MIA KOR' FARAS "ĈOK" (L. Carboni)

Il mio cuore fa "ciok"

- Trad. Giuseppe Castelli -

Eble iam ni repripensos: estas ni tiaj ĉi.
Vi: la frizo. Mi: en krizo... Ĉio bonas por ni (malpli aŭ pli).
Ĉu sin vesti kaj sin kombi por la hasta ekster',
aŭ en lito kun kalsono, aŭ pli bone sen?
Daŭra penso en mia menso, mi certas, ke restos vi;
eble iam, post kelkmonato, aŭ post la fina bato...
Estas ni tiaj ĉi, ja tiaj ĉi.
Do, amo, ne diru pri stop mian koron sub la ŝok'.

Mia kor' faras "ĉok",
mia kor' batas je rok';
mia kor' ĉe la stop,
mia kor' sub ŝok'.

"Eble iam ni reamikos": tia estas la dir'.
Mi tranĉitas, vi min fritas kaj iras vi (sed kien vi?).
Daŭra io, fluga folio tra mia domaĝvent':
eble iam, post eble jaro, ni iros al bazaro...
Falas ni tiel ĉi, ni samas al ni;
do, amo, metu verdon ĉe l' stop: mia kor' estas sub ŝok'.

Mia kor' faras "ĉok",
mia kor' batas je rok';
mia kor' ĉe la stop,
mia kor' sub ŝok'.


immagine divisoria delle canzoni

VI, KIUN NE KONAS MI (L. CARBONI)

Te che non so chi sei

- Trad. Giuseppe Castelli -

Malrapide mi stiras por ke ni parolu nur iom plu.
Ĉu vi min helpos? Mi ne plu rekonas min. Komprenis vi ankaŭ, ĉu?
Kelkajn fojojn timon sentas mi;
kelkajn fojojn timon sentas mi,
timon ne ŝanĝi...

Timon ne ŝanĝi plu, timon ne ŝanĝi plu,
timon ne ŝanĝi plu, timon ne ŝanĝi plu,
timon ne ŝanĝi plu.

Mi vin ĵuras: neniam dirus mi tion al iu.
Kaj mi hontas paroli eĉ al vi, kiun ne konas mi.
Kaj kelkfoje timon sentas mi;
kelkajn fojojn timon sentas mi,
timon ne ŝanĝi...

Timon ne ŝanĝi plu, timon ne ŝanĝi plu,
timon ne ŝanĝi plu, timon ne ŝanĝi plu,
timon ne ŝanĝi plu, timon ne ŝanĝi plu,
timon ne ŝanĝi plu, timon ne ŝanĝi plu,
timon ne ŝanĝi plu, timon ne ŝanĝi plu,
timon ne ludi plu, timon ne trovi plu,
timon ne serĉi plu, timon ne preĝi plu,
timon ne ami plu.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo