AFIŜO (C. Baglioni)
Poster
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Jen vi metrostacie nenifare kaj vi sidas sur malvarma benk'
kaj vi atendas la venontan trajnon en la palto kun indiferent'
persono legas instrukciojn sur la aparato por disdon' de kaf'
kaj knabo per la buŝo celas al dolĉaĵotraf'
Horloĝo sur la muro montras neŝanĝitan horon jam de pli ol jar'
la nom' de la metrostacio ne legeblas plu pro la humid', kun klar'
afiŝ' reklama jam surskribaĉita diras: "Venu al Tunizi'"
jen maro el veluro, palmoj kaj ekrevas vi pri fuĝ per fantazi'
Vojaĝi tre foren, tre foren
Vojaĝi tre foren, tre foren
Kaj vin atingas el radio sonoj de dissendo pri la ĵazmuzik'
oldulo tre miopa kun revuo serĉas solvon pri enigmrubrik'
babilas du virinoj kun saketoj aĉetaĵaj de vendej' Upim'
ĉe filmopaĝoj malfermita estas magazin'
Jam multajn vivojn vidis pasi reloj kaj pli multajn vidos ilin plu
jen du geknaboj sin promesas amon ĝis la fin' de sia vivoflu'
laŭtvoĉe pri la registaro plendas viro kaj pri l'troa inflaci'
kaj dume vi ne ĉesas kaj plurevas vi pri fuĝ per fantazi'
Vojaĝi tre foren, tre foren
Vojaĝi tre foren, tre foren
Kaj vi atendas la venontan trajnon en la palto kun indiferent'
sidante ĉe metrostacio sur malvarma benk'
Questo piccolo grande amore
- Trad. Giuseppe Castelli -
Ŝia T-ĉemiz' maldika
kaj mallarĝa, tiom ke eblis diveni ĉion...
La mieno dolĉe pika
frenezigis min, sed mi neniam diris tion;
kaj la vesperoj someraj
kaj la ludoj ĉe-maraj,
la dezir' kaj la timo ke ni estu solaj,
kisoj kun lipoj salaj kaj la ridoj ĉe fajro,
kaj ni ĉe la lumturo:
"Mi amas vin vere,
mi povas ja ĵuri,
mi amas vin vere, tutvere...".
Kaj ŝi min rigardadis suspekteme,
poste ŝi ridetis kaj brakumis min fortege;
kaj mi povis nenion ajn kompreni,
se nun mi eksentas la konscion min kateni,
ke ŝi,
ŝi estis
granda malgranda amo,
simple granda malgranda amo, kaj ne pli
ol tio ĉi, ne pli;
mankas al mi mortige
tiu granda malgranda amo,
nun ke mi kapablus paroli,
nun ke mi kapablus ja roli,
nun ke mi volus grandan malgrandan amon.
Tiu ŝia paŝa stilo,
kiun inter ĉiu ajn kapablis mi rekoni...
Diris ŝi al mi "aĉulo",
sed aferon tian ĉi neniam kredus oni;
kaj tiuj kuroj senspiraj
al la steloj falintaj,
manoj pli kaj pli hastaj kaj ŝuoj malsekaj,
kaj la kantoj mistonaj al ĉiel' super ni,
kaj ĝis la muro vetkuri:
"Ne povas mi ĵuri
vin ami tutvere,
ne povas, ne povas mi ĵuri"...
Kaj ŝi tute subite eksilentis,
sed vidiĝis klare kiom tio ŝin turmentis;
kaj mi neniam aŭdis ŝian ploron,
kaj nur tiom poste mi rekaptas la memoron,
ke ŝi,
ŝi estis
granda malgranda amo,
simple granda malgranda amo, kaj ne pli
ol tio ĉi, ne pli;
mankas al mi mortige
tiu granda malgranda amo,
nun ke mi kapablus paroli,
nun ke mi kapablus ja roli,
nun ke mi volus grandan malgrandan amon.