NE ĜENU MIN (Banco del Mutuo Soccorso)

Non mi rompete

- Trad. Giuseppe Castelli -

Min ne forveku, mi vin petas,
sed permesu, ke mi dormu mian dormon,
ĉu trankvilan, kvazaŭ bebo,
ĉu odoran je l’ ronkado de drinkulo.
Kial vi volas min ĉagreni,
se mi sonĝas pri vojaĝo perflugila
sur senrada granda ĉaro
kiun trenas la ĉevaloj de l’ mistralo,
tra l’ mistralo en flugo?
Min ne forveku, mi vin petas,
sed permesu, ke mi dormu mian dormon.
Fruas ankoraŭ por la tago,
por ke miaj okuloj malsekiĝu -
la okuloj, per ploro.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo