Tutto il resto è noia
- Trad. Giuseppe Castelli -
Nu, jes ja, rendevuo -
la emocio, la interna skuo.
La vespermanĝon plani plej zorgeme,
vin razi pli atente ol kutime,
la aŭto ĵus lavita, ja finfine:
ĉi tiun ŝancon indas uzi bone -
jes, sed krom tio ĉi
restas nur enuo
(ne, mi ne diris "ĝuo"),
enu', enu', enuo,
damne, nur enuo...
Jes, la kiso unua -
denove trompas vin naivo kora.
Brakumo longa, iluzio pura,
neniel celas vi je flirto nura.
Vi diras ĝustajn frazojn ĝustmomente
kaj pensas "Mi sukcesis, evidente" -
jes, sed krom tio ĉi
restas nur enuo
(ne, mi ne diris "ĝuo"),
enu', enu', enuo,
damne, nur enuo...
Kaj la nokto amora
post ordigado de l' loĝej' plurhora:
surlite la kompleto belkolora,
la precizeco de horloĝ' valora.
Unuanokte iĝas ja pruvende,
ke pri amor' plej lertas vi tutmonde -
jes, sed krom tio ĉi
restas nur enuo
(ne, mi ne diris "ĝuo"),
enu', enu', enuo,
damne, nur enuo...
Jes, ne pasis unu jaro,
sed kio restas el la sent' iama?
Nur kopiaĉo, parodio lama,
vespere la silento ĉiam sama.
Amikojn vokas vi al hejma festo
por distri vian kapon per balasto -
