AKVOPULO (Angelo Branduardi)
La pulce d'acqua
- Trad. Giuseppe Castelli -
Vian ombron akvopulo prenis for
kaj nun vi ne fartas bone,
kaj la muŝ’ aŭtuna de vi premita
ne emas al pardon’.
Al la akvo de l’ rivero eble vi
tro klinis vin fripone.
Vi reen vokas la ombron, ĉu?
Sed ĝi ne venos plu.
Vian ombron akvopulo prenis for
kaj nun vi ne fartas bone;
la serpento verda de vi premita
ne emas al pardon’.
Kaj nun vi povas sole kanzoni
por igi ĝin pardoni:
vian ombron reen pro skrupul’
donos la akvopul’.
LA LUNO (Angelo Branduardi)
La luna
- Trad. Giuseppe Castelli -
Subite iun tagon
ne emis plu la lun'
de tiel for rigardi al la ter’.
Ŝi kaptis do kometon,
sin kovris per mantel'
kaj paŝis ĝis la fino de l' ĉiel'
kaj tre miris, ke
tiu blanka ebeno
ne estas neĝo.
Vundite ĉe l' piedoj
pro akraj ŝtonoj ŝi
plorante, kaŝe, devis kuri for.
Fronti nudpiede
la mondon estas peze tro.
Ŝi nun de supre ĝin spionas do.