ĜIS LA REVIDO (Umberto Bindi)

Arrivederci

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ĝis la revido.
Manpremu min kaj ridetu:
ne necesas plor';
ĝis la revido
ankoraŭ plian fojon,
kun singardema kor'.

Ni ludis per amo, defiis
amon naive;
kaj nun ni ŝajnigas disiĝi
ne definitive.

Ĝis la revido:
mi de vi malaperas.
Ni salutu nin.
Ĝis la revido:
temas pri adiaŭo,
sed ĝi ne glutu nin.

Dum nia lasta manpremo,
kiel amikoj sinceraj
ni diras kun eta rido: ĝis la revido.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo