LA LUPO (M. Castelnuovo)

Il lupo

- Trad. Pier Luigi Cinquantini -

Homoj certe konas la fusiloforton
nun ke mi ĝin vidis eĉ mi konas ĝin
sed ĉu ili scias kio estas morto?
Morto certe estas nur de mi destin'.
Homoj certe scias kio estas amo
nun ke mi vin vidis, eĉ mi konas ĝin
lasu min vin flari en ĉi am-elano
juna solulino, mia kunulin'
enamiĝos vi, se vi min rigardas
surpriziĝos vi... tiam vi rimarkos min
Homoj kiuj el montetosupro venas
jam de kelkaj lunoj ilin vidis mi
homoj jam rimarkis, ke nun ekmatenas
sekvu, kunulino, min forfuĝu ni.
Homoj kiuj povas mastri siajn sentojn
homoj kun la aro, ilin konas mi
homoj kun fusilo longa pli ol dentoj
iros al preĝejo por primok' de Di'
Enamiĝos vi, se vi min remordas
surpriziĝos vi, estas mi mordanta vin.
Posttagmezo jam ĉirkaŭas la pejzaĝon
homoj tion scias jen ilia ven'
eĉ se ni tutsolas, havas pli kuraĝon,
de l'arbaro restos ili ĉe l'marĝen'
sed homo estas mastro, scii li ne povas
estas mi l'fremdulo, diras tion li,
antaŭ kelka tempo, plu kolero novas,
tie ĉi l'fremdulo estis nure vi
Enamiĝos vi al fremdulo via
surpriziĝos vi, kaj mi mordos vi eĉ pli
Homo certe scias kio estas vivo
plirapidu kuron, oni celis nin
nin surprizas brilo: pafo de fusilo
diru, ĉu vi ludas? Ne, ne diru "ne"!
Juna kunulino eble vi nur dormas
homo ekridetas, scias mi pro ki'
vian vundon lekos ĉiam mi kun morno
hom', se vi kuraĝas, prenu ankaŭ min.
Enamiĝos vi prizonulon vian
surpriziĝos vi, enamiĝos vi al mi.
Sur la pejzaĝon falas la vespero
poste amo nia dormos plu kun vi.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo