Cent'anni di meno
- Trad. Giuseppe Castelli -
Kuŝe sur herbo kaj floroj de kampo,
perdiĝe, pluge por ontaj bonŝancoj,
kun sentoj plenaj je volo de vivo
kaj en la poŝoj esper-pozitivo,
ni al la mamoj fidadis pasie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Kiam virinon estigis nebulo
kaj el la lipoj ŝi roson gutigis,
kaj ŝiaj haroj je fojno odoris,
je la tagiĝo la himnoj sonoris
kaj el la buŝo disiĝis al ĉie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Pafila milo nuliĝis pro kiso:
ni tiam kredis je paco tutmonda;
sufiĉis dolĉa rideta rigardo
kaj komenciĝis brakumo dancronda.
Eĉ pluvegado limiĝis gracie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Trans horizonto plej klara kaj hela
naskiĝis nur mateniĝoj de paco;
malsato, frosto, nigrega pan-peno,
aĉa regado de iu kreteno
en ĉielbluon fumiĝis magie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Blindiga lumo venis niajn okulojn
rozkoloriĝis por ni la irejo;
la profitantojn de kontraŭmoralo
kaj la murdintojn de povra ĉevalo
for de la trajno ni pelis malpie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Apud la bordojn de lago el pano
la tutan kreitaĵaron ni portis;
poste ni kantis kantaĵojn pri amo
kaj senvestiĝis, kaj belis, kaj fortis;
kaj ni amsatis plenkore, ebrie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Malsuper steloj, aŭ en la drinkejo,
postigadante la iron al lito,
ni flugis Marson aŭ Lunon kaj ĝojis
pro nura interaŭskulta profito;
je la morgaŭo ni kredis sendie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
A muso duro
- Trad. Giuseppe Pascucci - Giuseppe Castelli -
Nun kion fari? Vere mi ne scias;
mi frostas kaj mi sentas min en solo.
Mi ĉiam skribis versojn per skribilo
kaj ne laborajn taskojn por kontrolo.
Min naŭzas ĉia porka hipokrito
de l’ konstruantoj de fikariero,
ŝtelantoj de salajro sen merito
per iaj servoj preter la laboro.
Miajn kantojn kantos mi dum mi surstratos
kaj alfrontos mian vivon spitmiene:
sen patrujo kaj sen glavo, mi soldatos
kun pied’ en la iamo kaj rigardo malfermita fidoplene.
Mi pagis kvar jarcentojn jam da vivo
kaj longe mi vojaĝis tra l’ dezertoj
ĉar simple mi deziris fari ion,
ĉar mi soifis je vojaĝ’ kaj spertoj.
Ĉu nun mi devus verki miajn kantojn
laŭ ies regularo, ies certoj?
Ĉu eble vesti min laŭ ĵusa modo
kaj montri min stultulo dum koncertoj?
Miajn kantojn kantos mi dum mi surstratos
kaj alfrontos mian vivon spitmiene:
sen patrujo kaj sen glavo, mi soldatos
kun pied’ en la iamo kaj rigardo malfermita fidoplene.
Ĉu foje mi sukcesas eĉ poeti?
Min tute ne zorgigas la problemo.
Ĉi tie pretas glas’ da mia vino:
bonvolu ĝin gustumi sen timemo.
La cerban masturbadon oni ĝuas
se oni kreskis jam ĝis la maturo;
aŭskultu miajn kantojn kiu, male,
kapablas sin masturbi por plezuro.
Miajn kantojn kantos mi dum mi surstratos
kaj alfrontos mian vivon spitmiene:
sen patrujo kaj sen glavo, mi soldatos
kun pied’ en la iamo kaj rigardo malfermita fidoplene;
kaj ne gravas, ĉu amikoj emos ĥori
aŭ kunkantos nur pasanta ul’ sen nomo:
ĉiukaze mi daŭrigos plu deĵori
kaj je l’ fino de la strato eblos diri, ke mi vivis kiel homo.
Eppure soffia
- Trad. Giuseppe Castelli -
La akvo jam plenas je ŝaŭmo, je fum’ la aero;
pereas je lepro ĥemia la viv’ en rivero;
apenaŭ flugetas la birdoj malsanaj je morto:
la vivon detruis filistra, glacia perforto.
De tuta insul’ en la maro troviĝis la tombo:
falsita progreso sin volis amuzi per bombo.
La pluvo ne donas trinkaĵon al la ter’, kiu vivas,
sed, male, liveras la morton: ĝi radiaktivas.
Kaj tamen vento pluas blovi,
akvon kirli kaj velboatojn ŝovi;
ĝia kanto tra la folioj venas
dum la florojn ĝi kisas kaj ne prenas.
Malkovris la mon’ iun tagon la mondo-militon
igante la fian instinkton komenci la riton;
ĝi murdis, detruis, bruligis: preĝado kruela;
la tero kovriĝis funebre per tuko malhela.
Kaj baldaŭ al novaj sekretoj la vojon ni trovos,
plenigi aliajn planedojn per koto ni povos;
militon kaj rubon ni portos al foraj stelaroj:
la krimojn faritajn al vivo ni nomas “eraroj”.
Kaj tamen vento pluas blovi,
akvon kirli kaj velboatojn ŝovi;
ĝia kanto tra la folioj venas
dum la florojn ĝi kisas kaj ne prenas;
la montojn tamen ĝi karesas,
la kamparon tuŝeti ĝi ne ĉesas;
la virinajn hararojn ĝi malkombas,
ĝi paseras, hirundas kaj kolombas;
kaj tamen vento pluas blovi...