideo foriri
sed kien iri se iri?

Kaj la vivo, la vivo,
kaj la viv' estas bela, tre bela,
kaj sufiĉas protekto ombrela
kaj la pluvo ne ĝenas:
festotago alvenas.

Kaj la vivo, la vivo,
kaj la viv' estas nekomprenebla
kaj sufiĉas person' malafabla
kun rompita kranio:
festofino, jen ĉio!
Kelkaj iam tre ĝuis furoron
kaj ankoraŭ ne ŝanĝis koloron;
kelkaj povas eĉ estri urbestron,
kelkaj devas transalti fenestron
kaj denove decidas foriri,
sed kien iri se iri? Ĝis

al aŭdantoj la matĉon radie,
al irantoj ĝin vidi taksie;
kelkaj havas ĉe l' koro tertremon,
kelkaj havas alian problemon
kaj ripetas "mi devas foriri",
sed kien iri se iri?

Kaj la vivo, la vivo,
kaj la viv' estas bela, tre bela,
kaj sufiĉas protekto ombrela
kaj la pluvo ne ĝenas:
festotago alvenas.

Kaj la vivo, la vivo,
kaj la viv' estas nekomprenebla
kaj sufiĉas person' malafabla
kun rompita kranio:
festofino, jen ĉio!

Kaj la vivo, la vivo,
kaj la viv' estas stranga, tre stranga
kaj sufiĉas jupeto mallonga
kaj knabina ĉeesto
kaj revenas la festo.


immagine divisoria delle canzoni

KANTAĴO INTELIGENTA (Cochi e Renato)

Canzone intelligente

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi ŝatus kanti, ĉu ne,
kantaĵon tre inteligentan.
Logikon nepre sekvu ĝi fundamentan,
ĝi estu plena je retorik' talenta:
ĝi estu ja kantaĵo inteligenta,
samtempe orienta kaj okcidenta.

Jen kantaĵo tre inteligenta:
kantos ĝin homaro malsilenta.
Jen kantaĵo tre inteligenta:
eble kantos ĝin,
eble dancos ĝin,
eble dancos ĝin
stultul' en blu'.

Necesas io (ho ve!)
por furoraĵo intergenta:
necesas nepre la logik' fundamenta.
La diskoeldonejo subtegmenta
sen kulposento kaj sen ajna pento
merkatas la kantiston sen atento.

Jen kantaĵo tre inteligenta:
kantos ĝin homaro malsilenta.
Jen kantaĵo tre inteligenta:
eble kantos ĝin,
eble dancos ĝin,
eble dancos ĝin
stultul' en blu'.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo